Komunismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de Eurokomunismo
e esperantigado, anstataŭigis: thumb| → eta| (5), |right → |dekstra (3)
Linio 1:
{{Skatolo komunismo}}
[[Dosiero:Plato.png|thumbeta|rightdekstra|80px|Platono]]
'''Komunismo''' estas [[politiko|politika]] [[ideologio]] kaj movado, kiu de [[1849]] baziĝas sur [[marksismo]]. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la [[kapitalismo]]n. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".
 
Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.
 
[[Dosiero:Karl Marx.jpg|thumbeta|rightdekstra|140px|Karl Marx]]
La {{Retarkivo|2007|http://www.luin.se/inko/142-9.pdf '' Manifesto de la Komunista partio''}} redaktita fare de [[Karl Marx]] en jaro [[1849]], en Londono, por la [[Ligo de la Justuloj]], iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste [[Komunista partio]] estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.
 
Linio 11:
 
Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la [[1930]]-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la [[1960]]-aj jaroj kaj la [[Ruĝaj Kmeroj]] en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu [[Stalinismo]]), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia [[Gulago]], ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.
[[Dosiero:Lutte continue.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Laborista kolektivo kontraŭ la kapitalismo ([[franca lingvo|france]]: ''La konflikto daŭras'')]]
== Komunismo en Historio ==
Kvankam jam estis antaŭe klopodoj sukcesigi komunismajn revoluciojn, ĉefe en [[Eŭropo]], estis la [[Rusia revolucio de 1917]], kio montris al la mondo kaj ĉefe al la komunismaj, socialismaj kaj laborismaj movadoj, ke eblas komunisma revolucio. De tiam jam estis almenaŭ unu socialisma ŝtato en la mondo. Poste Mongolio fariĝis la dua komunisma lando. Je la fino de la Dua Mondmilito, kaj pro la alianco inter la [[Ruĝa Armeo]] kaj la luktintoj kontraŭnaziaj de la landoj de [[Orienta Eŭropo]], la [[Sovetunio]] helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en tiu mondoregiono; tiu klopodoj estis agnoskita de la [[Jalta konferenco]]. Tiele en Eŭropo krom Sovetunio, ekzistis jam sep komunismaj ŝtatoj kiuj starigis kun Sovetunio la [[Varsovia Kontrakto|Varsovian Kontrakton]] krom [[Jugoslavio]], kiu decidis sian propran vojon al komunismo.
 
[[Dosiero:Malvarma Milito en 1980.gif|thumbeta|450px|Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj]]
En la resto de la mondo kaj samtempe kun la [[Sendependiĝo de Afriko]] kaj similaj situacioj en [[Azio]] kaj [[Ameriko]] aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko. Tio okazigis dum la Malvarma Milito, ke la mondo estis disdividita en du landaroj, nome tiu de la [[Pakto de Varsovio]] kaj tiuj aliancanoj de [[Usono]] aŭ membroj de [[NATO]]. En kelkaj lokoj tio okazigis ne nur streĉigon, sed ankaŭ veraj militoj, kiel la [[Vjetnama milito]] aŭ la ne tiom longdaŭra [[Korea milito]], sed ankaŭ malfacilajn epokojn de antaŭvidebla nova mondmilito, kio feliĉe ne okazis, kiel ĉe la [[Kariba krizo]].
 
Dum tiu epoko okazis kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj [[Ĉinio]], kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko.
 
[[Dosiero:BerlinWall.jpg|thumbeta|240px|Detruita parto de la muro ĉe la [[Brandenburga pordego]], soldato gardas la restojn, novembro [[1989]]]]
Fine la propra Sovetunio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis [[Perestrojko]] kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. En [[Pollando]] kaj aliaj landoj de [[Orienta Eŭropo]] okazis insurekcioj kaj finfine la muro de Berlino falis en [[1989]]. La geopolitiko ŝanĝiĝis. [[Sovetio]] anoncis senvenkan foriron el [[Afganio]].
[[Lech Walesa]] iĝis [[prezidanto]] de [[Pollando]].
Linio 28:
En [[Prago]] kaj [[Varsovio]] dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de [[Okcidenta Germanio]].<ref>7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: {{Retarkivo|2008|http://www.menara.ma/infos/includes/detail.asp?article_id{{=}}6232&lmodule{{=}}usa La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo}}</ref>
 
En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En [[Protestantismo|protestantaj]] [[preĝejo]]j, kiel tiu de Sankta Nikolao en [[Leipzig]], homoj preĝadis por [[paco]]. Tio estis la ĝermo de la [[lundo|lundaj]] [[manifestacio]]j ekde septembro.<ref> 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio</ref>
20.000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj de [[Leipzig]] la [[2-an de oktobro]] [[1989]].
[[Miĥail Gorbaĉov]], veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.<ref>Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, [[2004]], p. 37</ref>
Linio 46:
[[Ernest Drezen]] estis eble la plej fervora kaj optimisma adepto samtempe de Esperanto kaj [[Sovetio|Sovetia komunismo]], li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn poste, kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj pafmortigita, kulpigita pri … "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", (evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la [[Gulag]]on. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.
 
Dum la Malvarma Milito, la ĉeĥa komunisto [[Rudolf Burda]] energie defendis Esperanton. Oni forpelis lin el la partio; sed li travivis, kaj helpis la Esperantan kulturon travivi en la nacioj de la Varsovia Kontrakto. Li estis la fondinto de la gazeto ''La Pacdefendanto'' kaj la unua prezidanto de la [[Mondpaca Esperantista Movado]]. <ref> Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, 1988. {{el}} [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/EBook/chap07.html History of Esperanto (angla: Historio de Esperanto)] </ref>
 
Prikomunismaj verkoj apenaŭ ekzistas en esperanto, ekzemple ne ekzistas la plej fama verko de Karl Marx ''Das Kapital'' (''La Kapitalo'') en esperanta versio. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de la stalina reĝimo.
Linio 53:
 
Ĉar komunismo strikte ligiĝas al marksismo, do al materiismo (historia materialismo), kaj do al ateismo, kaj ĉar ĝi havis en la diversaj komunistaj partioj ankaŭ la celon batali kontraŭ religio kaj ĝin elimini kiel kaŭzo de la socia malegaleco, ankaŭ la Supera Katolika Instanco ĝin refuzis kaj kondamnis kaj provis konsciigi katolikojn, ke la altira kaj sinceraj socie plibonigantaj ĝiaj celoj kaŝis ankaŭ danĝeron por la religio. En la katolika kulturo oni emis distingi en la komunistaj partioj la porhoman engaĝon el faktaj rezultoj: oni kondukis, praktike kaj teorie, respektante la principon: io estas la la komunismo, alio estas komunisto.
Diversaj enciklikoj de la [[katolika sociala doktrino]]invitis la katolikaron rifuzis komunismon aparte tiun kiu sin apogiĝis sur marksismo.
 
En la unuan de julio de 1949 la tiama [[Sankta Ofico]](nun [[Kongregacio por la Doktrino de la Kredo]]), post la aresto de episkopoj kaj kardinaloj en diversaj komunistaj landoj, promulgis dekreton per kiu deklaris ekskomunkitaj la katolikoj adherantaj al la doktrino, teorie kaj praktike, de komunismo, kies partioj, aparte tiu itala (PCI), proponis en siaj statutoj perspektivojn kaj engaĝon por la elimino de religio. Tial eskomunikita estis nur katoliko kiu konscie kaj scie adheras al ateismema marksimo de iu ajn kominista partio. Eble, malmultaj estis fektive konscience tuŝitaj de tiu ekskomuniko ĉar la plej parto de la komunista popolo estis konvinkita, ke tiu partio agadas nur por la socia plibonigo de la laboristaron!
Linio 102:
 
{{havenda artikolo|Komunismo}}
 
{{LigoLeginda|is}}
{{LigoLeginda|yi}}
 
[[Kategorio:Komunismo| ]]
Linio 108 ⟶ 111:
{{LigoElstara|cs}}
{{LigoElstara|yi}}
{{LigoLeginda|is}}
{{LigoLeginda|yi}}