Batalo de Monte Cassino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de eksteraj ligiloj kaj vidu ankaŭ
aldono de la Operaco Honker
Linio 1:
'''Batalo de Monte Cassino''' (konata ankaŭ kiel la [[batalo]] pri [[Romo]]) – fakte kvar bataloj de [[aliancanoj|aliancaj]] armeoj kontraŭ [[germanoj]], kiuj okazis en 1944 en regiono de la [[monaĥejo]] [[Montekasino]]. La batalo estas agnoskata unu el la plej akraj (krom [[batalo ĉe Stalingrado]], [[batalo ĉe Kursko]], [[T-Tago]] kaj la [[ribelo de Varsovio]]) dum la [[dua mondmilito]]. Brita historiisto Matthew Parker skribis: ''La batalo pri Cassino – la plej granda landa batalo en [[Eŭropo]] – estis la plej peza kaj sanga inter [[batalo]]j de okcidentaj [[aliancanoj]] kontraŭ la germana [[Wehrmacht]] sur ĉiuj frontoj de la dua mondmilito. La germana flanko komparis ĝin mallaŭde kun [[Stalingrado]]''.
 
Post sukcesaj alterigadoj de aliancanoj en [[Kalabrio]], [[Taranto]] kaj [[Salerno]] komence de septembro 1943 kaj post [[kapitulaco]] de [[Italio]] sammonate, germanaj fortoj komencis malrapide retiriĝi al norda direkto. Lerte komandataj germanaj armeoj, baziĝante sin sur du improvizaj defend-linioj, sukcese malfruigis ofensivon de aliancanoj, preparante samtempe Linion de Gustav – forte fortikigita kaj malfacile konkerebla zono de defendaj [[fortikaĵo]]j trapasantaj tra la malplej larĝa loko de la [[Itala duoninsulo]]. Feldmarŝalo de [[Luftwaffe]] Albert Kesselring, al kiu oni la 6-an de novembro 1943 donis komandadon de ĉiuĉiuj germanaj fortoj en Italio, promesis al [[Hitler]] konservi la linion dum almenaŭ ses monatoj.
 
Lokitaj sur fortaj defendaj pozicioj, en teritorio klare favoranta al defendantoj kaj en kiu oni ne povis utiligi kirasitajn fortojn, la [[armeo]]j de generaloj Heinrich von Vietinghoff kaj Fridolin von Senger sen peno defendis seriojn da atakoj de aliancaj armeoj de januaro ĝis majo de 1944. Finfine la germanaj linioj estis rompitaj la 18-an de majo egale danke al atakoj de Franca Ekspedicia Korpuso, la 2-a Pola Korpuso kaj la brita 78-a [[Divizio]], kaj malfortigo de fortoj kaj rimedoj de la 10-a germana armeo, kiu ĉi tiun tagon komencis retirigi siajn frontajn taĉmentojn.
 
==Operaco Honker==
Antaŭ ol [[novzelandano]]j kaj [[Barato|baratanoj]] malvenkis sian duan atakon generalo Alexander konkludis, ke izolaj kuratakoj de unuopaj [[brigado]]j kaj [[divizio]]j nenion donos kaj komencis plani multe pli larĝajn ofensivojn, kio permesus fine trarompi la Linion de Gustav kaj malfermi la vojon al [[Romo]]. Ĉefa atakforto de la kvara atako (operaco "Honker", de la 11–a ĝis la 19-a de majo) estus la 2-a Pola Korpuso komandata de generalo [[Władysław Anders]]. Kaŝnomo de la operaco devenas de la [[angla]] vorto "honk", kiu signifas [[krio]]n de sovaĝaj [[ansero]]j. "Honker" estas io aŭ iu eliganta tiajn [[sono]]jn.
 
La 24-an de marto komandanto de la 8-a Armeo generalo Oliver Leese proponis al ĉefkomandanto de la 2-a Pola Korpuso konkeron de [[Monte Cassino]]. Post mallonga pripenso generalo Anders akceptis la proponon, ĉar li opiniis, ke sturmo kontraŭ la [[monaĥejo]] [[Montekasino]] sukcesigos la polan aferon kaj mallaŭtigos sovetan [[propagando]]n ke [[poloj]] evitas batalon kun [[germanoj]], kaj la 8-an de aprilo, dum oficira kunveno en [[Cantalupo nel Sannio|Cantalupo]] informis ĉefojn de grandaj unuoj de la Korpuso pri tio, kiuj taskoj estas antaŭ ili. Oni komencis planadon kaj preparon al la [[batalo]].
 
La 11-an de majo estis legita al [[soldato]]j de la 2-a Korpuso la ordono de la ĉefkomandanto:
 
''Soldatoj!''
''Amataj miaj [[Frato]]j kaj [[Infano]]j. Momento de la batalo alvenis. Longe ni atendis la momenton de revenĝo kaj [[venĝo]] super nia eterna malamiko. Krom ni batalos [[britoj|britaj]], [[usonanoj|usonaj]], [[kanadanoj|kanadaj]], novzelandaj divizioj kune kun [[francoj]], [[italoj]] kaj barataj divizioj. La tasko, kiun ni havas, famigos en la tuta mondo nomon de la pola soldato. En tiuj ĉi momentoj estos kune kun ni [[penso]]j kaj [[koro]]j de la tuta [[Nacio]], subtenos nin spiritoj de mortfalintaj niaj [[armilo|armil]]-kamaradoj. La [[leono]] ekloĝu en via koro.''
 
''Soldatoj – pro bandita [[invado en Pollandon|atako de germanoj kontraŭ Pollando]], pri dispartigo de [[Pollando]] kune kun [[bolŝevikoj]], pro [[milo]]j da ruinigitaj [[urbo]]j kaj [[vilaĝo]]j, pro [[murdo]]j kaj torturoj de centoj da miloj de niaj gefratoj, pro [[miliono]]j de [[deportado|deportitaj]] poloj kiel [[sklavo]]j al [[Germanio]], pro [[mizero]] kaj [[malfeliĉo]] de la Lando, pro niaj [[sufero]]j kaj [[ekzilo]] – kun la [[kredo]] al [[justeco]] de la Dia [[Providenco]] ni iras antaŭen kun la sankta [[devizo]] en niaj koroj [[Dio]], [[Honoro]] kaj la [[Patrujo]].''
 
— Generalo de divizio Władysław Anders
 
==Bibliografio==