Ekologia premsigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: [[Image: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[ImageDosiero:Bakweri cocoyam farmer from Cameroon.jpg|eta|300px|Agrikulturo por familia nutrado, kiel ĉi tie en [[Kameruno]], malforte influas la ekologian premsignon.]]
'''Ekologia premsigno''' aŭ '''ekologia piedsigno''' celas esprimi la konsekvencon de homa agado sur la [[ekosistemo]]n kaj la [[tero|planedon]]. Oni kutime indikas ĝin per [[areo]] ([[hektaro]] por individuo aŭ hektaroj necesaj al urbo aŭ lando por respondi al ties bezonoj). Tiu areo ebligas kalkulon de kvanto de rimedoj necesaj.
 
Linio 11:
 
==Difino kaj limoj==
La termino estis enkondukita en [[1992]] de la [[Kanado|kanada]] ekologiisto [[William E. Rees]]<ref name=rees/> kaj de Mathis Wackernagel.
 
Profesoro Colin Fudge proponas simplan difinon: ''"la ekologia premsigno estas la geografia areo necesa por krei la produktojn bezonatajn de urbo kaj absorbi ties rubaĵojn"''.
 
William E. Rees, kreinto de la koncepto diris: ''"la ekologia premsigno estas la areo koresponda de produktiva tero kaj akvaj ekosistemoj necesaj al la produktado de rimedoj uzataj kaj la asimilo de rubaĵoj produktitaj de difinita popolo je specifa vivonivelo, tie, kie troviĝas tiu tereno sur la planedo."''
 
Laŭ [[Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo]] temas pri ''"la mezuro laŭ hektaroj de la areo biologie produktiva necesa por provizi homan popolon de indikita nombro je ties bezonoj."''
 
Aliaj aŭtoroj proponas mezuri la kvanton, sed ankaŭ la kvaliton de necesaj ekologiaj rimedoj por provizi je rimedoj popolon donitan, je donita nivelo de [[konsumo]] kaj [[teknologio]].
 
Oni povas kalkuli premsignon de objekto ([[komputilo]], [[aŭto]], [[meblo]] el [[ekzota ligno]]) konsiderante la averaĝan areon ligitan al necesaj rimedoj, eltiro kaj transporto de materioj, fabrikado, funkciado kaj neniigo. Tiel premsigno de poŝtelefono estis taksita en la jaro [[2000]] inter 0,6 (malnovaj modeloj) kaj 0,4 % (modernaj modeloj) de la tera bioproduktiva surfaco necesa por unu homo. Komputilo konsumis 9 %.
Linio 42:
#la ekosistemoj (teraj kaj akvaj) necesaj por produkti nutraĵojn;
#la grundo necesa al produkto de lignaĵoj aŭ aliaj arbarproduktoj.
Tiu kalkulo produktas ''"premsignon"'' tradukitan al [[hektaro|hektarekvivalento]] de konsumitaj bioproduktoj indikanta klare la ligon inter popolo, evolustato (uzanta pli aŭ malpli da rimedoj) kaj subteneblo de la evoluo.
 
Rilate al individuo, [[kvartalo]], [[urbo]], [[lando]], [[objekto]], [[servo]] la analizo de pli detala kalkulo evidentigas, [[pedagogio|pedagogie]] kie agi prioritate, kaj al individuo, kaj al komunumo.
Linio 65:
*transporto (km ĉiutagaj, [[brulaĵo]], [[avio]], publikaj veturiloj, [[aŭto]], ktp.).
 
La relativa graveco de tiuj faktoroj varias laŭ la niveloj de evoluo kaj riĉeco kaj laŭ la klimata kunteksto, sed la centra ideo estas ĉi tie, ke ĉiu agado influas la evoluon de la ekosistemo. Evidentiĝas, ke por ke la homa vivo kaj evoluo esti [[daŭripovo|daŭripova]], necesas malpligrandigi la negativajn konsekvencojn de niaj agadoj (ekologia premsigno > 1) kaj pligrandigi la pozitivajn konsekvencojn al la medio (ekologia premsigno nula aŭ < 1).
 
Tiamaniere eblas enkonduki la nocion pri solidara repago de la ekologia ŝuldo aŭ pri eltenebla malkresko.
Linio 78:
Fakuloj indikas taksadon de ekologiaj premsignaj laŭ energitipo.
 
Pri fosilaj energioj, kaj ĉefe nafto, studoj iniciitaj en [[Svedio]] antaŭ kelkaj jaroj evidentigas la [[naftopinto|maksimuman naftproduktadon]] ([[angla|angle]]: ''"peak oil"''), kiu okazos laŭ fakuloj inter [[2015]] kaj [[2025]].
 
Nuntempe elektro ankoraŭ ne eniras la kalkuladon, ĉar la fakuloj ne konsentas, sed pristudas la problemon.
Linio 84:
==Grandecordo==
Ekologiaj premsignoj varias laŭ la nombro de popolo, evoluo kaj vivnivelo.
Sed oni scias, ke kalkulante la tutan areon de la tero, kiam ĝi havis 6 miliardoj da loĝantoj, ĉiu disponis de 8,5 hektaroj, dividenda kun ĉiaj [[besto]]j kaj [[planto]]j, kiuj ankaŭ havas minimumajn bezonojn pro produkti ekzemple la vivnecesan [[oksigeno]]n.
 
Necesas forpreni de tiu areo la neproduktivajn terenojn (glacimontoj, pintoj, dezertoj, ktp). Restas tiel nur ĉirkaŭ 2 hektaroj disponeblaj al ĉiu. Taksante la minimumajn bezonojn de aliaj specioj, restas ĉirkaŭ 1,5 hektaroj por ĉiu (kalkulante 6 miliardoj da homoj).
 
Sed nuntempe terano bezonas averaĝe 2,5 hektarojn. La monda ekologia premsigno superas do la biologan [[kapacito]]n de la tero produkti rimedojn kaj absorbi rubaĵojn, kaj tio jam de la mezo de la [[1970-aj jaroj]]. Tio signifas, ke oni surkonsumadas la rezervojn, ekspluatante mediojn kaj uzante fosiliajn rimedojn. Tio samtempe pligrandigas la [[tutmonda varmiĝo|klimatan vamiĝon]] kaj la riskon, ke la nivelo de la [[oceano]]j plialtiĝu kaj malpligrandigu la disponeblan tersurfacon. Pro la malfacilo ŝanĝi la konsum- kaj produktmanierojn ankoraŭ ne eblis inversi la [[tendenco]]n, malgraŭ la engaĝiĝoj kaj celoj de la [[daŭripovo|daŭripova evoluo]] starigitaj dum la [[UN]]-konferencoj en [[Rio de Janeiro]] en [[1992]] kaj [[Johannesburg]] en [[2002]].
 
[[WWF]] anoncis, ke la homa piedsigno estas pli granda ol la biokapacito (la disponeblaj naturaj rimedoj) de la planedo je 25 %.<ref>[http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/6077798.stm Global ecosystems 'face collapse'] BBC News.</ref>
Linio 96:
* [[Eŭropo|Eŭropano]] bezonis ĉirkaŭ 5 ha por sia vivnivelo. Se ĉiu homo vivus same, necesus disponi de du aldonaj planedoj.
* [[Nord-Ameriko|Nordamerikano]] bezonis ĉirkaŭ duoblan kvanton kompare al eŭropano. Se ĉiu homo vivus kiel nordamerikano, necesus kvin aldonaj planedoj.
* En [[Azio]] la ekologia premsigno situis ankoraŭ sub la biologia kapacito de la tero.
 
Sed en Azio troviĝas la plej grandaj popoloj, kiuj plej forte kreskas, ĉefe en [[Ĉinio]] kaj [[Hindio]]. Ĉar tiuj landoj nun adoptas okcidentan vivstilon kun granda konsumado de fosilaj energioj, ĉefe en Ĉinio kaj sud-orienta Azio, tio povos reprezenti mondskalan danĝeron.
 
===Kelkaj ekzemploj de premsignoj===
Laŭ ''[http://www.panda.org/news_facts/publications/living_planet_report/index.cfm Living Planet Report]''
 
{| class="wikitable" width="100%"
Linio 187:
Ĉiu povas kaj devas mem agi por malpligrandigi sian ekologian premsignon<ref>Global Footprint Network [http://www.footprintnetwork.org/gfn_sub.php?content=footprint_overview "Ecological Footprint: Overview."]</ref>. La [[Belgio|belga]] franclingva gazeto [[Le Soir]] aperigis en januaro [[2006]] i.a. jenajn konsilojn por malpligrandigo de ĉies ekologia premsigno.
* uzi pli ofte (aŭ eĉ nur) publikajn transportilojn por veturi al laborejo,
* uzi biciklon aŭ iri piede, se la distanco al laborejo estas malpli granda ol 5 &nbsp;km,
* uzi elektron de "verda" provizanto; t.e. provizanto, kiu liveras elektron de akvo- aŭ [[ventoturbino|ventgeneratoroj]] ktp.,
* eviti vojaĝadon peraviadilan,