Observatorio de Siding Spring: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q930096
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Astronomio}} → {{Portalo|Astronomio}} per AWB
Linio 33:
== Historio ==
La origina [[Observatorio de Monto Stromlo]] estis instalita en [[1924]] sur la [[Monto Stromlo]] (apud [[Kanbero]]).
En la [[1950-aj jaroj]], tiu observatorio suferis ĝenon pro la [[luma poluo]] de la urbo Kanbero. La Monto Siding Spring, kies ĉielo estas sennuba kaj nokte malluma, estis elektita en [[1962]] de la ANU por akcepti la instrumentojn de la observatorio de Monto Stromlo. En la mezo de la [[1960-aj jaroj]], la ANU instalis tri teleskopojn kaj instalaĵojn de servo, kiel [[ŝoseo]]j, loĝejo por la personaro, provizado de akvo kaj elektro. En [[1984]], la ĉef-ministro [[Bob Hawke]] inaŭguris la plej grandan teleskopon de la ANU, malmultekostan ennovaĵon de 2,3 metroj de diametro.
 
Sendepende, la [[Unuiĝinta Reĝlando|brita]] kaj aŭstrala registaroj negocis de la [[1950-aj jaroj]] pri la konstruo de tre granda teleskopo. Kiam la negociadoj sukcesis en [[1965]], la baza ekipaĵo de la observatorio de Siding Spring estis jam preta por akcepti la Anglan-Aŭstralian Teleskopon (AAT) de 4 metroj de diametro.
 
Dum la konstruado de AAT komence de la [[1970-aj jaroj]], la brita ''[[Science and Engineering Research Council]]'' konstruigis ankaŭ la [[UK Schmidt-Teleskopo]]n situantan je 1  km nord-oriente de la kupolo de la AAT. La granda [[kampa angulo]], propraĵo de la [[Schmidt-teleskopo]]j, suplementas la mallaĝan kampon de la AAT : interesantaj objektoj malkovritaj per la Schmidt-teleskopo estas poste detale ekzamenataj per la pli potenca instrumento. En [[1987]], la UK Schmidt-Teleskopo estis kuplita kun la Angla-Aŭstralia Teleskopo.
 
Siding Spring gastigas ankaŭ [[Koreio|koreajn]] teleskopojn, la teleskopojn de la [[Tutmonda Teleskopa Reta Observatorio de Las Cumbres]], kaj de la Aŭstralia Nacia Universitato. Inter [[1980]] kaj [[1990]], instalaĵo de sekvo de la [[artefarita satelito|artefaritaj satelitoj]] de la ''[[Royal Greenwich Observatory]]'' tie funkciis.
Linio 73:
*{{en}} [http://www.mso.anu.edu.au/info/sso/ Oficiala paĝaro de ''Siding Spring Observatory'']
 
{{Portalo |Astronomio}}
 
[[Kategorio:Observatorioj en Aŭstralio|Siding Spring]]