Roŝtio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q627331)
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |right → |dekstra, <references /> → {{Referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Roesti.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|<small>Klasika alemana roŝtio</small>]]
'''Roŝtio''' ([[alemana lingvo|alemana]]: '''Röschti''', [[germana lingvo|germane]]: '''Rösti''') estas tradicia menuo el [[Alemanio]]. Temas pri amaso de en plata kaserolo en oleo aŭ butero rostitaj raspitaj terpomoj. La roŝtio kune kun [[rakledo]] kaj [[fonduo]] apartenas al la tri identigaj [[Svislando|svisaj naciaj menuoj]].
 
==Pretigado==
Por pretigi roŝtion por 4 personoj oni unue kuiras la antaŭan tagon proksimume 1 ĝis 1,5 kilogramojn (laŭ apetito de la manĝontoj) da duraj [[terpomo|terpomoj]]j en iliaj ŝeloj - tro mole kuirantaj terpomoj ne taŭgas, ĉar el ili fariĝos dum la raspado terpomkaĉo. La kuiritajn terpomojn oni konservas dum nokto en la friduoj. Oni nun raspas malvarmiĝintajn kuiritajn terpomojn per tiel nomita roŝtiraspilo. Tiam oni fandas 100 gramojn da butero en rostkaserolo aŭ alternative varmigas plantan oleon (prefero el sunflorgrajnoj aŭ olivoj) en la kaserolo, tiel ke la planko de la kaserolo kovriĝas per la flua graso. Oni nun en la [[butero]] aŭ [[oleo]] rostas la roŝtion unue unuflanke kaj poste oni turnas la amason kaj rostas ĝin aliflanke, tiel ke oni ricevas belan brunan flanaspektan amason el rostitaj terpomoj. Tio estas la klasika roŝtio.
 
==Variaĵoj==
Ŝatata variaĵo estas la tiel nomita '''berna roŝtio'''. Oni pretigas la bernan roŝtion same kiel la klasikan roŝtion sed aldonas [[lardo|lardokubetojn]]kubetojn. Krom la berna roŝtio ekzsitas multnumbraj aliaj variaĵoj. Konata estas legoma roŝtio, aldonante kuboformajn legomerojn, ekzemple [[tomato|tomatojn]]jn, [[melongeno|melongenojn]]jn, [[kukurbo|kukurbojn]]jn aŭ laŭ plaĉe aliajn. Fakte la limo de la roŝtiovariaĵoj estas nur la imagkapablo kaj fantazio de la kuiristo. En Svislando ekzistas roŝtirestoracioj, kiuj ofertas centon da diversaj roŝtivariaĵoj.
 
==La roŝtifoso==
Linio 12:
 
==Historio==
La rostitaj terpomoj supozeble estiĝis dum la unua duono de la 19-a jarcento en la kamparo de Zuriko, kie ili iom post iom anstataŭis la klasikan kaĉon kiel matenmanĝo. De Zuriko la menuo venis al la berna kamparo kaj tiam al franclingva Svislando, kie ĝi konatiĝis sub la nomo ''pommes de terre rôties''. De la vorto ''rôti'' (la tegmento simbolas forfalintan ''s'' post la vokalo) devenas ankaŭ la alemana nomo ''Rösti''. Nuntempe roŝtion oni ne plu manĝas kiel matenmanĝo sed kiel tago- aŭ vespermanĝo. <ref>[http://www.gastro-affoltern.ch/woher_kommt/roesti/woher_kommt_roesti.pdf ''Die Rösti, das Schweizer Nationalgericht par Excellence'' (''Roŝtio, la klasika svisa nacia manĝo''; PDF)], Artikolo el ''Gastro Affoltern'' de la 4-a de julio 2006</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
==Eksteraj ligiloj==