Atlantiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
[[Dosiero:TresCarabelas.jpg|thumb|300px|Kopioj de la ŝipoj ''Pinta'', ''Niña'' kaj ''Santa María'' ĉe [[Palos de la Frontera]], supozeble la unuaj kiuj trapasis la Atlantikon estre de [[Kristoforo Kolumbo]].]]
La '''Atlantika Oceano''' aŭ '''Atlantiko''' estas la dua plej granda [[oceano]] sur la terglobo. Nur la Pacifiko estas pli granda. Per suma [[areo]] de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj<ref name="brit">"The New Encyclopædia Britannica", Volume 2, Encyclopædia Britannica, 1974. p. 294</ref> ĝi kovras ĉirkaŭ 20 % de la surfaco kaj proksimume 29 % de la [[Tero]] de ĝia akvosurfacareo. La unua parto de ĝia nomo rilatas al [[AtlasAtlaso (mitologio)|Atlaso]] de [[greka mitologio]], igante Atlantikon la "Maro de Atlaso".
 
Ĝi situas inter [[Norda Ameriko]], [[Suda Ameriko]], [[Eŭropo]] kaj [[Afriko]]. Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de [[Porto-Riko]]. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la [[Mezatlantika Dorso]]. Atlantiko okupas longforman, S-forman basenon etendantan laŭlonge inter Eŭrazio kaj Afriko en la orienton, kaj Ameriko en la okcidenton. Kiel unu komponento de la interligita tutmonda oceano, ĝi estas ligita en la nordo al la [[Arkta Oceano]], al la [[Pacifiko]] en la sudokcidento, la [[Hinda Oceano]] en la sudoriento, kaj la [[Suda Oceano]] en la sudo (aliaj difinoj priskribas Atlantikon kiel etende suden al [[Antarkto]]). La [[ekvatoro]] subdividas ĝin en la Norda Atlantiko kaj Suda Atlantiko.