Zapatista Armeo por Nacia Liberigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
</div>
 
La '''Zapatista Armeo por Nacia Liberigo''' (hispane '''''Ejército Zapatista de Liberaci&oacute;n Nacional''''' /eĥErsito sapatista de liberasjon' nasjonal'/, '''EZLN''') estas la plej konata revolucia grupo en [[Meksiko]]. Ĝia centro estas en la ŝtato [[Chiapas|Ĉiapo]]. La zapatistoj strebas plibonigi la vivon de la loĝantaro de Ĉiapo, kies plimulto estas [[majaoj|majaidaj]] [[indianoj]], al kiuj mankas bazaj rimedoj kaj edukado. La nomo "zapatisto" venas de la nomo de la meksika revoluciisto [[Emiliano ZAPATAZapata]], kiu subtenis la rajtojn de indianoj dum la [[Meksika Revolucio]]. La proparolanto de la EZLN estas pseŭdonimulo [[Subcomandante Marcos]] (/subkomandante markos/, "subkomandanto Markos") , kiu ofte publikigas la ideojn, kredojn, kaj planojn de la tuta organizaĵo.
 
La armita zapatista ribelo eksplodis la [[1-a de januaro|1-an de januaro]], [[1994]], kaj la meksika armeo batalis kontraŭ la zapatistoj nur kelkajn tagojn. Poste, [[Manuel CAMACHOCamacho SOLÍSSolís]] estis nomita registara reprezentanto por negoci kun la zapatistoj. Tiu negocado kulminis per la <em>akordo de San Andrés</em>, sed la registaro neniam plenumis ĝin, kaj la situacio fakte restis senŝanĝa dum la prezidenta periodo de [[Ernesto ZEDILLOZedillo PONCEPonce DEde LEÓNLeón]].
 
Malgraŭ la konstanta militaj minacoj, la zapatistoj defendas sin kaj kreskiĝas. La rilatoj inter la zapatistaro kaj la registaro pliboniĝis post kiam [[Vicente FOXFox QUESADAQuesada]] fariĝis prezidanto (2000). En la jaro [[2001]], Fox eĉ permesis politikan [[marŝo|marŝadon]] el Chiapas al [[Meksikurbo]], kie li parolis kun la indiĝenoj.
 
La eksplodo de la zapatista ribelo estigis profundan apogon en kelkaj tavoloj de la meksika socio, ĉefe maldekstremaj, sed ankaŭ ĉe intelektuloj. Fakte, la "zapatista [[fenomeno]]" iom post iom fariĝis laŭmoda temo kaj en la amaskomunikiloj kaj en la merkato, kie nuntempe aĉeteblas T-ĉemizoj kun la foto de ''Subcomandante Marcos''. Multaj eksterlandanoj tra la tuta mondo ekkonis la zapatistaron per la muziko de la rok-grupo [[Rage Against the Machine]].