Meza Imperio de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q191324)
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Egiptologio}} → {{Portalo|Egiptologio}}, |thumb| → |eta|, |left → |maldekstra per AWB
Linio 8:
 
== 11-a dinastio ==
[[Dosiero:MentuhotepII-FuneraryStatue-CloseUp MetropolitanMuseum.png|thumbeta|leftmaldekstra|<center>statuo de Mentuhotep la 2-a en la Metropola Muzeo de Nov-Jorko]]
La sinsekvo de la tri aŭ eĉ kvar tebaj reĝoj, kiuj regis antaŭ [[Mentuhotep la 2-a]], inter egiptologoj ankoraŭ estas pridiskutata, ĉar ekzistas iom malkongruaj indikoj. Senkonsidere de la diskutoj pri la ĝusta kronologio, klaras ke la unuaj reĝoj de la 11-a dinastio igis la sudon de Egiptio ĉiam pli potenca kaj signifa. Plimultiĝis militoj kun la regantoj de la nordo de Egiptio. Ankaŭ kiam Mentuhotep la 2-a, filo de Antef la 3-a, ekregis dum la jaro [[-2054|2054 a.K.]] en Teboj, tiuj bataloj kun la nordo daŭriĝis. Proksimume dum sia 32-a jaro de regado li fine sukcesis unuigi la nordon kaj sudon de antikva Egiptio. Lia filo Mentuhotep la 3-a gvidis famiĝintan ekspedicion de 3000 viroj tra la [[Uedo]] Hamamet ĝis la [[Ruĝa Maro]], kaj de tie sendis ŝipojn en la landon [[Nubio]]. La sekva reĝo Mentuhotep la 4-a ŝajne estis politike malforta kaj eble estis sentronigita fare de lia [[veziro]] Amenemhet la 1-a ĉirkaŭ la jaro [[-1976|1976 a.K.]] - Amenemhet la 1-a sekve iĝis la fondinto de la 12-a dinastio.
<br clear=all>
== 12-a dinastio ==
Amenemhet la 1-a probable estis simpla civitano de la urbo Teboj, kiu kleriĝis kaj iĝis grava konsilanto kaj gvida oficisto de la reĝo Mentuhotep la 4-a. Post kiam li mem ekregis kiel reĝo, li fortigis la potencon de la novefondita dinastio en la tuta imperio. Li translokigis la ĉefurbon de Teboj iom norben al la urbo ''Itj-taui''. Li enkondukis la tradicion de "kunregado": La maljuna reĝo antaŭ sia morto nomumis sian posteulon kaj ĝis sia morto regis kune kun la onta reĝo.
 
La filo ''Sesostris la 1-a'' konsideriĝas unu el la plej grandaj faraonoj de la Meza Imperio. Jam kiel kunreganto de sia patro ekde la jaro [[-1956|1956 a.K.]] li gvidis armeajn ekspediciojn al suba Nubio, kaj tie konstruigis plurajn fortikaĵojn. Sub lia regado la arto kaj literaturo de la imperio aparte floris. Sesostris la 1-a sisteme antaŭenpuŝis la konstruojn de ĉiuj gravaj temploj de la landoj kaj anstataŭigis etajn, ofte el argilaj brikoj starigitajn, konstruaĵojn el pli grandaj kaj imponaj el ŝtono.
 
Lia filo ''Amenemhet la 2-a'' aparte konatas pro kroniko ĉizita en ŝtono, kiun oni trovis en [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] kaj sur kiu inter alie priskribiĝas egiptiaj atakoj al Palestino. Lia posteulo ''Sesostris la 2-a'' regis supozeble nur ok aŭ naŭ jarojn. Li konstruigis sian[[piramido]]n apud ''el-Lahun'', kio montras fortan intereson de la reganto pri la egipta regiono [[Fajum]]. La reĝo komencis sisteme evoluigi la riveran oazon ''el-Lahun''. ''Sesostris la 3-a'' laŭ la kompreno de la antikvaj egiptoj konsideriĝis la plej signifa faraono entute. Grekaj kaj egiptaj historiistoj raportis pri multnombraj armeaj konkeroj, ĉefe pri atakoj al Azio, sed ankaŭ al Suba Nubio. La konkeritaj regionoj plu sisteme sekuriĝis per armeaj fortikaĵoj. Ankaŭ interne la faraono estis potenca, kaj signife reduktis la povon de la lokaj nobeloj.
 
Ankaŭ la sekva faraono, [[Amenemhet la 3-a]], forte regis la landon. Pri lia posteulo ''Amenemhet la 4-a'' kaj reĝino ''Nofrusobek'' ne ekzistas multaj informoj.
 
La finon de la Meza Imperio karakterizis kvereloj pri la faraona trono, dispartigoj de la imperio kaj la enmarŝo de la ''Heka Ĥasut'' ([[greke]] Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos), grupoj de semidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj [[-1719|1719]] kaj [[-1692|1692]] antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj [[ĉevalo]]j, batalĉaroj kaj pafarkoj.
 
----
Linio 30:
La malfrua Meza Imperio de la regodempo de ''Sesostris la 3-a''' ĝis la 13-a dinastio karakteriziĝas per forta centrigo de la imperio. La faraonaj bildoj ne plu montras junajn idealigitajn virojn, sed saĝan, aĝan reganton. La lingvo de la Meza Imperio por la sekvaj epokoj konsideriĝis "klasika".
 
{{Portalo |Egiptologio}}
{{Egiptaj dinastioj}}
 
[[Kategorio:Antikva Egiptio]]
 
{{LigoLeginda|ja}}
 
[[Kategorio:Antikva Egiptio]]
 
[[he:היסטוריה של מצרים העתיקה]]