Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Demography_of_Białystok_.png estas anstataŭigita per Demography_of_Białystok.png. Steinsplitter: Robot: Removing space(s) b...
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (24), |left → |maldekstra (4), |right → |dekstra (17) per AWB
Linio 111:
<!-- *** UNESCO ktp. *** -->
<!-- *** Liberaj kampoj *** -->
| libera = ul. Słonimska 1</br />15-950 Białystok
| libera_tipo = Adreso de ofico
| libera1 = prezydent@um.bialystok.pl
Linio 137:
'''Bjalistoko''' ([[pola lingvo|pole]] {{Sono|Pl-Białystok.ogg|Białystok}} [{{IFA|bʲaˈwɨstɔk}}], konata ankaŭ sub [[#Nomoj|aliaj nomoj]]) estas la plej granda urbo en nord-orienta [[Pollando]] ĉe la rivero [[Biała]], ĉefurbo de [[Podlaĥia Provinco]] (''Województwo podlaskie''), proksime de limoj al [[Belorusio]] kaj [[Litovio]]. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.
 
Inter ĉefurboj de [[Provinco (Pollando)|polaj provincoj]] Bjalistoko estas la 2-a plej dense loĝigita, 11-a plej homplena kaj 13-a plej vasta en [[Pollando]].
 
Ĝi estas partoprenanto de: Unio de Polaj Metropoloj, Eŭroregiono Niemen, [[Eurocities]], estas ankaŭ sidejo de Fondaĵo Verdaj Pulmoj de Pollando. Bjalistoko estas centro de komercaj kontaktoj kun orienta Eŭropo. Funkcias en ĝi la Centro al Promocio de Orienta Merkato.
Linio 148:
 
== Geografio kaj klimato ==
Bjalistoko troviĝas en geografia regiono de nord-podlaĥia malaltebenaĵo. Laŭ la klimata-agrikultura divido de Pollando ĝi situas en podlaĥia kvartalo, multe malpli varma ol aliaj malaltebenaĵaj kvartaloj. Mezaj temperaturoj de januaro estas inter -4 kaj -6&nbsp;°C, do unu el la malplej altaj en la lando. Meza jara temperaturo estas ĉirkaŭ 7&nbsp;°C. Estas inter 50 kaj 60 frostaj tagoj jare, dum ĉ. 120 tagoj temperaturo povas malaltiĝi ĝis malpli ol 0&nbsp;°C. Neĝo povas kovri Bjalistokon dum inter 90 kaj 110 tagoj. Meza [[Precipitaĵo|akvokvanto]] estas 550 &nbsp;mm.
 
== Nomoj ==
Laŭ la legendo, Bjalistoko sian nomon ŝuldas al la litva duko [[Gediminas]]. La duko ĉasadis [[uro]]jn en arbarego. Ripozante apud arbara rivereto, li diris: ''Pura, blanka torento. Ni konstruu bienon ĉi tie, aŭ establu vilaĝon''. La rivero Biała (''la blanka'') fluas ĝis nun tra la urbo. Laŭvorte ''Białystok'' en la malnova pola lingvo signifas ''blanka deklivo'' (de kiu fluas akvo) aŭ ''pura torento''.
 
En aliaj lingvoj ĝi nomiĝas: [[Belarusa lingvo|belaruse]] ''Беласток'' (''Bjelastok''); [[Jida lingvo|jide]] ביאַליסטאָק (''Bjalistok''), [[Hebrea lingvo|hebree]] ביאליסטוק, [[Litova lingvo|litove]] Balstogė, [[Rusa lingvo|ruse]] Белосток (''Bjelostok'')). Zamenhof mem en Esperantaj elparoloj uzadis la nomon ''Bjelostoko'' kiu devenas de la rusa (tiutempe oficiala) nomo de la urbo<ref>"Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj." ''El letero de L. L. Zamenhof al N.A. Borovko de 1895.''</ref> kaj pollingvecan version ''Bialystok''<ref>"Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo" ''El poŝtkarto al Theodor Čejka''</ref>. [[NPIV]] enhavas du formojn: ''Bjalistoko'' kaj ''Bjelostoko''.
Linio 157:
== Simboloj de Bjalistoko ==
=== Blazono ===
[[Dosiero:POL Białystok COA.svg|thumbeta|rightdekstra|La granda blazono de Bjalistoko]]
La nova blazono de Bjalistoko estis elektita de Urba Konsilantaro la [[27-an de februaro]] 1995. Ĝi konsistas el du partoj, kiuj montras, ke dum la historio la urbo troviĝis ĉe la limoj inter [[Pollando]] kaj [[Litvo]]. Ĉe la supra, ruĝa parto de la ŝildo situas arĝenta aglo kun ora krono; ĉe la suba, ora parto situas [[Blazono de Litovio|Pogoń]], la ĉevalo estas arĝenta, la rajdanto en blua kiraso, ĉe lia ŝildo situas [[Jagelonoj|jagelona]] kruco. La granda (honorinda) versio de la blazono enhavas du arĝentajn [[grifo]]jn tenantajn blazonan ŝildon. Super ĝi situas la urba krono, kaj sub ĝi - arĝenta rubando kun surskribo ''CIVITAS BIALYSTOK''.
 
Linio 167:
== Historio ==
=== Prahistorio ===
Unuaj setlejoj en loko, kie nun situas la urbo, devenas de [[ŝtonepoko]]. De [[ferepoko]] devenas grandaj [[kurgano]]j, probable tomboj de militestroj, apud nuntempa vilaĝo [[Rostołty]]. La loko situis ĉe trako inter du maroj: [[Balta maro|Balta]] kaj [[Nigra maro|Nigra]] kaj tie miksiĝis kulturoj i.a. pola, rutena kaj prusa.
 
=== Mezepoko ===
En [[14-a jarcento]] la loko iĝis parto de [[Litvo]]. Post [[Kreva Unio]] (1385) Litvo estiĝis kristana lando kaj en bjalistokan teron komencis aperadi kristanaj pilgrimoj. La unua skriba mencio pri Bjalistoko devenas de la jaro 1426 - tiam la granda duko litva [[Vytautas]] transdonis la vilaĝon Bjalistoko al Maciej de Tykocin. Meze de la 15-a jarcento familio Tabutowicz konstruis unuajn biendomojn en [[Dojlidy]] kaj Bjalistoko.
 
En 1547 Bjalistoko iĝis propraĵo de familio Wiesiołowski kiu konstruis tie masonitan preĝejon kaj palacon. Post senida morto de Krzysztof Wiesiołowski, la posedaĵon ekhavis ŝtato.
Linio 176:
Por siaj meritoj je milito, Bjalistokon kaj Tykocin ricevas hetmano [[Stefan Czarniecki]] (monumento al li ĝis nun staras en Tykocin). Li transdonis la posedaĵojn al sia filino, Katarzyna Aleksandra, postea edzino de Jan Klemens Branicki (avo).
 
[[Dosiero:Białystok, Pałac Branickich (dziedziniec).jpg|rightdekstra|thumbeta|[[Palaco de Branicki en Bjalistoko|La palaco de familio Branicki]]]]
[[Dosiero:Bialystok Ogrod.jpg|rightdekstra|thumbeta|La francstila ĝardeno ĉe la palaco]]
Ne estas konata preciza dato kiam Bjalistoko ricevis [[urborajto]]n, sed tio certe okazis antaŭ la jaro 1692 (konfirmas tion skribaĵo de loka preposto en kiu li diras pri ''Urbo Bjalistoko''). La urba blazono montris tiam [[cervo]]n. Veran plukonstruon de la urbo (ĝis nun aspektantan kiel vilaĝo) komencis [[Jan Klemens Branicki]] - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika [[senato]]ro de Pola Respubliko kaj kontrkanidato de [[Stanislavo Aŭgusto Poniatowski]] por [[Listo de reĝoj de Pollando|elektita reĝo]] de Pollando. Kun sia edzino [[Izabella Poniatowska]] li alikonstruis la palacon kaj kreis ĝardenon. Oni disvolvis komercon kaj urbajn instituciojn, konstruis urbodomon, poŝtejon, gastejojn, teatrejon, hospitalon kaj azilejon. Oni establis en Bjalistoko Militan Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado, Lernejo por Akuŝistinoj, paroĥan lernejon, armilejon kaj fine de la [[18-a jarcento]] - Subkolegian Lernejon (dependan de Vilna Universitato). Post la morto de la hetmano oni konstruis ankoraŭ unu specifan objekton de Bjalistoko - la [[framasonismo|framasonan]] loĝion. Ĝia inicjatoro estis Andrzej Mokronowski, unu el komencintoj de pola framasonismo.
 
=== 19-a jarcento ===
Evoluon de Bjalistoko haltigis la 3-a [[Dispartigoj de Pollando|dispartigo de Pollando]] (la [[24-an de oktobro]] 1795) malgraŭ, ke la urbo estis sidejo de estraro de nova bjalistoka departamento, parto de la provinco Novorienta Prusio. Germanoj zorgis nek pri evoluado nek pri aspekto de la urbo. Nombro de loĝantoj rapide kreskis, sed konstruaĵoj estis daŭre malmultaj. Tio kaŭzis detruiĝadon de konstruaĵoj.
 
La situacio ne pliboniĝis ankaŭ post la jaro 1807 kiam Bjalistoko iĝis parto de la [[Rusia Imperio]]. La distrikto iĝis gubernio kaj Bjalistoko de tiu tempo iĝis provinca urbo.
 
Dum la [[novembra ribelo]] (1830) la urbo iĝis la ĉefstabejo de rusa militestro Ivan Dibiĉ. Post malvenko de la ribelo, oni komencis rusigi eduksistemon. La bjalistoka gimnazio estis transformita al rusa lernejo kaj la teatro estis fermita. En 1834 rusaj estroj kreis impostan limon inter [[Kongresa Pollando]] kaj Rusio. Tiu malbona por Pollando tempo montriĝis tre bona por evoluo de la urbo. Rusio estis la ĉefa ricevanto de produktaĵoj de polaj fabrikistoj. [[Lodzo|Lodzaj]] fabrikistoj timis pri bankroto kaj translokiĝis kun siaj entreprenoj al Bjalistoko, la urbo apud limo. Pro tio Bjalistokon oni nomis ''[[Manĉestro]] de nordo''. En [[1851]] la limon oni nuligis. En 1859 naskiĝis Ludoviko Zamenhof. En la [[19-a jarcento]] loĝis ĉi tie ĉefe [[judoj]], poloj, rusoj, germanoj, kaj belorusa, tatara kaj litova minoritatoj.
Linio 192:
 
=== 20-a jarcento ===
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-R15197, Bialystok, Schumachergeschäft.jpg|thumbeta|Ŝufaristejo, dum la unua mondmilito]]
En 1915 Bjalistokon ekokupis germana armeo kaj restis tie ĝis la fino de la [[unua mondmilito]]. Kiam malvenko de germanoj evidentiĝis, la uzinaj maŝinoj estis forportitaj. Poste la urbo ne plu estis ĉelima kaj ĝia signifo malgrandiĝis.
 
[[Dosiero:Marszałek Józef Piłsudski.JPG|leftmaldekstra|thumbeta|La monumento al [[Józef Piłsudski]]; malantaŭ ĝi videblas la urbodomo]]
 
La [[19-an de februaro]] de 1919 germanaj trupoj forlasis Bjalistokon kaj transdonis potencon al novaj, polaj aŭtoritatoj.
 
La [[28-an de julio]] 1920 la urbon ekokupis [[bolŝevikoj]] kiuj en la palaco de Branicki establis Provizoran Komitaton Revolucian de Pollando, kiun gvidis [[Julian Marchlewski]]. Ĝi estis planata kiel estonta registaro de Pola Soveta Respubliko post milita akiro de Varsovio. Dum la batalo de Varsovio ([[22-an de aŭgusto]] 1920) la 1-a kaj la 5-a regimentoj de polaj legioj malsukcesigis retiriĝon de sovetaj trupoj kaj militkaptis 7200 soldatojn.
 
En intermilita tempo oni detruis konstruatan ortodoksan preĝejon. La garnizonan ortodoksan preĝejon oni ŝanĝis al katolika preĝejo de sankta Stanislavo.
Linio 216:
 
=== Judoj en Bjalistoko ===
[[Dosiero:Kopula Wielkiej Synagogi Bialystok.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Kupolo de la [[Granda Sinagogo en Bjalistoko|Granda Sinagogo]], monumento al eventoj en 1941]]
Unuaj mencioj pri multnombra juda komunumo, subordigita al la komunumo en Tykocin, aperas en la jaro 1658. Aparta bjalistoka komunumo estis fondita en 1745.
 
Nombro de juda loĝantaro konstante kreskis. En 1856 de 13.748 loĝantoj estis 9.547 judoj. Konsekvence juda kapitalo kreskis kaj en la jaro 1860 19 uzinojn (el 44) havis judoj. Depost la fino de la 18-a jarcento grandan influon al la urba vivo havis [[Haskala]], en 1880 fariĝis la unua cionisma organizo.
 
En 1913 loĝis tie 61.500 judoj, en 1921 - 39.602, kaj en septembro 1939 - ĉirkaŭ 80.000. Antaŭ la 2-a mondmilito en Bjalistoko situis ĉirkaŭ 80-100 sinagogoj kaj judaismaj preĝejoj.
 
La [[26-an de julio]] 1941 germanoj kreis geton por 50 mil judoj. En 1942] fondiĝis Antifaŝisma Batalanta Organizo. La [[16-an de aŭgusto]] 1943 komenciĝis en bjalistoka geto ribelo komandata de Mordeĥaj Tanenbaum. 300 ribelantoj dum kelkaj tagoj defendis sin kontraŭ tankoj kaj aviadiloj. Ne sukcesis plano fuĝi al la Knyszyńska arbarego kaj plejmulto da ribelantoj mortis. Post subpremo de la ribelo, germanoj forportis travivintajn loĝantojn de geto al koncentrejoj en [[Treblinka]], [[Majdanek]] kaj [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]. Restintaj konstruaĵoj estis destinitaj por homoj kiujn germanoj transloĝigis el Białowieża.
Linio 228:
 
== Demografio ==
[[Dosiero:Demography_of_BiałystokDemography of Białystok.png|rightdekstra|thumbeta|300px|Nombro de loĝantoj inter 1939 kaj 2006]]
En Bjalistoko (laŭ la informoj de la {{dato|31|decembro|2007}}) loĝas 294.143 homoj - 156.323 virinoj kaj 137.820 mil viroj.
 
Linio 239:
* [[2000]] - 285.500
* [[2004]] - 295.000
* [[2007]] – 294.143
 
Unika atributo de bjalistokanoj estas loka, urba dialekto, kiun dum multaj jardekoj influis la lingvoj [[belorusa lingvo|belorusa]] kaj [[litova lingvo|litova]] kaj malpli grave [[rusa lingvo|rusa]], [[ukraina lingvo|ukraina]] kaj [[jida lingvo]]j. Ĝiaj plej tipaj ecoj estas: plilongigo de akcentata silabo, uzo de la vorto ''dla'' (al) anstataŭ [[dativo]] kaj granda orientdevena vortprovizo. La lasta eco de la dialekto tamen sukcese malaperas pro progresanta unueciĝo de la [[pola lingvo]].
Linio 257:
 
== Vidindaĵoj ==
[[Dosiero:Magdalenka.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|[[Ortodoksa Preĝejo al Sankta Maria Magdalena en Bjalistoko|Ortodoksa Preĝejo al Sankta Maria Magdalena]]]]
[[Dosiero:Książnica Podlaska.JPG|rightdekstra|thumbeta|230px|Iama framasona loĝio, nuntempe biblioteko]]
[[Dosiero:Bialystok Kosciol.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|Katedralo al la Plej Sankta Virgulino Maria]]
[[Dosiero:3_Bialystok_443 Bialystok 44.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|[[Palaco de Rudygier en Bjalistoko|Palaco de Rüdiger]] en la kvartalo [[Dojlidy]]]]
[[Dosiero:Palac Hasbacha.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|[[Palaco de Hasbach en Bjalistoko|Palaco de Hasbach]]]]
[[Dosiero:Bialystok night lipowa street.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|Strato Lipowa nokte]]
 
=== Konstruaĵoj el la [[renesanco]] ===
Linio 319:
 
=== Verdaĵoj ===
[[Dosiero:Praczki Bialystok.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|''Praczki'']]
[[Dosiero:Sculpture of dog Kawelin in Białystok.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|''La hundo Kawelin'']]
Ĉirkaŭ 32% da areo de Bjalistoko estas verdaĵoj - parkoj, skvaroj kaj 1779 hektaroj da arbaroj kreas bonan mikroklimaton. Ĝi troviĝas en la centro de t.n. ''Verdaj Pulmoj de Pollando'' - granda parto de la lando kun freŝa aero. En la aglomero troviĝas ankaŭ fragmento de nacia parko. Pro tia unika najbareco Bjalistoko estis en [[1993]], kiel la unua pola urbo, invitita al la projekto ''Reto de Sanaj Urboj'' de [[Monda Organizaĵo pri Sano]].
 
En la jaroj 1930-1938 apud ĝardenoj de palaco Branicki estis kreita la urba parko Planty laŭ la modernisma projekto de Stanisław Grall. Ĝi situas sur la granda areo de 14,94 hektaroj en loko kie iam estis granda ĉepalaca artlago. En ĝi troviĝas du specifaj skulptaĵoj de Bjalistoko. La unua estas "Praczki" (la tolaĵlavistinoj) farita de Stanisław Horno-Popławski en 1938. Ĝi situas apud strato Mickiewicza ĉe unu el parkaj artlagoj. La dua skulptaĵo estas La hundo Kawelin farita de Małgorzata Niedzielko. Ĝi estas kopio de la antaŭmilita skulptaĵo, tre simila al la nuntempa, farita de Piotr Sawicki kaj Józef Sławicki en 1936 kaj en nekonataj cirkonstancoj perdita en 1944. La nomo de la hundo Kawelin devenas probable de la nomo de cara generalo kiu laŭ loĝantoj tre similis al ĝi.
Linio 328:
 
== [[Kulturo|Kulturejoj]] ==
[[Dosiero:Ratuszbialystok.jpg|thumbeta|rightdekstra|[[Bjalistoka urbodomo|La urbodomo]], nuntempa sidejo de Podlasia Muzeo]]
=== [[Muzeo]]j kaj [[galerio]]j ===
 
Linio 342:
 
=== Altlernejoj ===
[[Dosiero:University of Białystok Faculty of Law.jpg|thumbeta|rightdekstra|Universitato en Bjalistoko; la fakultato de juro]]
* [[Medicina Universitato en Bjalistoko]]
* [[Universitato en Bjalistoko]]
Linio 383:
 
=== Kvartaloj ===
[[Dosiero:Podział administracyjny Białegostoku 2006.svg|rightdekstra|thumb]]
[[Dosiero:Zamenhofa2.png|rightdekstra|thumbeta|Hotelo Branicki ĉe la strato Zamenhof en la kvartalo Centrum]]
[[Dosiero:Critical Mass 28 April 2006 001.jpg|rightdekstra|thumbeta|Bicikloj ĉe la strato Lipowa]]
 
Laŭ decidita administra divido Bjalistoko konsistas el 28 kvartaloj. Ĉiu kvartalo havas sian konsilantaron kaj estraron. Ilia tasko estas zorgi pri bezonoj de la loĝantoj, ekz. okupiĝi pri aferoj ligitaj kun kvartala vivo, certigi bonan kunlaboron kun urbaj instancoj je aferoj ligitaj kun la kvartalo, organizi laboron de la loĝantoj por bono de la kvartalo ktp.
Linio 420:
 
== Trafika servo ==
[[Dosiero:Panorama Białegostoku.JPG|thumbeta|rightdekstra|Bjalistoka 19-jarcenta stacidomo]]
Bjalistoko estas trafika nodo de nord-orienta parto de la lando. Tra la urbo iras [[Fervojo|fervoja linio]] je eŭropa signifo: Varsovio-[[Suwałki]]-[[Kovno]]-[[Rigo]]-[[Talino]] kiu kruciĝas kun linio [[Ełk]]-[[Czeremcha]]-[[Siedlce]]. Bjalistokon direkte ligas fervojo kun i.a. Varsovio, [[Olsztyn]], [[Gdańsk]], [[Vroclavo]]. Urba aŭtobusa longdistanca trafikservo atingas ĉiujn plej gravajn urbojn en Pollando.
 
Ekde la [[1-a de junio]] 2008 de Bjalistoko tra inter alie [[Varsovio]] kaj [[Katowice]] ĝis [[Bielsko-Biała]] vojaĝas la trajno ''Zamenhof'' (antaŭe ĝi nomiĝis ''Narew'').
 
Bjalistokon trairas internacia eŭropa vojo E67 nomata Via Baltica, kiu ligas okcidentan Eŭropon kun [[Skandinavio]].
 
Bjalistoko estas la plej granda pola urbo, en kiu funkcias nur unu urbtrafika servo - busoj. En la jaroj 1895 - 1915 funkciis en la urbo [[tramo]]j. Dum la unua mondmilito ĉiuj tramaj staloj (la tramoj estis ĉevalaj) kaj budoj bruliĝis kaj oni komencis likvidi la tramajn trakojn. En 1922 (kaj poste en 1985) estis planata rekonstruo de la trama reto, sed pro manko da mono la provoj malsukcesis.
 
En la urbo funkcias sporta flughaveno Krywlany, kapabla servi nur al malgrandaj aviadiloj. Dum lastaj jaroj aperadis multaj projektoj mastrumi tiun grandan areon por regiona flughaveno kun mallonga aerodromo (1420 metroj) aŭ por scienca kaj teknologia centro. Kelkaj dekstraj politikistoj havis planon konstrui tie grandan, katolikan preĝejon. Finfine, la [[27-an de junio]] 2007 la Oficejo pri Civila Aviado konsentis konstrui tie la interregionan flughavenon kondiĉe ke la aerodromo estos pli longa (ĉ. 2 kilometroj) por servi al pli grandaj aviadiloj. La eŭropa Komisiono akceptis la projekton kaj ĝia realigo daŭros probable 3 jarojn.
Linio 458:
 
== Esperanto ==
[[Dosiero:Białymstok, ul. Piękna 3.jpg|rightdekstra|thumbeta|La iama sinagogo Piaskower; nuntempe inter alie la sidejo de Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo]]
[[Dosiero:Naskigxdomo.jpg|thumbeta|La memortabulo en la naskiĝloko de Zamenhof]]
[[Dosiero:Zamenhofa 26 - La murpentraĵo.jpg|thumbeta|La murpentraĵo kun [[Jakobo Ŝapiro]] ĉe la 1-a kaj [[Ludoviko Zamenhof]] ĉe la dua etaĝo]]
[[Dosiero:Ludwik Zamenhof (Białystok).JPG|thumbeta|Monumento al Ludoviko Zamenhof]]
Bjalistoko estas la naskiĝurbo de la iniciatinto de [[Esperanto]], [[Ludoviko Zamenhof]]. Li naskiĝis la [[15-an de decembro]] 1859 ĉe la strato Zielona, kiu nun estas nomata strato Zamenhofa. Apud la loko kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof pendas nun marmora tabulo. En la domo troviĝis ora libro, en kiun enskribiĝis ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Zamenhof la impulson krei lingvon internacian. Kelkfoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927, 1931, 1959 kaj 1987).
 
En la jaro 2009 (150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof) en Bjalistoko okazis la [[94-a UK 2009|94-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto]].
 
Ekde julio 2009 en la urbo funkcias [[Centro Ludoviko Zamenhof]] kun i.a. Esperanto-libraro kaj ekspozicio pri Bjalistoko el la tempo de Zamenhof.
 
''Ligitaj al esperanta movado:''
Linio 486:
 
== Ĝemelaj urboj ==
{{Ŝablono:NED}} [[Eindhoven]]<br />{{Ŝablono:RUS}} [[Kaliningrado]]<br />{{Ŝablono:LIT}} [[Kaŭnaso]]<br />{{Ŝablono:LAT}} [[Jelgava]]<br />{{Ŝablono:BLR}} [[Hrodno]]<br />{{Ŝablono:USA}} [[Milwaukee]]<br />{{Ŝablono:FRA}} [[Dijon]]<br />{{Ŝablono:POL}} [[Częstochowa]]<br />{{Ŝablono:HUN}} [[Miskolc]]
 
== Piednotoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 501:
{{elstara}}
{{ADLS|2007|38}}
 
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|ro}}
 
[[Kategorio:Bjalistoko| ]]
[[Kategorio:Urboj de Podlasio]]
[[Kategorio:Urboj de Pollando laŭ alfabeto]]
 
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|ro}}