Spiro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e esperantigado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |left → |maldekstra
Linio 39:
 
La homa [[laringo]] estas sondona organo enkostruita al la supera parto de la spirvojoj. Ilia skeleto konsistas el kartilago, la interna surfaco dividiĝas per voĉkordoj. La movo de la du sonligamentoj okazas per la laringaj muskoloj. Dum trankvila spirado libere fluas la aero tra la inter du voĉkordoj troviĝanta sonfendo. Dum enspiro la sonfendo vastiĝas, dum elspiro malvastiĝas. La aero fluanta tra la laringo el la pulmo vibrigas la elastajn voĉkordojn, pro tio estiĝas sonondoj en la aerokolonoj super la voĉkordoj. El tiuj formiĝas - helpe de la kunlaboro de la buŝkavo, lango, lipoj - la homa artikita parolo. La altecon de la homa sono donas la formo de la gloto kaj la streĉiteco de la voĉkordoj. La malvasta gloto kaj la streĉitaj voĉkordoj donas pli altan sonon.
La longeco de la voĉokordoj rilatas al la grandeco de la laringo. En la malgranda laringo troviĝas mallongaj kaj tiel streĉitaj voĉkordoj. Pro tio estas pli alta la voĉo de la virinoj kaj la knaboj ol tiu de la viroj. Dum la adulteco grandiĝas la gloto, tiu ŝanĝiĝo daŭras eĉ unu jaron. La voĉformado iĝas en tiu periodo malcerta, la sonalto ondiĝas. Tiu periodo estas la mutalo, kiam precipe ĉe la knaboj aperas la malaltiĝanta sonalto. La elformita plenkreska parolvoĉo havas la frekvencon ĝenerale 100-300 [[Hz]]. La frekvenco de la normala voĉo estas 440  Hz. La plej malalta virvoĉo havas la frekvencion 80  Hz, la plej alta virina voĉo pli ol 1000  Hz.
 
La vojo de la enspirita vojo daras en la traĥeo de la subaj aervojoj. Tiu apartenas al la laringo kaj ankaŭ kartilaga, elasta kanalo en kiu libere fluas la aero. La suba parto dividiĝas je du ĉefbronkoj, kiuj kondukiĝas al la dekstra kaj maldekstra parto de la pulmo. La du partoj de la pulmo estas spongeca, grandetenda, elasta organo, kiu lokiĝas en la brustokavo. La kavon de la brusto kaj abdomeno dividas la diafragmo. La mikroskopa bildo de la pulmo montras glandan konstruon. La ĉefbronkoj atingantaj la pulmon dividiĝas plu kaj forma pli malgrandajn kanaletojn, la bronketojn. Tiuj finiĝas en aerveziketoj, kies maldika muro konsistas el unuĉeltavola epitelio. La muron de la aerveziketoj ĉirkaŭprenas abunda kapilarsistemo. La gasoŝanĝo okazas tra la muro de la interplektiĝintaj kapilaroj kaj aerveziketoj. La tuta spirsurfaco de la aerveziketoj de la homa pulmo estas ĉ. 100 m<sup>2</sup>.
Linio 61:
== Proverbo ==
Ekzistas [[proverbo]] pri spiro en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|''Li jam faras la lastan spiron.''}}
 
[[Dosiero:Compost Heap.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|180px|<!-- _Ved_ _respirationen_ _frigives_ _en_ _betydelig_ _del_ _af_ _energien_ _som_ _varme_. _Det_ _kan_ _man_ f._eks_. _opleve_, _når_ _komposten_ _skal_ "_stikkes_ _om_". -->]]
<br clear=all>
 
== Referencoj ==
<references/>
 
 
 
{{havenda artikolo|Spirado}}