Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (6), |right → |dekstra (4)
Linio 4:
== Historio ==
 
[[Dosiero:Buchdruck-15-jahrhundert 1.jpg|thumbeta|dekstre|250px|Libropresado en la 15-a jarcento]]
La amaskomunikiloj estas instrumentoj en konstanta evoluado. Tre probable la unua formo de komunikado inter homoj estis tiu de la [[lingva signo|signoj]] kaj signaloj uzitaj en la [[prahistorio]], kies bildo en la [[kulturo]] estas la diversaj elmontroj de la [[prahistoria arto]]. La apero de la [[skribo]] kutime estas konsiderata kiel la komenco de la [[historio]]. De tiu momento, la ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj grave kondiĉis la naskiĝon kaj disvolviĝon de la diversaj amaskomunikiloj, de tiuj ligitaj al la skribo kaj ĝia maŝinigo ([[presarto]] -[[15-a jarcento|15a jarcento]]-) ĝis la [[aŭdovidaj rimedoj]] ligitaj al la epoko de la [[elektro]] (unua duono de la [[20-a jarcento|20a jarcento]]) kaj al la revolucio de la [[komputiko]] kaj la [[telekomunikado]] ([[scienca-teknika revolucio]] aŭ [[tria industria revolucio]] -de la dua duono de la [[20-a jarcento|20a jarcento]]-), ĉiu el ili esencaj por la malsamaj fazoj de la nomita procezo de [[tutmondiĝo]].
 
Linio 23:
 
== Diversaj amaskomunikiloj ==
[[Dosiero:Brockhaus Lexikon.jpg|thumbeta|200px|Brockhaus Konversations-Lexikon, 1902.]]
 
=== Libro ===
Linio 33:
La vorto ''ĵurnalo'' aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La [[Akademio de Esperanto]] ĝin oficialigis per la 1-a [[Oficiala Aldono]], kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8-a [[Oficiala Aldono]]. En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al ''[[taggazeto]]'' ([[franca lingvo|france]]), ''[[gazeto]], ia ajn periodaĵo'' ([[angla lingvo|angle]]), ''[[revuo]]'' ([[germana lingvo|germane]] kaj [[rusa lingvo|ruse]]), ''[[taggazeto]], [[taglibro]]'' ([[pola lingvo|pole]]). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas ''gazeto'', kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar ''gazeto'' estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). [[PIV]]2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).
 
Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto ''[[ĵurnalisto]]'', kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.
 
=== Gazeto ===
{{Ĉefartikolo|Gazeto}}
[[Dosiero:International_newspaperInternational newspaper,_Rome_May_2005 Rome May 2005.jpg|rightdekstra|thumbeta|200px|Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.]]
'''Gazeto''' estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj [[prezo]], prezentanta ĉiajn [[novaĵo]]jn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ [[anonco]]jn, ekz. [[konatiĝa anonco|konatiĝajn anoncojn]], ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas ''periodaĵo''. Specialaj gazetoj estas:
* [[Taggazeto]] : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
Linio 49:
==Taggazeto==
{{Ĉefartikolo|Taggazeto}}
'''Taggazeto''' estas [[gazeto]] kiu aperas plurfoje [[semajno|semajne]], plej ofte ĉiutage krom [[dimanĉo|dimanĉe]]. Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta [[novaĵo]]jn pri variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi [[politiko|politikajn]] [[evento]]jn, [[krimo]]jn, [[sporto]]jn, [[opinio]]jn, [[veterprognozo]]jn, kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj ankaŭ pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon, fakte ĝi konstituas la ĉefan enspezon de la entrepreno. Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj [[amaskomunikilo]]jamaskomunikiloj en evoluintaj socioj, same kiel [[televido]], [[radio]] kaj [[Interreto]].
 
=== Revuo ===
{{Ĉefartikolo|Revuo}}
[[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F079099-0023, Göttingen, Schreibwarengeschäft.jpg|282px|right|dekstra]]
'''Revuo''' aŭ '''magazino''' estas ampleksa [[gazeto]] aperanta malpli ol ĉiutage kaj ofte dediĉita al limigita temaro. Foje revuoj nomiĝas "magazinoj", precipe kiam ili enhavas multe da bildoj. Revuoj tipe eldoniĝas [[semajno|semajne]], dusemajne, [[monato|monate]], aŭ [[trimestro|trimestre]], kun dato sur la kovrilo kiu estas post la dato en kiu ĝi reale estas eldonita (ekzemple presita monato: junio, eldono jam je la 20-a de majo). Ili ofte estas presitaj kolore kaj sur brila [[papero]] kaj ilustritaj per multaj bildoj.
 
Linio 69:
=== Telefono ===
{{Ĉefartikolo|Telefono}}
[[Dosiero:CandlestickTelephoneGal.jpg|thumbeta|rightdekstra|255px|<center>Ornama kandela telefono]]
La '''telefono''' estas mekanismo de [[telekomunikado]] desegnita por transsendi konversaciojn pere de elektraj signaloj. Ĉar ĝi utilas ĉefe per rekta komunikado inter du komunikantoj kaj ne celas dekomence kolektivan ricevanton, ĝi povas esti konsiderata neamaskomunikilo. Tamen ekde la moderna apero de [[poŝtelefono]] kaj la sendado de amasaj mesaĝoj ĉu sonaj ĉu skribaj, tiu subite fariĝis normala amaskomunikilo. Ties uzado ludis gravan rolon en diversaj sociaj kaj politikaj movadoj kaj okazintaĵoj de la komenco de la [[21a jarcento]].
 
Linio 83:
 
=== Televido ===
[[Dosiero:Tvwithantenna.jpg|thumbeta|250px|Televidilo]]
{{Ĉefartikolo|Televido}}
'''Televido''' (mallongigo: '''TV''') estas [[telekomunikado|telekomunika]] sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas [[hibrida vorto]], devenante el la [[greka lingvo|greka]] bazvorto ''tele'' (signifanta "malproksime") kaj la [[latina lingvo|latina]] ''video'' (signifanta "mi vidas").
[[Dosiero:Braun_HF_1Braun HF 1.jpg|rightdekstra|thumbeta|Germana televidilo de la 1958-a jaro]]
La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas '''televidilo'''. Al televido rilatas verboj ''[[spekti]]'' kaj ''[[zapi]]''.
 
Linio 101:
Nuntempe ekzistas granda varieco de [[Esperanto-gazetoj]] kaj de libroj. Ekzistas ĉ. deko da radiostacioj, kiuj elsendas kelkfoje en Esperanto, kutime iuj landaj aŭ de regionaj stacioj. La uzo de televido estas multe pli sporada, kaj nuntempe preskaŭ nur reta.
 
Granda parto de la nuntempaj Esperanto-gazetoj estas eldonataj de [[UEA]] aŭ de ties membroorganizoj ([[TEJO]] kaj la landaj asocioj) aŭ aliĝintaj fakorganizoj ([[ILEI]] ktp.). Tiuj organizoj el la UEA-strukturo eldonas ĉ. 90 % de la Esperanto-gazetoj, se oni kalkulas la eldonkvanton. Ekster la UEA-strukturo estas nur tre malmultaj gazetoj - ekzemple [[Sezonoj]] eldonas "[[La Ondo de Esperanto]]", [[LF-koop]] eldonas "[[Heroldo de Esperanto]]", "[[Literatura Foiro]]" kaj "[[Femina]]", [[SAT]] eldonas "[[Sennaciulo]]"-n.
 
Tre ofte la gazetoj ne traktas politikajn temojn de ekster Esperantujo; kutime ankaŭ nur malofte ceterajn temojn de ekster Esperantujo. Pli malpli solaj esceptoj estas la gazetoj de [[SAT]] kaj la revuo [[Monato (gazeto)|Monato]], kiun ekde 1988 eldonas [[Flandra Esperanto-Ligo]]. Politikaj temoj aperas do preskaŭ nur en SAT-gazetoj kaj en Monato.
Linio 116:
* [http://www.homme-moderne.org/plpl/ amuza kaj morda kritiko de nunaj gazetistoj]
* [http://www.acrimed.org/ samteme sed universitattone]
 
 
 
{{havenda artikolo|Amaskomunikilo}}