Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Kategorio per parametro en ŝablono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (30), |left → |maldekstra (18) per AWB
Linio 33:
== La estiĝo de reĝlando kaj frua historio ==
{{ĉefartikolo|Unua krucmilito|Sieĝo de Jerusalemo (1099)}}
[[Dosiero:1099jerusalem.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Sieĝo de Jerusalemo fare de krucistoj en la jaro 1099]]
[[Dosiero:Godfrey_of_BouillonGodfrey of Bouillon,_holding_a_pollaxe holding a pollaxe._ (Manta_CastleManta Castle,_Cuneo Cuneo,_Italy Italy.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Godefroi el Boulloin kiel Ŝirmanto de sankta tombo]]
En la jaro [[1095]] papo [[Urbano la 1-a]] dum [[koncilio en Clermont]] proklamis la [[unua krucmilito|unuan krucmilitan marŝon kontraŭ nekreduloj]] kun celo helpi la orientajn kristanojn en batalo kontraŭ antaŭeniro de [[selĝukaj turkoj]] en [[Anatolio]]. Tamen Sankta lando fariĝis la ĉefa celo de intereso de tiu ĉi soldata ekspedicio. Sekve estis ekspediciita militmarŝo orienten kaj kulmino de la [[unua krucmilito|kruciato]] estis '''sieĝo de Jerusalemo''' en julio de [[1099]].
 
Linio 43:
Komence de la jaro [[1100]] la krucistoj finis disputojn kun lokaj arabaj [[emiro]]j, kiuj rifuzis agnoski la krucistojn kiel siajn [[feŭdo|feŭdajn senjorojn]]. Godefroi de Bouillon ekmarŝis printempe de 1100 por helpi al [[Tankred Galilea|Tankred]], la [[Galilea princlando|galilean princon]], en regionon de [[Transjordanio]], kiun ili sekve subjugis. Survoje reen ĝis Jerusalemo Godefroi ricevis mesaĝon pri alveno de granda venecia floto. La Ŝirmanto de Sankta tombo tial rapidis al urbo [[Jafo]], por ke li renkontiĝu kun venecianoj kaj interkonsentis kun ili la armean kunlaboron. Godefroi poste grave malsaniĝis kaj forveturis nur kun malgranda taĉmento ĝis Jerusalemo, dum ĉiuj liaj komandantoj, inter ili ankaŭ nova jerusalema [[patriarko]] [[Daimbert de Pizo]], komune kun soldataro plifortigita je la veneciaj fortoj elmarŝis kontraŭ haveno [[Ĥajfo]]. La unua krucista reganto de Jerusalemo Godefroi de Bouillon mortis la [[18-an de julio]] [[1100]] kaj komandanto de lia garnizono rapide sendis mesaĝiston ĝis [[Edessa]] al [[Baldueno la 1-a Jerusalema|Baldueno de Bouillon]], la frato de Godefroi, por ke li venu ĝis Jerusalemo kaj transprenu la heredaĵon. Pri la morto de Godefroi en sieĝejo antaŭ Ĥaifo eksciis ankaŭ la patriarko Daimbert de Piza, kiu havis siajn proprajn ambicojn. La patriarko skribis leteron al antioĥa princo Bohemundo postulante lin, por ke li kiel eble plej baldaŭ alveturu al li kaj samtempe en la letero kiel la jerusalema patriarko li malpermesis al Baldueno vojaĝon ĝis Jerusalemo. Sed [[Bohemundo de Tarent]] neniam ricevis la leteron de Daimbert kaj nelonge post tio li estis militkaptita dum pli malgranda batalo kontraŭ turkoj. [[Baldueno de Boulogne]] dum nomumis sian kuzon en Edessa [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Balduenon Le Bourg]] kiel sia sekvanto kaj la 2-an de oktobro li ekiris al Jerusalemo. Patriarko Daimbert dume vane atendis la alvenon de sia aliancano el [[Antioĥio]], kiun li ne ĝisatendis, anstataŭ li alveturis Baldueno, kiu estis bonvenigita de pilgrimantoj eĉ de siaj samlandanoj el [[Loreno]]. La malvenkita Daimbert tial retiriĝis en monaĥejon sur [[monto Siono]]. Baldueno pli poste invitis lin ĝis la urbo kaj konfirmis lin en funkcio de la patriarko, per kio li egaligis rilatojn kaj Daimbert kronis lin en [[1100]] dum Kristnasko en [[Betleĥemo]] je ''reĝo''.
 
[[Dosiero:Baldwin I of Jerusalem.gif|thumbeta|200px|Kronado de la unua jerusalema reĝo Baldueno la 1-a]]
 
[[Baldueno la 1-a Jerusalema|Reĝo Baldueno la 1-a]] sukcese disvastigis la teritorion de sia ŝtato; li konkeris havenurbojn [[Akko]]n ([[1104]]) kaj [[Bejruto]]n ([[1110]]). En la jaro [[1111]] la krucistan [[Outremer|Transmarejon]] vizitis kiel la unua eŭropa reganto la norvega reĝo [[Sigurdo la 1-a Jorsalfar|Sigurdo]], nomata ekde tiu tempo {{fremdlingve|no|''Jorsalfar''}}, en la [[malnovnorvega lingvo]] ''Jórsalafari'' (tiu, kiu tiris en Jerusalemon) - kaj partoprenis ankaŭ komune kun la krucistoj la sieĝadon de [[Sidono]], kiu post la trimonata sieĝado kapitulaciis. Pro tio la krucistoj priregis escepte de haveno [[Tiro]] la tuta palestinan marbordon.
Linio 53:
[[Baldueno la 1-a Jerusalema]] mortis en la jaro [[1118]], eĉ ne lasinte heredanton. Lia laŭleĝa sekvanto tial fariĝis lia nevo, [[graflando de Edessa|grafo el Edessa]], Baldueno Le Bourg, kiu surtroniĝis kiel [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Baldueno la 2-a]]. Tiu ankaŭ montriĝis esti kapabla reganto, li sukcese defendis la reĝlandon kontraŭ invado de la selĝukaj turkoj kaj fatimaj egiptoj kaj plu li disvastigis la teritorion de Jerusalema reĝlando.
 
[[Dosiero:BaldwinII ceeding the Temple of Salomon to Hugues de Payns and Gaudefroy de Saint-Homer.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Baldueno la 2-a estas transdonanta la templon de Salomono en la manojn de [[Huguens de Payns]], la unua grandmajstro de ordeno de templanoj]]
 
La venecia surmara subteno ebligis al [[frankoj]] konsideri pri atako kontraŭ iu el la lastaj arabaj enklavoj sur la palestina marbordo. Kiel verŝajnaj estis urboj [[Askalono]] aŭ [[Tiro]]. Urbo Askalono estis strategie signifa, sed por la komerco ĝi havis nur randan signifon, dume Tiro estis riĉa komerca centrejo. La venecianoj tial realigis atakon ĝuste kontraŭ Tiro kaj tiu vere en la jaro [[1124]] falis. La veneciaj komercistoj en la urbo akiris propran kvartalon, preĝejojn kaj juĝejan aŭtonomion.
Linio 61:
== La vivo en la frua reĝlando ==
 
[[Dosiero:Jerusalem map.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|[[Jerusalemo]] en la tempoj de [[krucmilitoj]]]]
 
=== Loĝigado de Transmarejo ===
Linio 69:
 
=== La vivstilo de la transmaraj frankoj ===
[[Dosiero:Jerusalem Dome of the rock BW 13.JPG|thumbeta|upright|200px|<small>[[Kupolo de la Roko]] en templa parto de Jerusalemo, konstruita en 691 de bizancaj konstruistoj laŭ ordono de kalifo [[Abd al-Malik]]. La krucistoj malĝuste konsideris, ke la Kupolo de la Roko estas la [[templo de Salomono]].</small>]]
La krucistoj, kiuj ekloĝis en Sankta Lando, iom post iom akceptis la vivstilon de la lokaj homoj. Ili komencis vesti sin kiel [[Levantenio|levantenianoj]], se ili ŝanĝis siajn la vulgarajn [[lino|linajn]] vestojn je leĝera aerema tolo. Kelkaj latinanoj lasis kreski al si la [[barbo]]n kiel [[grekoj]] aŭ [[sirianoj]], aliaj razis sin. Same eŭropajn akomodiĝis al la loka manĝadstilo, ekz. ili komencis uzi [[manĝilaro]]jn. Sed diference de la naskiĝintaj araboj kaj grekoj, kiuj manĝis laŭ modelo de [[antikva Romio|antikvaj romianoj]], frankoj manĝonte ĉetabliĝis. [[Fulcher de Chartres]], la kronikisto de la unua krucmilito, skribis:
 
:''"Ni, kiuj estis occidentanoj,'' (okcidentaj almigrintoj, ankaŭ nomataj latinanoj aŭ frankoj - latine {{fremdlingve|la|''Occident''}}) ''nun fariĝis orientanoj'' (latine {{fremdlingve|la|''Orient''}}). ''La devena romiano aŭ franko ĉi tie fariĝis galileano aŭ palestinano. Kaj homo, vivinta en Remeŝo aŭ Chartres, nun sentas sin esti civitano de Tiro aŭ Akko. Jam ni forgesis lokojn, kie ni naskiĝis. Multaj el ni jam ne plu konas ilin, aŭ ili certe ne parolas pri ili. Kelkaj el ni jam havas en tiu ĉi lando siajn domojn kaj siajn servistojn, kiuj apartenas al ili kvazaŭ pro hereda rajto. Aliaj edziĝis kun virino, kiu ne estas ilia samlandanino, sed ŝi estas ekzemple sirianino, armenino aŭ eĉ saracenino, kiu ricevis favoron de bapto. Kiu estis ĉi tie devene fremdulo, hodiaŭ estas samlandano."''
 
[[Dosiero:Europe 1142.jpg|thumbeta|200px|Eŭropaj ŝtatoj kaj [[Proksima Oriento]] ĉirkaŭ la jaro [[1142]]]]
Sed malgraŭ tio ili tute ne rezignis pri sia eŭropa identeco. La palestinaj frankoj eĉ plu interkompreniĝis per la [[malnovfranca lingvo|malnova franca]] (la latina lingvo estis lingvo de kleruloj, pastraro kaj oficaj dokumentoj) kaj plu ili anonciĝis al katolika konfesio. Sed ili perdis ankaŭ karakterizan religian [[fanatismo]]n kaj malamon rilate al alikredantoj, kiun abundis la nove venintaj pilgrimantoj. Tiuj ankaŭ, vidante la vivnivelon de siaj enlandaj samlandanoj, ne eliris el mirego. Male la vizitantoj el la oriento kaj ankaŭ la indiĝenaj araboj rigardis la frankojn senĉese kiel [[barbaro]]jn. Ankaŭ inter la okcidenta kaj la loka kulturo okazis nenia unuiĝo. Latinanoj plimulte ne interesiĝis pri la muslima kulturo kaj iliaj okcidentaj kutimoj ne influis la enlandan kulturan vivon.
 
Linio 90:
 
=== Muslimoj kaj la orientaj kristanoj ===
[[Dosiero:Slaves Zadib Yemen 13th century BNF Paris.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|upright|200px|Arabaj komercistoj kun sklavoj]]
La muslimoj kreis majoritan tavolon de la loĝantaro en la vilaĝoj, dume el la urboj ili estis elpelitaj. Plimulto de ili anonciĝis al [[ŝijaismo|ŝiita]] islamo agnoskante la fatiman kalifon en Kairo. En la enlando troviĝis ankaŭ [[sunao|sunaistoj]] kaj sude de la lando la krucistoj venis en kontakton kun [[bedueno]]j, kun kiuj la krucistoj ligis kunlaboradon. Inter [[Sidono]] kaj [[Hebron]]o estis vivantaj ŝiitaj [[druzdo]]j, kun kiuj ili tenis neniajn kontaktojn.
 
Linio 100:
 
=== Nobelaro kaj feŭda sistemo ===
[[Dosiero:Asia minor 1140.jpg|thumbeta|200px|Jerusalema reĝlando kaj la ceteraj [[krucistaj ŝtatoj]] ĉirkaŭ la jaro [[1140]]]]
 
En Sanktan Landon kun la unua krucmilito venis plejparte etaj nobeloj, kiuj ne ludis en sia patrujo pli signifan politikan rolon kaj ili ne dependis tiel de la reĝo kiel la grandaj feŭduloj. Tio estis plejparte normanoj kaj francoj kaj la franca [[feŭdismo|feŭda establo]] estis en la krucistaj ŝtatoj fidele similigita. La baza unuo en la komuna organizaĵo estis [[feŭdo]], kiu estis donita al iu el la kavaliroj. La feŭdo estis kutime ia vilaĝo aŭ nur ties parto, se li devis dividiĝi pri ĝi kun alia kavaliro. La kavaliro havis el sia feŭdo financan [[rento]]n kaj li korpigis ĉi tie juĝan potencon. Pli poste kelkaj kavaliroj kunigis pli da feŭdoj komune kaj estiĝis tiel ''baronujoj'' ({{fremdlingve|fr|''seigneurie''}} kaj markigo {{fremdlingve|fr|''seigneur''}} en tiama nocio ĝi signifis "feŭda senjoro"). La barono poste povis dividi sian inter siajn kavalirojn-feŭdulojn. Ĉar en Oriento estis post la unua krucmilito pli da grundo, ol la nobelaj konkerintoj, kelkaj simplaj batalanto enpenetris inter la nobelaron - ekzemple la potenca familio de [[Ibelinoj]] devenis el familio de pizaj komercistoj.
Linio 271:
|}
 
[[Dosiero:KrakDesChevaliers.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|[[Krak des Chevaliers]] en hodiaŭa Sirio]]
[[Dosiero:Belvoir fortress.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Ruinoj de burgo [[Belvoir]]]]
 
Konsisto de la urboj en Jerusalema reĝlando, miksita kun la italaj komercistoj, kondukis al evoluo de [[ekonomiko]] prefere al la komerca ol al agrara direkto. [[Agrikulturo]] post falo de orientromia imperio stagnis, sed malgraŭ tio ĝi donis al la loĝantaro apud la marbordo nutraĵojn. La palestina enlando estis plimulte dezerta kaj la agrikulturo estis kulturebla nur sur kelke da lokoj en [[Galileo (regiono)|Galileo]] kaj apud rivero [[Jordano]], kie oni kulturis sudajn fruktojn. Kiel unu el malmultaj plantaĵoj, kiun la krucistoj importis al Oriento, estis [[vinbero]]. Ĉar la muslimoj drinki vinon ne darfas, ili eĉ ne kulturis ĝin en siaj landoj.
Linio 279:
 
=== Arkitekturo kaj arto ===
[[Dosiero:Melisende-Psalter f5v.jpg|thumbeta|upright|leftmaldekstra|200px|Aperaĵo de la eniro de kristanoj en Jerusalemon el [[psalmo|psalmaro de Mesalinda]]]]
[[Dosiero:Church of the Holy Sepulchre - 1149.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|upright|200px|Bildigo de Preĝejo de Sankta tombo en Jerusalemo post alikonstruo fare de krucistoj en la jaro 1149]]
Plimulto de konstrua agado de la okcidentaj konkerintoj en Oriento koncentriĝis precipe al [[fortikaĵo]]j kaj [[burgo]]j: ''[[Krak de la Moabitoj]]'' en [[Kerak]] kaj ''[[Krak de Montréal]]'' en [[Transjordanio]], ''[[Belvoir]]'' proksime de [[Tiberias]] en hodiaŭa norda [[Israelo]], [[burgo]] ''[[Ibelin]]'' proksime de Jafo, [[templanoj|templana]] [[fortikaĵo]] ''[[La Roche Guillaume]]'' en Turkio kaj precipe fama burgo de [[malta ordeno|ordeno de johanitoj]] ''[[Krak des Chevaliers]]'' en hodiaŭa [[Sirio]] kaj multaj [[:Kategorio:Krucistaj burgoj|pluaj fortikaĵoj]].
 
Linio 294:
=== Edessa kaj Damasko ===
{{ĉefartikolo|Sieĝo de Edessa|Dua krucmilito}}
Kiam en la jaro [[1131]] mortis reĝo [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Baldueno la 2-a]], surtroniĝis lia filino [[Melisenda Jerusalema|Melisenda]] kun sia edzo [[Fulko la 1-a Jerusalema|Fulko de Anjou]], kiuj estis kronadumitaj en [[Baziliko de Sankta tombo|Templo de Sankta tombo]]. Dum ilia komuna regado Jerusalemo spertis la plej grandan ekonomian kaj kulturan progreson.[[Dosiero:Urfaskyline.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Vido al Edessa el urba citadelo]] Kiam la nova reĝo surtroniĝis, la nordaj [[krucistaj ŝtatoj]] komencis subfosi la jerusaleman aŭtoritaton kaj komenciĝis konduti pli sendependeme kaj fine ili turniĝis kontraŭ la jerusalema reĝo. La reĝo unue fortiris ĝis [[Antioĥio]], kie intertempe princino Alice ekprenis la potencon kaj ne agnoskis la suverenecon de reĝo en Jerusalemo kaj antaŭenmarŝante norden Fulko renkontiĝis kun kun rezisto de [[Ponso la 1-a de Tripolo|Ponso]], la [[Tripola graflando|tripola grafo]] kaj Joscelino, grafo de Edessa. Danke al soldata superforto li eldevigis ilian retiriĝon kaj agnoskon de feŭda dependeco. Li poste surtronigis en [[Antioĥa princlando|Antioĥan princlandon]] [[Raimondo de Poitiers|Raimondon de Poitiers]]. En tendaron de la rezistantoj de Fulko apartenis ankaŭ [[Hugo de Le Puiset]], [[Graflando Jafo kaj Askalono|grafo de Jafo]] kaj [[Romain de Le Puy]], senjoro el Transjordanio, kiuj kontraŭ la reĝo nesukcese ekribelis.
 
Dum la regado de reĝo Fulko okazis ankaŭ konstruado de multaj defendburgoj sur sudaj limoj de Jerusalema reĝlando. Stabila politika kaj armea situacio ebligis pluan evoluon de la komerco kaj alvenon de pluaj eŭropaj vilaĝanoj. En la reĝlando entreprenis nenur komercistoj el Eŭropo, sed komencis ĉi tie agadi ankaŭ arabaj komercistoj el [[Mezopotamio|Ĝaziro]] kaj [[Egiptio]]. La palestinaj havenoj en la krucistaj manoj fariĝis centrejoj de la komerco inter la kristana Eŭropo kaj la araba Oriento.
Linio 302:
En eksterlanda politiko Fulko la 1-a estis modera kaj fine de la [[1130-aj jaroj|tridekaj jaroj]] li fermis aliancon kun [[emiro]] de [[Damasko]], kiu devis pagi al la reĝo 20000 bizantiojn ĉiumonate. La alianco estis celita precipe kontraŭ [[Zengi]]. Eŭropanoj vere konservis la aliancon kaj en [[1139]] la granda jerusalema soldataro ekmarŝis por helpi Damaskon, kiun eksieĝis Zengí. Tiu, konstatinte, ke la krucistoj proksimiĝas al la urbo, retiriĝis de Damasko senbatale. La emiro de Damasko Unur poste konfirmis pluan amikecon inter sia lando kaj Jerusalema reĝlando per vizito de la reĝo en Akko kaj en urboj Jafo kaj Jerusalemo.
 
[[Dosiero:Melisende and Fulk of Jerusalem.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|upright|200px|Nupto de princino Melisenda kaj Fulko de Anjou, miniaturo de William de Tiro, ''Histoire de la Conquête de Jérusalem'']]
 
En la jaro [[1143]] Fulko ĉasante falis de sur la ĉevalo kaj mortigis sin. Zengi tuj ekmarŝis kontraŭ la krucistaj ŝtatoj kaj en [[1144]] li konkeris [[graflando de Edessa|graflandon de Edessa]]. Reĝino [[Melisenda Jerusalema|Melisenda]], kiu nun fariĝis regentino anstataŭ sia pli aĝa neplenkreska filo, la estonta reĝo [[Baldueno la 3-a Jerusalema|Baldueno la 3-a]] kaj Reĝa konsilantaro donis al ili kiel konsilanton baronon [[Manassès de Hierges]], kiu post la morto de Fulko gvidis la jerusaleman soldataron. Sed en [[1147]] [[Zengí]] estis fare de sia eŭnuĥo [[Jarankeŝ]] murdita kaj la krucistoj atendis post lia morto disunuigon inter la muslimoj, kiuj batalos je la heredaĵo de Zengí. La nova jerusalema reĝo Baldueno la 3-a eksentis okazon kaj ekmarŝis kontraŭ Damasko, sed li atingis nenion per sia militiro kaj fine li retiriĝis reen ĝis Palestino. Je unu jaro pli poste aliris en la lando kontingento de la [[dua krucmilito]].
Linio 309:
 
=== Veno de Baldueno la 3-a ===
[[Dosiero:Seal of Baldwin III of Jerusalem.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Sigelo de reĝo Baldueno la 3-a]]
Post tio, kiam la krucistoj nesukcese provis konkeri Damaskon, la muslima reganto [[Núr ad-Dín]] ekmarŝis kontraŭ [[Antioĥio]]. Princon Raimondon de Poitiers, komune kun liaj aliancanoj el sekto de [[asasinoj]] Núr ad-Dín la [[29-an de junio]] [[1148]] ĉirkaŭis en lia tendaro apud [[Fons Murez]] kaj la tutan lian soldataron kun nombro de kvar mil da kavaliroj kaj mil da infanterianoj neniigis. Raimondo mem falis en la batalo. Nelonge post tio estis [[militkaptito|militkaptita]] la edessa grafo [[Joscelino la 2-a de Edessa|Joscelino la 2-a]] kaj lia edzino la restan parton de la [[graflando de Edessa]] vendis al [[Bizanca imperio]]. Post la morto de la antioĥa princo kaj la militkapto de la edessa grafo estis ankaŭ murdita la tripola grafo Raimondo la 2-a, pro kio lia ŝtato estis ĵetita en la internan krizon. La jerusalema reĝo unue ekmarŝis liberigi Antioĥion de Núr ad-Dín kaj poste li fermis kun li armisticon, per kio li akiris ripoztempon por tio, por ke li povu trovi novajn regontojn por la nordaj krucistaj ŝtatoj. Kvankam Edessa graflando jam de fakto ne ekzistis, nova titola grafo fariĝis [[Joscelino la 3-a de Edessa|Joscelino la 3-a]], filo de Joscelino la 2-a. Baldueno la 3-a ankaŭ fariĝis gardanto de la nova grafo de Tripolo, kiu estis neplenkreska kaj anstataŭ li fakte regis lia patrino. Fine la reĝo klopodis elekti fianĉon por la vidviĝinta antioĥa princino Konstancia, sed pro ŝia rezistemo tio tiel tri jaroj ne sukcesis. Sed fine ŝi elektis [[Renaud de Châtillon]], la neposedaĵhava franca kavaliro.
 
Kvankam Baldueno la 3-a estis jam dudekjara, li devis senĉese dividiĝi je la potenco kun sia patrino Melisenda. Baldueno tial eldevigis al si je la jerusalema patriarko sian kronadon kiel memreganto de la reĝlando. Li kaŭzis malfermitan konflikton pro tio kun Melisenda kaj ŝia aliancano [[Manassès de Hierges]], en kiu Baldueno la 3-a venkis. La reĝino foriris en flankejon kaj Manassès de Hierges forlasis Proksiman Orienton.
 
[[Dosiero:Manuelcomnenus.jpg|thumbeta|upright|200px|La bizanca imperiestro Manuelo la 1-a Komneno laŭ kodekso el la jaro 1178]]
 
En la jaro [[1153]] Baldueno la 3-a konkeris lastan lokon de la egipta potenco en Lavantenio - havenon [[Askalono]]n. La urbon akiris per [[apanaĝo]] [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio la 1-a]], la malpli aĝa frato de la reĝo. Per la konkero de Askalono la krucistoj priregis la tutan palestinan marbordon. Sed la ekspedicio kostis la kason de reĝo grandan monon kaj en la tempo, kiam Núr ad-Dín estis konkeranta Damaskon, la jerusalema reĝo estis devigita nur rigardi.
Linio 328:
En la jaro [[1167]] Ŝírkúh en Damasko amasigis novan soldataron por militiro en Egiption, kie akompanis lin ankaŭ lia nevo [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]]. La egipta veziro Ŝávar denove turniĝis al Jerusalema reĝlando kaj pagis al Amaŭrio la 1-a 400.000 denaroj pro la soldata helpo. Irante tra la [[Sinajo|sinaja dezerto]] Amaŭrio provis fortranĉi la muslimojn kaj preskaŭ li sukcesis neniigi la sirian armeon. Sed fine Ŝírkúh aliris ĝis Egiptio kaj kampadis sub [[Piramidoj de Gizo|piramidoj en Giza]] sur la okcidenta bordo de [[Nilo]]. Amaŭrio aliris al la orienta bordo je kelke da tagoj pli poste, ĝoje bonvenigata de Ŝávar. Post unu monato de atendado Amaŭrio, kies soldataro estis pli nombra, forpelis Ŝírkúh-on je 150 kilometroj suden de Kairo. Ĉi tie ili renkontiĝis en senrezulta batalo kaj la muslimoj komencis antaŭeniri reen norden, kie ili konkeris [[Aleksandrio]]n. Tie la jerusaleman soldataroi sieĝis ilin. Sed Ŝírkúh nokte elglitis kun la soldataro kaj en la urbo restis nur Saláh ad-Dín kun malgranda taĉmento. Estiĝis [[pato|pata]] situacio kaj fine Ŝírkúh proponis al Amaŭrio armisticon. Super Aleksandrio restis flirti la jerusalema flago kaj restis ĉi tie krucista taĉmento. Ŝávar estis devigita pagi al la reĝo ĉiujare altan [[tributo]]n por la armea ŝirmo.
 
[[Dosiero:BnF ms fr9084 fol272.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Imperiestro Manuelo la 1-a estas akceptanta jerusalemajn emisarojn, miniaturo devenanta el la 13-a jarcento el Akko]]
[[Dosiero:All Gizah Pyramids.jpg|thumbeta|Sub piramidoj en Giza kampadis monatojn armeestro de Núr ad-Dín, Asad ad-Dín Ŝírkúh]]
 
Sed jam venontjare la krucistoj preparis novan ekspedicion ĝis Egiptio kaj en oktobro de [[1168]] pli malgranda kavalira taĉmento invadis en delton de nilo, kie ĝi masakris la lokan kristanan loĝantaron. Tiel estiĝis milito kontraŭ la antaŭ nelonga aliancano Ŝávar, ĉar li ne volis pagi la postulatan fare de la krucistoj tributon. Kiam poste reĝo Amaŭrio eksieĝis Kairon, egiptoj petis je helpo Núr ad-Dín-on. Tiu rapide sendis emiron Ŝírkúh-on kun la armeo ĝis Egiptio kaj tiu en januaro de [[1169]] devigis la jerusaleman soldataron, por ke ĝi retiriĝu ĝis Palestino. Ŝírkúh intertempe fariĝis nova egipta veziro kaj post lia morto transprenis tiun ĉi oficejon lia nevo Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb.
Linio 338:
 
== Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando ==
[[Dosiero:BaldwinIV.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Ĉefepiskopo [[Vilhelmo de Tiro]] kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro]]
Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de [[lepro]]. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en [[Sankta Lando]] kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo [[Raimondo la 3-a Tripola|Raimondo la 3-a]] kaj barono de Ramla kaj Nabulo [[Baliano de Ibelino|Baliano]]. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la muslimoj kaj realigis rilate al ili ankaŭ de Bizanco pli renkontan politikon, armee celita por la defendo de lando. La alia grupo estis nobeloj, kiuj ne naskiĝis en Palestino, sed ili akiris ĉi tie senjorujojn kaj en la araba mondo ili ne orientiĝis. Tiuj realigis rilate al la arabaj ŝtatoj atakeman kaj konkereman politikon kaj inter iliaj reprezentantoj apartenis fratoj [[Guy de Lusignan|Guy]] kaj [[Amaŭrio la 2-a de Lusignan|Amaŭrio]] [[Lusignan (nobela familio)|de Lusignan]] kaj ankaŭ [[Renaud de Châtillon]]. Ekde la jaro [[1180]] la favorantoj de pli agresema politiko akiris signifajn postenojn en ŝtata administrado kaj poste ankaŭ la decidantan vorton ĉe la kortego, kiam Sibilo, fratino de la reĝo, edziniĝis kun [[Graflando de Jafo kaj Askalono|grafo el Jafo kaj Askalono]] Guy de Lusignan. La kortega grupo de Guy ankaŭ sukcesis al la liberigita posteno de la jerusalema patriarko elekti [[Heraklios Jerusalema|Herakleion]], ĉefepiskopon de Caesarejo, dume Raimondo la 3-a kun siaj favorantoj realigis [[Guillaume de Tiro|Guillaumon de Tiro]], la akkan ĉefepiskopon, kronikiston kaj edukiston de Baldueno la 4-an.
 
[[Dosiero:Schlacht von Montgisard 2.jpg|thumbeta|200px|[[Batalo apud Montgisard]]: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino]]
 
En Egiptio intertempe kreskis post la morto de Núr ad-Dín la potenco de veziro [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]], pli poste konata kiel [[Saladino]]. Saladino unue komencis unuigi la muslimojn en Sirio kaj kunpuŝiĝis kun rezisto de la regantoj de [[Aleppo]] kaj [[Mosulo]], kiuj estis de la dinastio de [[Zengí]]. La jerusalemaj krucistoj, kiuj la novan minacon de Saladino bone konsciis, ĉiuforte klopodis subteni la zengiajn regantojn kaj en la jaro [[1176]] ili sukcesis malkonsili Saladinon de atako kontraŭ Aleppo.
Linio 352:
{{Ĉefartikolo|Batalo apud Hattín|Sieĝo de Jerusalemo (1187)|Tria krucmilito}}
 
[[Dosiero:Guido di Lusignano.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|upright|200px|La jerusalema reĝo [[Guy de Lusignan]], bildo de Francois Edouard Picot]]
 
Guy de Lusignan montriĝis kiel malbona kaj nedecidema reganto. La proksima aliancano de la reĝo Renaŭdo de Châtillon denove ekatakis kontraŭ saracena karavano kaj li forhaŭlis la militkaptitajn komercistojn kaj la varon ĝis [[Kerako]]. Saladino prenis tiun ĉi agadon kiel pretekston al milito kaj li komenciĝis prepariĝi al batalo. La nobeloj estis indignitaj pro la agado de Renaŭdo kaj [[Raimondo la 3-a de Tripolo]] kaj [[antioĥa princlando|antioĥa princo]] [[Bohemundo la 3-a de Antioĥio|Bohemundo la 3-a]] rifuzis havi kun la nova milito kontraŭ Saladino ion ajn komunan. Sed Guy de Lusignan komencis en la ĉirkaŭaĵo de [[Nazareto]] amasigi la plenan soldataron. La tripola grafo Raimondo fine alliĝis al la soldataro ankaŭ. Sed en la sekvanta batalo apud hattinaj anguloj la [[4-an de julio]] [[1187]] Saladino venkis super la jerusalema soldataro kaj militkaptis la reĝon kaj la ceterajn gvidantojn. Raimondo la 3-a, Baliano de Ibelino, Reginaldo de Sidono, patriarko Heraklio, la titola grafo de Edessa Joscelino la 3-a kaj proksimume tri miloj da pluaj kristanoj sukcesis liberiĝi. Renaud de Châtillon estis ekzekutita fare de Saladino kaj Guy de Lusignan kun la ceteraj estis kun honoroj forkondukitaj en militkaptitecon. Poste Saladino jam konkeris unu krucistan teritorion post la alia kaj la [[2-an de oktobro]] [[Sieĝo de Jerusalemo (1187)|falis Jerusalemo mem]], sole kelke da urboj kaj burgoj restis en la krucistaj manoj kiel haveno Tiro, kiun defendis onklo de Baldueno la 5-a [[Konrado de Montferrat]], kiu venis el [[Konstantinopolo]], urbo [[Antioĥio]], [[Tripolo]] kaj burgoj [[Beufort]], [[Chastel Blanc]], [[Marqab]], [[Tortosa]] a [[Krak des Chevaliers]].
 
[[Dosiero:Conrad-Picot.jpg|thumbeta|upright|200px|[[Konrado de Montferrat]], defendanto de Tiro, bildo de Francois Edouard Picot]]
 
La perdo de [[Jerusalemo]] aŭtune de la jaro [[1187]] finigis por ia tempo la ekzistadon de Jerusalema reĝlando. Multaj loĝantoj fuĝis antaŭ Saladino ĝis Tiro, Tripolo aŭ Egiptio, de kie ili revenis reen en Eŭropon. La kristanoj, kiuj falis en la manojn de Saladino, povis elaĉeti sin; tiuj, kiuj ne povis pagi sin dé la muslimoj, falis en [[sklaveco]]n. En la konkeritaj teritorioj okazis granda ŝanĝo en la konsisto de loĝantaro. La kristanoj de la okcidenta rito devis foriri kaj sur ilian postenon venis muslimoj. La orientaj kristanoj povis resti, same kiel judoj, kies posteno eĉ rilate al la krucista regado pliboniĝis. La falo de Jerusalemo tremigis la tutan Eŭropon. Oni diras, ke papo [[Urbano la 3-a]] tiam mortis pro malĝojo, sed estas tre verŝajne, ke mortonte li ne havis tempon ekscii pri tiu ĉi malvenko. Lia sekvanto [[Gregorio la 8-a]] turniĝis al la eŭropaj reĝoj kun apelo, por ke ili revoku batalojn inter si jah unuiĝu en novan [[krucmilito]]n. En Sanktan Landon post tio, kiam komencis veni la unuaj fuĝintoj kun informoj pri la katastrofo en Transmarejo, komencis flui pli malgrandaj armigitaj kontingentoj por helpi la krucistojn en Palestinon. Kiel la unua en Proksiman Orienton alrapidis [[normanoj|normanaj]] ŝipoj de la sicila reĝo [[Vilhelmo la 2-a (Sicilio)|Vilhelmo la 2-a]] kaj signife ili helpis dum defendo de Tiro kaj Tripolo. Pli poste alnavigaciis ŝipoj el [[Danio]], [[Flandrio]] kaj [[Anglio]] kaj ankaŭ kontribuis ŝiparoj de la italaj urbaj ŝtatoj. En kelke de pli postaj jaroj surlande kaj surmare ekis direkte al Sankta Lando grandegaj soldataroj de la eŭropaj monarkoj, inkluzive de kontingento de la franca reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo la 2-a Aŭgusto]], la angla reĝo [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a Leona koro]] kaj la romia-germana imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a Barbaroso]]. En la historion tiuj ĉi malpli grandaj kaj pli grandaj apartigitaj migrantaj ekspedicioj enpaŝis sub kompleksa nomo la [[tria krucmilito]].
Linio 362:
Somere de la jaro [[1188]] Saladino tralasis reĝon Guy de Lusignan-on kaj tiu ekiris ĝis [[Tiro]]. Sed la defendantoj de urbo kaj ties agnoskata komandanto [[Konrado de Monferrat]] rifuzis enlasi lin en la urbon kaj agnoski lin kiel reĝon. Sed Guy ne volis resti sidi senagade sub remparoj de Tiro kaj kun aro da siaj soldatoj kaj helpe de la piza ŝiparo li ekatakis [[Akko]]n. Pase de la tempo Guy ricevis pli da subtenaj fortoj de la lokaj frankoj, eĉ alliĝis al li ankaŭ Konrado, kaj pli poste ankaŭ de eŭropaj subtenaj fortoj el Francio kaj Anglio, frunte kun regantoj de ambaŭ landoj. La urbo kapitulaciis al la krucistoj la [[12-an de julio]] [[1191]].
 
[[Dosiero:Salah_adSalah ad-Din_Jusuf_ibn_AjubDin Jusuf ibn Ajub.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Persa miniaturo el araba kodekso el fino de la 12-a jarcento apartenanta onidire al Saladino]]
 
Post la konkero de urbo eksplodis denove disputo inter Guy kaj Konrado pri tio, kiu devas esti la nova jerusalema reĝo. Sed tiu ne intencis rezigni pri sia posteno. Rilate al tio, ke la edzino de Guy, reĝino Sibilo estis mortinta, laŭ multaj nobeloj li perdis siajn rajtojn por la reĝa titolo. La titolo tiel aŭtomate transiris al Isabelo, la fratino de Sibilo, kiu estis edziniĝinta al Homfroi la 4-a de Torono. Konrado lasis Isabelon kun Homfroi divorcigi kaj poste li mem edzigis sin kun ŝi, pro kio li fariĝis aspiranto je la trono. La eŭropaj reĝoj perigis kompromison: Guy de Lusignan devis ĝismorte resti la reĝo kaj Konrado kun Isabelo estis fariĝontaj liaj sekvantoj. Sed la faktan regadon en la lando tenis la angla reĝo Rikardo.
Linio 371:
 
== 13-a jarcento ==
[[Dosiero:Al-Kamil Muhammad al-Malik and Frederick II Holy Roman Emperor.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|upright|200px|Imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a]] (maldekstre) dum renkontiĝo kun sultano [[Al-Kamil]]]]
[[Dosiero:Armoiries de Jérusalem.svg|thumbeta|200px|Blazono de Jerusalema reĝlando]]
[[Dosiero:Armoiries Chypre Jérusalem.svg|thumbeta|200px|Blazono de la unuiĝinta reĝlando jerusalema kaj kipra]]
[[Dosiero:Armoiries Chypre 1393.svg|thumbeta|200px|Blazono de reĝlando de Kipro, Armenio kaj Jerusalemo, post la jaro 1393]]
 
La sekvantaj cent jaroj Jerusalema reĝlando estis ĉirkaŭita fare de la siria teritorio. Kontraŭe al la stato antaŭ Hattín kaj la ofensivo de Saladino ĝi estis nur torso. La ĉefurbo transloĝiĝis en la havenurbon [[Akko]]n kaj ĝi kontrolis regionon de marbordo de la hodiaŭa norda Israelo sude kaj la suda kaj la centra Libano kaj kontriolis urbojn [[Jafo]], [[Arsuf]], [[Tiro]], [[Sidono]] kaj [[Bejruto]]. Super kelkaj urboj kiel [[Askalono]] kaj kelkaj pluaj fortikaĵoj transprenis kontrolon [[Tripola graflando]] kaj [[Antioĥa princlando]]. Fakte jam en Sankan Landon ne fluis okcidentaj koloniistoj kaj male la lokaj nobeloj foriradis en Kipran reĝlandon kaj novajn krucistajn ŝtatojn.
Linio 386:
En [[1242]] estis elektita regentino de la reĝlando anstataŭ la neplenkreska reĝo [[Konrado la 4-a Ŝtaŭfa|Konrado la 2-a]], kiu estis atingonta la aĝon por sia memstara regado en [[1244]], la kipra reĝino Alice. Sed tiu baldaŭ mortis, do al ŝia posteno venis la leĝere influebla kipra reĝo Henriko, kiu ricevis titolon ''Senjoro de Jerusalemo'' ({{fremdlingve|fr|''Seigneur de Jérusalem''}}). La baronoj firmigis sian potencon kaj la regadon en la reĝlando ili koncentris en siajn manojn. Tiro estis elprenita el la reĝa influo kaj donita al [[Filipo de Montfort]] kaj la akka komunumo estis disigita. Jerusalemo la [[23-an de aŭgusto]] [[1244]] falis en la manojn de ĥorezmaj soldataroj en la egiptaj servoj kaj la lokaj kristanoj estis elpelitaj. En oktobro de la sama jaro la akka kavalira armeo subiĝis al egiptaj-ĥorezmaj fortoj kaj la reĝlando jam neniam rekonsciiĝis el tiu vundo. Tiu ĉi batalo estadas ankaŭ iam markata kiel "la dua Hattín".
 
[[Dosiero:Louis IX.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|La franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a Sankta]]]]
 
El haveno [[Aigues-Mortes]] en la jaro [[1248]] elnavigaciis frunte de la [[sepa krucmilito]], celita denove al Egiptio, la franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a Sankta]]. Sed la krucistoj estis en Egiptio malvenkitaj kaj Ludoviko kun kelke da francaj kaj kipraj nobeloj estis militkaptita. En la jaro [[1250]] la reĝo estis por elaĉetmono 400000 [[deniero]]j tralasita kaj li foriris ĝis Akko.
Linio 398:
Ankoraŭ en la jaro [[1260]] la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro [[Bajbars]], kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el [[Kipra reĝlando]] konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro [[1268]] okupis la krucistajn apogpunktojn [[Caesareo]], [[Haifo]], [[Torono]], [[Arsuf]] kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo [[Eduardo la 1-a (Anglio)|Eduardo la 1-a]]. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro [[1271]] kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.
 
[[Dosiero:SiegeOfAcre1291.jpg|thumbeta|upright|200px|En bataloj sur remparoj de Akko en 1291 persone partoprenis ankaŭ grandmajstroj de kavaliraj ordenoj de johanitoj kaj templanoj]]
 
Post la foriro de princo Eduardo la akkonaj baronoj komencis solvi demandon pri la sekvanteco sur la jerusalema trono. Post la morto de [[Konradino|Konrado la 3-a]] en la jaro [[1268]] la trono estis falonta al la kipra reĝo [[Hugo la 3-a Kipra|Hugo la 3-a]] el la kipra branĉo de la familio de Lusignanoj, sed alia aspirantino je la trono, la titola princino antioĥa, Maria, vendis siajn rajtojn al la trono al [[Karolo de Anjou]], la [[ekzekutisto]] de Konrado la 3-a, kaj tiu sendis ĝis Akko sian reprezentanton [[Rogero de San Severino|Rogeron de San Severino]]. La reĝlando tiel dividiĝis en du tendarojn. Dum urboj Tiro kaj Bejruto anonciĝis al Hugo la 3-a, Akko, Sidono kaj la templanoj agnoskis kiel sian reĝon, nome ĝis lia morto en la jaro [[1285]], kiam eĉ la resto de reĝlando agnoskis kiel laŭleĝan reĝon [[Henriko la 2-a Kipra|Henrikon]], la filon de Hugo. Henriko lasis sin en la jaro [[1286]] en Akko kroni sin la jerusalema reĝo, kio estis lasta glora evento en la krucista ĉefurbo.