Helpa episkopo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Helpa episkopo''' estas, en la Katolika Eklezio, kaj en tiu deVetera katolikismo kaj en la Eklezio de Anglio kroma episkopo asignita kiel helpo al dioceza episko...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:56, 21 maj. 2014

Helpa episkopo estas, en la Katolika Eklezio, kaj en tiu deVetera katolikismo kaj en la Eklezio de Anglio kroma episkopo asignita kiel helpo al dioceza episkopo malebligita plenumi siajn taskojn aŭ pro troa etendiĝo de la dioceza teritorio.

Laŭ la katolika kanona juro, al ĉiu episkopo devas esti asignita aparta diocezo, kaj do ankaŭ al la helpaj episkopoj estas ordinataj por episkopaj seĝoj, nome por diocezoj kiuj ne plu ekzistas.

Pasinte la helpaj episkopoj estis nomataj ankaŭ “sufraganaj” episkopoj, sen tamen referenco al koncepto pri sufragana diocezo.

Vidpunkte de la sakramento, ili estas veraj episkopoj kaj povas konfekcii ĉiujn sakramentojn, kompreneble laŭforme de la kanona juro.

Al ili apartenas, kiel al aliaj episkopoj, la titolo de “Ekscelenco tre respektinda”.[1] Iuj diocezoj bezonas diversajn helpajn episkopojn.

Historio

La unuaj nur titolaraj episkopoj naskiĝis kun la kontraŭkristanaj persekuloj: kiam la dioceza episkopo, persekutita, estis devigita forfuĝi aŭ ekzilita, laŭ kutimo de la aliaj eklezio al li estis rekonata la digneco episkopa kun la titolo de episkopo “titolara”: la sama esprimo estis konservita ankaŭ por la posteuloj, kiuj, multaj, fariĝis helpaj episkopoj de diocezoj havantaj regularan episkopon.

Fontoj

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia.

Notoj

  1. [1] Motu Proprio de Paŭlo la 6-a

Vidu ankaŭ