Krucmilitoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Kategorio per parametro en ŝablono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (13), |left → |maldekstra (5) per AWB
Linio 26:
 
=== La estiĝo de ideologio de la krucmilitoj ===
[[Dosiero:Gustave dore crusades an enemy of the crusaders.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|[[Saracenoj]] - malamikoj de la krucistoj]]
Por la krucista militiro estis en la [[germana lingvo]] uzata ĝis la [[18-a jarcento]] esprimo ''Kreuzfahrt'' en signifo de veturado kiel solena agado. Ĝi signis, ke estis temonta pri milita ekspedicio gvidita en signifo de nobla celo de disvastigado de la kristana kredo inter la nekreduloj. Sed la fakto estis en la rilato al la devenaj celoj ofte tute diferenca.
 
Linio 39:
Sintezan kvadron pri la kaŭzoj originantaj la krucmilitojn oni povas ĉerpi el:
 
Rodney Stark [http://it.wikipedia.org/wiki/], ''Gli eserciti di Dio. Le vere ragioni delle crociate,'' Lindau, 2010, p.  365. (La sociologo liveras historion dokumentitan sur fontoj ankaŭ islamaj. Prezentiĝas ekvilibra rakonto kiu eksplikas kiel la krucmilitoj naskiĝis por reagi al la islama agresemo, kiu estis jam eliminita diversajn kristanajn komunumojn. Duabate, la libro montras kiel la islama agreso kontraŭ kristanoj ne naskiĝis sekve de la krucmilitoj, sed komence de la pasinta jarcento, okaze de la relanĉo de fondamentalismo kaj de radikala [[islamo]] antaŭ la eŭropa koloniismo).
 
=== La unua krucmilito ===
{{ĉefartikolo|Unua krucmilito}}
[[Dosiero:FirstCrusade.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Masakro kontraŭ judoj dum la unua krucmilito]]
[[Dosiero:Seljuk Empire locator map.svg|thumbeta|250px|La teritorio priregata fare de selĝukoj, 1092]]
[[Dosiero:Orienta Mediteraneo 1135.svg|250px|thumbeta|[[Krucistaj ŝtatoj]] estiĝintaj fine de la unua krucmilito en [[Sankta Lando]]]]
[[Dosiero:Krak des Chevaliers 01.jpg|thumbeta|250px|''[[Krak des Chevaliers]]'' en Sirio]]
Malgraŭ tio, ke la alvoko de Urbano estis adresita al la nobelaro, venis tuja reago el flanko de burĝa kaj vilaĝana malriĉularo. Subinflue de prezentiĝoj de entuziasmiĝintaj predikantoj amasiĝis multnombraj malriĉularaj amasoj kaj sen kia ajn preparo ili ekvojaĝis en Sanktan landon. La entuziasmo por la sankta afero ludis en ilia agado sendube signifan rolon, sed gravaj estis ankaŭ materialaj, precipe demografiaj motivoj, la deziro akiri parcelon kaj riĉecon, tute elimini eblas eĉ ne sopiron pri aventuro kaj gloro. Tio verŝajne estis eĉ ne tiam, sed nek neniam pli poste klare formulita. Plimulto da partoprenintoj de tiu ĉi ekspedicio estis dispolvigita somere de [[1096]] fare de turkoj apud [[Niceo]] kaj deportita en [[sklaveco]]n.
 
Linio 67:
=== La dua krucmilito ===
{{ĉefartikolo|Dua krucmilito}}
[[Dosiero:Europe 1142.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|235px|Eŭropaj ŝtatoj ĉirkaŭ la jaro 1142]]
[[Dosiero:Saint-Bernard prêchant la 2e croisade, à Vézelay, en 1146.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|175px|Abato [[Bernardo de Clairvaux]] alvokas por komenci la duan krucmiliton; posta historiuma pentraĵo]]
Post la falo de [[Edessa]] en la jaro [[1144]] papo [[Eŭgeno la 3-a]] eldonis fine de la jaro [[1145]] [[buleo]]n, per kiu li apelis por militiri en Sanktan landon la francan kortegon kaj la nobelaron. La netutan monaton post tio anoncis sian partoprenon la franca reĝo [[Ludoviko la 7-a]], pli poste aliĝis ankaŭ la franca kavaliraro. Organizadon de la ekspedicio surbaze de la komisiono de papo ekprenis signifa eklezia prelato [[abato]] de [[Clairvaux]] [[Bernardo de Clairvaux|Bernardo]]. Lia efikema apelado al la partopreno en la batalo kontraŭ la nekredantoj atingis pli altan nivelon ol la pledo de la unua krucmilito. Dum la dua militiro fakte mankis prezentiĝoj de popolaj predikantoj kaj ankaŭ amasa partopreno de simplaj krucistoj - pilgrimantoj. Pri sociala deveno de la partoprenantoj atestas krom alia intereso de la plej signifaj eŭropaj regantoj kaj pintoj de la franca nobelaro. Fine de la jaro [[1146]] Bernardo sukcesis akiri por la ekspedicio la germanan reĝon [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konradon la 3-a]]. Komune kun li por la militiro prepariĝis ankaŭ la ĉeĥa princo [[Vladislav la 2-a]] kaj vico de regnaj princoj. Sume la ekspedicio alportis neniajn esencajn rezultojn, la krucistoj provis konkeri [[Damasko]]n, sed ili ne sukcesis.
 
=== La tria krucmilito ===
{{ĉefartikolo|Tria krucmilito}}
[[Dosiero:Barbarossa.jpg|thumbeta|200px|Frederiko la 1-a Barbarossa dum la tria krucmilito]]
Post la katastrofa [[batalo apud Hattin]] la [[4-an de julio]] [[1187]] kaj la sekva perdo de preskaŭ la tuta teritorio de [[Jerusalema reĝlando]] inkluzive de [[Jerusalemo]] utile al [[sultano]] [[Saladino]] estis ekspediciita la tria krucmilito. Kiel la unua ekmarŝis en majo de [[1189]] surtere germana ekspedicio gvidita de [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a Barbarossa]], tiutempe jam la sesdekjara. Pli malgradaj konfliktoj sur la bizanca teritorio malhelpis transiri ĝustatempe [[Anatolio]]n, tial la [[germanoj]] travintris en [[Edirne|Adrianopolo]]. Ili transpaŝis [[Dardanelo]]jn en marto de [[1190]]. la vojo estis malfacila, la krucistoj suferis pro manko de [[akvo]] kaj [[manĝaĵo]]. La [[10-an de junio]] la imperiestro pro malfeliĉa hazardo dronis dum provo transpaŝi [[Calycadnus]] ([[Salef]]). Post la morto de imperiestro la ekspedicio iom post iom disfalis kaj plimulto de partoprenantoj subiĝis en [[Antioĥio]] al [[pesto]] aŭ ili revenis la patrujon.
 
Linio 79:
 
=== Krucmilito de infanoj ===
[[Dosiero:Gustave dore crusades the childrens crusade.jpg|thumbeta|250px|Gustav Doré: Krucmilito de infanoj]]
Mezepokaj fontoj priskribantaj la krucmiliton de infanoj estas nuntempe dubigataj kaj la tuta priskribo de la infana krucmilito estas konsiderata kiel eraro estiĝinta tridek jaroj post la priskribataj eventoj.
 
Linio 103:
=== La sepa krucmilito ===
{{ĉefartikolo|Sepa krucmilito}}
[[Dosiero:Crusade damietta.jpg|thumbeta|350px|Ekspedicio de reĝo Ludoviko la 9-a]]
Informo pri la konkero de [[Jerusalemo]] jam en [[Eŭropo]] kaŭzis nenian ekscitiĝon kaj plua krucmilito ne renkontiĝis kun granda reeĥo. La sepa krucmilito okazis en la jaroj [[1248]] - [[1254]] kaj ĝi estis celita kontraŭ [[Egiptio]]. La ĉefa organizinto estis franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a Sankta]]. La egipta militiro finis per katastrofo, Ludoviko retiriĝante grave malsaniĝis kaj estis militkaptita kaj tralasita nur post pago de nemalgranda elaĉetmono. Pluajn kvar jarojn li pasigis en [[Sirio]], en ĉefurbo [[Akko]].
 
Linio 117:
En la jaro [[1268]] estis konkerita kaj neniigita fare de la [[mamelukoj]] [[Antioĥio]]. En la jaro [[1271]] Bajbars konkeris krucistan burgon [[Krak des Chevaliers]] kaj ekde tiu tempo li iom post iom likvidis la lastajn restojn de la krucistaj ŝtatoj. En la jaro [[1289]] estis konkerita kaj rabita [[Tripolo]]. La [[18-an de majo]] [[1291]] falis post sieĝado [[Akko]] kun la lastaj restoj de la krucistaj dependaĵoj. La kristanoj, kiuj ne sukcesis fuĝi, estis murditaj. La havenurboj estis detruitaj kaj la novaj centrejoj estis pli poste konstruitaj pli malproksime de la maro, por ke ili ne povu servi kiel bazejoj por plua kristana ofensivo. La latinaj dependaĵoj konserviĝis sole sur [[Kipro]].
 
Scivolema demando traflugas: kial la okcidentaj regnoj de la konkerita Palestino kaj najbaraj landoj ne rezistis kontraŭ la oftaj atakoj de armeoj harabaj kaj turkaj? Historiistoj proponas tiujn konsiderojn: Se pri la krucmilitistoj partoprenintaj en la unua krucmilito eblas, kun bona certeco, kalkuli ilian nombron: de dek al dukdek mil armeanoj, malfacilas kalkuli la nombron de la restintoj en la konkeritaj lokoj por ilin defendi, kaj ankaŭ la laŭtempan anstataŭiĝon de militistoj senfortigitaj en bataloj aŭ elĉerpitaj pro la aĝo maljuniliganta.
 
El la malmultaj dokumentoj, eblas priskribi realon ne multe gajan. Por la regno de Jerusalemo, reĝo Baldovino disponis pri 577 kavaliroj kaj pri 5000 soldatoj. Ankaŭ la kontingento je dispono en la princolando de [[Antiokio]] atingis nur la mezuman nombron de 500 kavaliroj kun 4000 soldatoj parte utiligitaj ankaŭ kiel kavalira militista. La graflando de [[Tripoli]], male, disponis nur pri 400 kavaliroj. Sume, 1000/1200 kavaliroj kaj 10.000 soldatoj dividitaj en etaj garnizonoj, el kiuj oni devas malaldoni la malsanulojn, konstante atakitaj kaj ĉiam atendantaj... helpotrupojn el la eŭropaj landoj. Kiam araboj atakis Askalonon, Baldovino povis alfronti la atakantojn per 260 homoj ĉevalrajdaj kaj 700 soldatoj. La bataloj kombiniĝis en la proporcio de unu kontraŭ tri. Fulkerio El Chartres rakontas ke mem defendis Jerusalemon, [[Jafo]]n, Raman, kaj [[Ĥajfo]]n per la trupo de 300 Kavaliro. En 1167 Amalriko marŝis kontraŭ turkan armeon kun 374 kavaliroj kaj neprecigita nombro de enfanterianoj; kontraŭ Saladino en 1170 li povis disponi pri 250 kavaliroj kaj pri 2000 soldatoj. Baldovino la kvara, fine, gajnis konsiderindan venkon batalante kun escepta nombro de... 700 kavaliroj.
Linio 142:
== Krucmilitoj sur la eŭropa kontinento ==
=== La unua sveda krucmilito ===
[[Dosiero:Crusades to Finland.png|thumbeta|400px|Krucistoj en Finnlando]]
La unua sveda krucmilito estis legenda armea ekspedicio sendita ĉirkaŭ la jaro [[1150]], tradicie oni prezentas ĝin kiel konkeron de [[Finnlando]] fare de [[svedoj]] kaj kun tio kunigita turno de [[pagano|paganaj]] finnoj al [[kristanismo]]. Laŭ legendo la krucmiliton gvidis reĝo [[Eriko la 9-a (Svedio)|Eriko la 9-a]]. [[Episkopo]] [[Henriko de Uppsala]], kiu akompanis la reĝon dum la ekspedicio, restis en la konkerita Finnlando kaj fariĝis [[martiro]].
 
Linio 152:
 
=== La dua sveda krucmilito ===
[[Dosiero:Portrait of Birger Jarl.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Jarlo Birger, kiu en la jaro [[1249]] komencis konkeradon de Finnlando]]
Cent jarojn post la unua sveda krucmilito estis aranĝita la dua krucmilito en Finnlandon. ĝi estis ekspediciita inter la jaroj [[1239]] - [[1256]] kaj pro tiu ĉi militiro [[Finnlando]] fariĝis parto de [[Svedio]] por pluaj 550 jaroj.
 
Linio 160:
 
=== La tria sveda krucmilito ===
[[Dosiero:Vyborg s vody.jpg|thumbeta|250px|Burgo Viborg, konstruita fare de svedoj je interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj dum la tria sveda krucmilito]]
La tria sveda krucmilito estis armea militiro de [[Svedio]] aranĝita en la jaro [[1293]]. La celo de tiu ĉi ekspedicio estis [[Karelio]] en la orienta [[Finnlando]], la regiono tiam priregata de rusaj princoj el [[Novgorod]] kaj gvidis ĝin [[Tyrgils Knutsson]]. Tiu ĉi krucmilito per sia geografia amplekso fine kreis limojn inter [[ortodoksismo|ortodoksa]] oriento kaj [[katolikismo|katolika]] okcidento, post tio kiam rusoj komencis validigi sian influon super la orienta parto de Finnlando. Kvankam intertempe la svedoj sukcesis subkontroligi plimulton de la lando kaj dum la [[13-a jarcento]] firmigis siajn poziciojn kaj konstrui multnombrajn [[burgo]]jn por subteni ĉi tiean svedan potencon kontraŭ malobeemaj regionoj ĉirkaŭ [[Turku]], en [[Tavastio]] kaj [[Viborg]]. La konflikto finiĝis en la jaro [[1323]] per [[Interkonsento de Nöteborg]] inter Svedio kaj Novgorod pri fiksigo de la komunaj limoj.
 
Linio 198:
* MADDEN, Thomas F. ''A concise history of the Crusades''. Lanham : Rowman and Littlefield, 1999. ISBN 0-8476-9429-1.
* Ludovico Gatto, Le Crociate, Newton, 1994.ISBN 88-7983-653-6.
* Rodney Stark [http://it.wikipedia.org/wiki/], Gli eserciti di Dio. Le vere ragioni delle crociate, Lindau, 2010, p.  365. (La sociologo liveras historion dokumentitan sur fontoj ankaŭ islamaj. Prezentiĝas ekvilibra rakonto kiu eksplikas kiel la krucmilitoj naskiĝis por reagi al la islama agresemo, kiu estis jam eliminita diversajn kristanajn komunumojn. Duabate, la libro montras kiel la islama agreso kontraŭ kristanoj ne naskiĝis sekve de la krucmilitoj, sed komence de la pasinta jarcento, okaze de la relanĉo de fondamentalismo kaj de radikala [[islamo]] antaŭ la eŭropa koloniismo).
* Christopher Thyerman, ''Le guerre di Dio. Nuova storia delle crociate,'' (dall'inglese), Einaudi 2012, ISBN 978-88-06-20261-3.<ref>Laŭ Christopher Tyerman, (kiu instruas Historion pri Mezepoko en la Harrow School, en Middlesex (Usono), kaj estas ankaŭ aŭtoro de la volumo ''England and the Crusades, la invento de la krucmilitoj'' kaj de nombraj artikoloj pri tiu temo), pri “Krucmilitoj” dekomence interesiĝis kronikistoj, sekve alvenis la erudiciaj eldonistoj de fontoj, kiel Bongars; poste la elegantaj barokaj apologetistoj celantaj glorigi kristanismon de la “kristanega” [[Suno-reĝo]]. Krucmiliton – jam konsideratan tamen militon inspiritan kaj gviditan de fanatismo kaj sentolero - alproprigis al si la enciklopediistoj kaj [[Voltaire]]; kaj invadis la romantika reago kun la granda historio de Mlchaud. Inter la sennombraj provoj nun tiu lia: prezenti la “krucmilitan problemon” en ĝia tuteco: ne nur en ĝia tradicia sinsekvo de ekspedicioj al la [[Sankta Lando]] dum la [[13-a jarcento|13-a kaj 14-a jarcentoj]], sed ankaŭ en ĝiaj sennombraj variaĵoj (ne “degeneroj”). de la peninsulo hispana al Nordeŭropo... Kaj rezultas kadro en kiu fanatismo estas aspergita per la sento de la devo defendi kristanismon.</ref>
 
Linio 209:
 
{{havenda artikolo|Krucmilitoj}}
 
{{LigoLeginda|lt}}
{{LigoLeginda|no}}
 
[[Kategorio:Krucmilitoj|*]]
Linio 217 ⟶ 220:
{{LigoElstara|mk}}
{{LigoElstara|ur}}
{{LigoLeginda|lt}}
{{LigoLeginda|no}}