Diego Velázquez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zumalabe (diskuto | kontribuoj)
e esperantigado, anstataŭigis: thumb| → eta| (19), |left → |maldekstra (8), |right → |dekstra (9)
Linio 21:
== Madrido (unua periodo) ==
=== La naskiĝo de realismo en Sevilo ===
[[Dosiero:DiegoVelazquez Viejafriendohuevos.jpg|thumbeta|300px|rightdekstra|''Maljunulino fritanta ovojn''
[[1618]] (100,5 x 119,5 cm)
[[Nacia Galerio de Skotlando]], [[Edinburgo]]]]
Velázquez enamiĝis en la filinon de Pacheco, Juana. Tiun amrilaton la eksa mastro de Diego tutkore bonvolis, kaj la edziĝo okazis en [[1618]]. Por komenci sian karieron, la juna pentristo unue pentris nur tre komunajn temojn aŭ aĵojn : [[Terakoto|terakotaĵaroj]] el la proksima kamparo, [[Birdo|birdojbirdo]]j, [[fiŝo]]j, [[frukto]]j kaj [[floro]]j el la sevila vendoplaco tiam konsistigis la plej grandan parton de lia ĉiutaga verko. Ekzistas tamen precipe rimarkinda pentraĵo el tiu frutempa periodo, tio estas la ''Maljunulino fritanta ovojn'' ([[Hispana lingvo|hispanlingve]] ''Vieja friendo huevos''), en kiu la artisto respektoplene imitas la stilon de [[El Greco]], per tre kontrastaj lumoj, kaj eĉ pli okulfrape tiun de [[Caravaggio]], per virtuoza utiligo de la ''[[Chiaroscuro|''chiaroscuro]]'']]-tekniko kaj per intima, profunda [[naturalismo]].

En la komenco de la [[1620|1620-aj jaroj]], la renomo de Velázquez estis jam firme establita en [[Sevilo]]. Lia edzino naskis du filinojn, kiuj restis ĝis lia morto lia sola atestita familio : Francisca, [[Bapto|baptita]] la [[18-a de majo|18-an de majo]] [[1619]], kaj la duenaskita, Ignacia. La pli juna filino rapide mortis, kaj Francisca do restis la nura filino de la geedzoj. Ŝi mem poste edziniĝis kun alia pentristo, [[Bautista del Mazo]].
Linio 29:

=== Madrido kaj Filipo la 4-a ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 037.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|''Surĉevala portreto de la grafo-duko de Olivares''
[[1634]] (314 x 240 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
Velázquez, kiu pli kaj pli deziris vojaĝi, alvenis al [[Madrido]] en [[1622]] kun rekomenda letero adresita al la [[grafo]]-[[duko]] [[Juan Fonseca]], kiu tiam ĝuis elstaran pozicion en la reĝa kortego. La juna pentristo restadis plurajn monatojn en la hispana ĉefurbo, akompanate nur de sia servisto : lia talento ŝajne multe impresis la korteganojn, ĉar li estis rapide revokita dum la sekva jaro de la [[Gaspar de Guzmán y Pimentel|grafo-duko de Olivares]], la ĉiopova ministro de la [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝo]] [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. Oni eĉ donis al li kvindek [[dukato]]jn, tio estas 175 gramoj da [[oro]], por ke li vivtenu sin en la kortego. Velázquez estis tiufoje akompanita de sia bopatro [[Francisco Pacheco]]. Je la sekva jaro, en [[1624]], li ricevis el la reĝo 300 dukatojn, por ke li alportu sian familion al Madrido : pri tio la pentristo konsentis, kaj la ĉefurbo ekde tiam restis lian ĉefan loĝejon ĝis lia morto.

Kvankam li suferis de temperamento iom malpersistema, Filipo estis aŭtente [[Epikuranismo|epikura]] monarko, kiu pasiiĝis pri [[ĉasado]] aŭ virinoj. Antaŭ ĉio, li grandege ŝatis [[arto]]n, kaj eĉ sufiĉe fieris pro sia propra talento rilate [[poezio]]n aŭ [[pentrado]]n. La historiistoj hodiaŭ atestas, ke la hispana reĝo ĉiam restis la konstanta kaj dediĉita amiko de Velázquez dum tridek ses jaroj. Filipo ja rapide malkovris la talenton de la juna viro, kaj deklaris, ke neniu alia pentristo ol Velázquez ekde tiam rajtus portreti lin.

Per la plenumo de surĉevala portreto de Filipo la 4-a, en [[1623]], Diego Velázquez signis la komencon de sia longa engaĝo ĉe la reĝo. Li pro tio aŭtomate ricevis plurajn privilegiojn ; krom ĉiumonata dungomono da dudek dukatoj, la pentristo disponis oficloĝejon, senliman medicinan flegadon, sed ankaŭ ekstran salajron por ĉiuj verkoj, kiujn li pentrus. La unua portreto de la reĝo estis ekspoziciita antaŭ la enirejo de la palaco, kie ĝi estis admirita kaj entuziasme komentita de la poetoj de la kortego. La verko malbonŝance malaperis, verŝajne pro unu el la multnombraj incendioj, kiuj difektegis la reĝajn palacojn de la lando.

[[Dosiero:Philip IV by Velazquez.jpg|thumbeta|200px|leftmaldekstra|''Piedportreto de Filipo la 4-a''
[[1623]] (198 x 101,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
La [[Prado-Muzeo]], tamen, posedas du aliajn portretojn de Filipo la 4-a fare de Velázquez, en kiuj la krudeco de la sevila periodo de la artisto dolĉiĝis, ĉar la pentristo jam uzadas pli delikatajn farbojn. La streko estas firma, kaj tiel rememorigas la stilon de [[Antonio Moro]], kiu estis la oficiala [[Nederlando|nederlanda]] portretisto de [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]] kaj grandege influis la postan hispanan skolon. En la sama jaro, la [[princo de Kimrio]] (estonta [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a de Anglio]]) vizitis la hispanan kortegon. Tiamaj dokumentoj atestas, ke la [[Brita monarkio|angla reĝo]] ja pozis antaŭ Velázquez, sed la pentraĵo malaperis. En [[1628]] alvenis al [[Madrido]] la fama pentristo [[Petro Paŭlo Rubens]], okaze de naŭ-monatojn longa [[Diplomatio|diplomata misio]]. La reĝo komisiis Velázquez por gvidi Rubens tra Madrido kaj prezenti al li la artan heredaĵon de Hispanio. La maljuna [[Flandrio|flandra]] pentristo, kiu tiam spertis la klimakson de sia gloro, profitis el sia restado en Hispanio por akcepti komision el la grafo-duko de Olivares : la rezultintaj pentraĵoj nun ornamas la centran halon de Grosvenor House, en [[Londono]]. La kelkaj monatoj, kiuj Velázquez travivis akompanate de Rubens, certe viciĝis inter la plej gravaj periodoj de lia vivo : Velázquez estis ankoraŭ ne tre fama, kaj Rubens, sperta kortegano, abunde kaj publike admiris la verkojn de la juna hispano. Kvankam tio havis neniun tuj videblan efekton sur la tre persona stilo de Velázquez, li estis sendube impresita de Rubens, kaj ekdeziris malkovri [[Italio]]n kaj la verkojn de ĝiaj mitaj majstroj.

En [[1627]], la reĝo organizis grandan pentrad-konkurson por ĉiuj artistoj de la reĝlando, rilate la temon de la elpuŝo de la [[Maŭroj]]. Velázquez gajnis la unuan premion, sed lia pentraĵo estis detruita dum incendio de la palaco en [[1734]]. Laŭ priskriboj fare de samtempuloj, la verko bildigis [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipon la 3-a]], indikante per lia bastono amason da viroj kaj virinoj konvojitaj de soldatoj, dum Hispanio, simbolita per majesta virino, kviete spektis la scenon. Danke al tiu triumfo, Velázquez fariĝis oficisto ĉe la kortego de la reĝo. Ekde tiam oni plie atribuis al li dekdu [[realo]]jn ĉiutage (tio estas la averaĝa salajro de la kortegaj barbiroj) kaj naŭdek [[dukato]]jn ĉiujare por pagi lian vestaron.

[[Dosiero:Los borrachos o el triunfo de Baco 1629 Velázquez.jpg|thumbeta|300px|''[[La Ebriuloj]]''
[[1628]]-[[1629]] (165,5 x 227,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
Kvin jarojn poste, Velázquez ricevis cent pliajn dukatojn, kiel rekompencon pro ''La Ebriuloj'' ([[Hispana lingvo|hispanlingve]] ''Los Borrachos''), pentrita en [[1629]]. Tiu sufiĉe humura pentraĵo bildigas la parodian omaĝon, kiun grupo da ebriuloj adresas al juna viro (eble [[Bakĥo]]), kapvestita de [[hedero]]-krono kaj sidanta sur vinbarelo. La pentraĵo, plena de ĝojo kaj sprito, iom rememorigas la etoson de la literaturaj verkoj de [[Miguel de Cervantes]]. ''La Ebriuloj'' estas krome tipa de la maniero, laŭ kiu Velázquez atenteme studadis kaj bildigis la vivkondiĉojn de la tiamaj kamparanoj : la streko estas firma kaj tute asekura, kaj la pentristo majstras ombron kaj lumon multe pli bone ol en siaj antaŭaj verkoj. Oni povas aserti, ke ''La Ebriuloj'' estas la pentraĵo, kiu plej karakterizas la stilon de Velázquez dum la unua parto de lia vivo.

Linio 50:

=== Unua vojaĝo al Italio ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 065.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|''Jakobo ricevante la tunikon de Jozefo''
[[1630]] (223 x 250 cm)
[[El Escorial|Monaĥejo El Escorial]]]]

En [[1629]], [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] finfine rajtigis la pentriston vojaĝi al [[Italio]] por mezlonga restado, tute sen rankoro : Velázquez konservis sian dungomonon en la hispana kortego, kaj la reĝo plie donacis al li 400 [[dukato]]jn, al kio la [[Gaspar de Guzmán y Pimentel|grafo-duko de Olivares]] aldonis 200 pliajn dukatojn. La pentristo enŝipiĝis sur [[Mediteraneo|mediteranea]] ŝipo ekde [[aŭgusto]] en [[Barcelono]]. La vojaĝon li faris akompanate de la [[Ambrogio Spinola|markizo de Spinola]], la fama venkinto de [[Breda]], kiu tiam ŝipveturis al [[Milano]] por komandi la hispanajn soldatojn tie for. Sendube dum tiu ŝipveturo lernis Velázquez la detalojn de la kapitulacio de Breda : li poste kreis faman pentraĵon pri tiu temo (vidu malsupre). La pentristo verŝajne ankaŭ profitis el la vojaĝo por skizi portreton de la markizo. La verko estas hodiaŭ malaperinta, sed la vizaĝo de la markizo de Spinola restas konata danke al alia pentraĵo fare de [[Antoon van Dyck]].
Linio 56:
Dum en [[Venecio]], Velázquez entuziasme kopiis kelkajn el la scenoj de la [[Nova Testamento]] fare de [[Tintoretto]], precipe la ''Krucumadon'' kaj la ''Lastan Manĝon'', por sendi ilin al la [[Listo de regantoj de Hispanio|hispana reĝo]]. En [[Romo]], same, li dediĉis sin al la studado de la plej famaj verkoj de [[Mikelanĝelo]] kaj [[Rafaelo]]. Li tiam loĝis en la [[Vilao Mediĉo]], danke al la klopodoj de la grafo de Monterrey, ambasadoro de Hispanio kaj bofrato de la grafo-duko de Olivares. Pro subita febro, Velázquez tamen devis transloĝiĝi al la urbocentro, por eviti ke li infektu siajn gastigantojn.

[[Dosiero:Diego Velasquez, The Forge of Vulcan.jpg|thumbeta|300px|leftmaldekstra|''[[La forĝejo de Vulkano]]''
[[1630]] (222 x 290 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
Tiam pentris la artisto la pentraĵon titolitan ''La Forĝejo de Vulkano''. La verko bildigas la dion [[Apolono]]n, anoncante al konsternita [[Vulkano (dio)|Vulkano]] la malfidelecon de [[Venuso (diino)|Venuso]], dum kvar homoj kurioze spektas la scenon. Vulkano havas la aspekton de vilaĝa forĝisto, kaj la [[Romia mitologio|greka-romia mitologio]] estas reprezentita en sama maniero kiel en ''La Ebriuloj'' : la tre intima [[realismo]] de la sceno rezultas el tipa hispana dekoracio, ekzemple kun [[Andaluzio|andaluzstila]] forĝejo. Nur Apolono solene kontrastas kun la ceteraj protagonistoj, por rememorigi la mitologian temon de la pentraĵo. Kvankam la ĝenerala aspekto de la verko estas iom banala, ĝi ĝuas fortan karakteron danke al viglaj desegnaĵoj kaj tre esprimemaj vizaĝoj. La strekoj de la nudaj korpoj estas precipe akurataj.

''La Forĝejo de Vulkano'' estas pli altkvalita ol la alia pentraĵo fare de Velázquez dum la sama periodo, ''Jakobo ricevanta la tunikon de Jozefo'', hodiaŭ konservita en la [[El Escorial|monaĥejo El Escorial]]. Iom strange, neniun influon de la itala skolo oni perceptas en tiuj du verkoj.

[[Dosiero:Diego Velázquez 031.jpg|eta|dekstre|''Portreto de la infantino doña Maria, reĝino de Hungario''
[[1630]] (59,5 x 45,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
La pentristo krome profitis el sia restado en Romo por plenumi du belegajn pejzaĝojn de la ĝardenoj de la Vilao Mediĉo. Pejzaĝa arto estis tiutempe ankoraŭ ne tre diskonita en Hispanio, kaj tiaj verkoj fare de Velázquez estis do sufiĉe aŭdacaj.

La artisto, kiu deziris malkovri aliajn majstroverkojn antaŭ reveni al Hispanio, decidis denove halti en [[Napolo]], fine de la jaro [[1630]]. Tie li povis labori kun sia samlandano [[José de Ribera]]. Ribera ĝuis grandan renomon tra la urbo (kiu fakte estis regita depost [[1504]] de hispana vicreĝo). La [[Maria Anna de Hispanio (1606-1646)|infantino doña Maria]], filino de la reĝo Filipo la 4-a, ĝuste tiam restadis en la kortego de la napola vicreĝo. Ŝi akceptis, ke Velázquez pentru ŝin, por ke li poste alportu la portreton al la hispana reĝo, kiun ŝi ne vizitis jam de longe. Kiam la bela portreto estis finpretigita, la infantino ekiris je la [[18-a de decembro]] al [[Hungario]] por reiri kun sia edzo, [[Ferdinando la 3-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 3-a]], kun kiu ŝi antaŭe edziniĝis per prokuro en [[Madrido]]. Velázquez, ĉar lia vojaĝo estis tiam kompleta, verŝajne eliris el Napolo tuj post la infantino, por reveni al Hispanio.

=== Reveno al Madrido (interperiodo) ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 043.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|250px|''La Princo Baltasar Carlos kun sia nano''
[[1631]] (128,1 x 102 cm)
Museum of Fine Arts, [[Bostono]]]]
Kiam li revenis al [[Hispanio]], Velázquez plenumis longan serion da portretoj de la juna [[princo]] [[Baltasar Carlos]], heredinto de la [[Listo de regantoj de Hispanio|hispana krono]]. El tiuj portretoj, la plej frua (''La Princo Baltasar Carlos kun sia nano'') datiĝas de [[marto]] [[1631]]. Kvankam li estis tiam apenaŭ 16 monatojn aĝa, Baltasar jam surhavas elegantan verdan kostumon kun oraj brodaĵoj. En la dekstra mano li tenas sian komandbastonon, dum en la maldekstra li havas [[spado]]n : ĉiuj elementoj de la pentraĵo kontribuas al la simbola superforto de la knabo. Juna, eta [[Nano|nanino]] troviĝas maldekstre de li : ŝi tute ne atentas pri sia arĝenta amuzilo kaj ŝajne rigardas tre atenteme ion ekster la kadro. La tiamaj hispanaj pentristoj kutime aldonis nanojn aŭ burleskulojn al la portretoj, kiujn ili pentris, kaj Velázquez mem ofte uzis tiun artifikon.

En alia, pli malfrua portreto, ''La Princo Baltasar Carlos sur la reĝa maneĝo kun la grafo-duko Olivares'', la knabo sur sia ĉevalo surhavas la prestiĝan uniformon de hispana [[marŝalo]], kaj jam montras tre dignan kaj nobelan sintenon malgraŭ sia juna aĝo. La sceno estis pentrita en la rajdskolo de la palaco : la reĝo kaj la reĝino spektas la princon ekde balkono, dum la [[Gaspar de Guzmán y Pimentel|grafo-duko de Olivares]] prizorgas la rajdbeston de la knabo. Don Baltasar mortis en [[1646]], kiam li estis nur 17 jarojn aĝa. Laŭ la aspekto de la princo sur la portreto, la verko estis verŝajne pentrita ĉirkaŭ [[1641]].

La potenca ministro Olivares ĉiam restis fidela kaj efika protektanto de Velázquez. La senemociajn kaj malgajajn trajtojn de lia vizaĝo oni bone konas danke al la multaj portretoj fare de la pentristo. Inter ili, du estas precipe rimarkindaj. La unua estas larĝa piedportreto : la grafo-duko pozas laŭ tre oficiala maniero, kaj elmontras la verdan krucon de la [[ordeno de Alcántara]]. La dua ([[#Madrid kaj Filipo la 4-a|vidu supre]]) estas granda surĉevala portreto, kiu flate bildigas Olivares kiel marŝalon kore de batalo. La du portretoj evidentigas la dankemon de Velázquez al tiu, kiu estis lia unua protektanto. La pentristo neniam reĵetis Olivares, eĉ post lia malfavoro ĉe la reĝo, tiel riskante veki la koleron kaj la ĵaluzon de Filipo la 4-a. Sed la reĝo ŝajne ne rankoris kontraŭ sia favorita pentristo pro tio.

[[Dosiero:Velazquez-The Surrenderof Breda.jpg|thumbeta|rightdekstra|350px|''La Kapitulaco de Breda'' (aŭ ''La Lancoj'')
[[1634]]-[[1635]] (307,5 x 370,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
La fama ''Kapitulaco de Breda'', kreita dum la sama periodo, estis sendube inspirita al Velázquez de la vojaĝo, kiun li faris akompanate de la [[Ambrogio Spinola|markizo de Spinola]]. Spinola sukcese submetis [[Breda|tiun nederlandan urbon]] kelkajn jarojn antaŭe : la majstroverko bildigas la interŝanĝon de la urboŝlosilo inter [[Nederlando|nederlandaj]] kaj [[Hispanio|hispanaj]] soldatoj. Oni facile perceptas la influon de [[El Greco]], ĉar Velázquez dividis sian pentraĵon en du kvazaŭe sendependajn partojn. La ''Kapitulaco de Breda'' konsistigis nur unu el la dekdu pentraĵoj, kiuj estis dediĉitaj al la dekoracio de la ceremonia salono de la nova reĝa palaco de Madrido, la ''Buen Retiro''. Ĉiuj pentraĵoj de la salono, fare de Velázquez sed ankaŭ de aliaj pentristoj, devis temi pri unu el la dekdu grandaj venkoj de la armeoj de Filipo la 4-a depost la komenco de lia reĝado, en [[1621]], ĝis [[1633]]. La verko de Velázquez emfazas la kompletan obeemon de la nederlanda delegito, samkiel la grandaniman, bonkoran malavaron de la markizo de Spinola. La superforto de la hispana armeo estas simbolita de la impresa svarmo da lancoj sur la fono.

[[Dosiero:Retrato_de_Juan_ParejaRetrato de Juan Pareja,_by_Diego_Velázquez by Diego Velázquez.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|275px|''Portreto de Juan de Pareja''
[[1649]]-[[1650]] (81,3 x 69,9 cm)
Metropolitan Museum of Art, [[Novjorko]]]]
Sendepende de la cirkonstancoj, la lerta Velázquez ĉiam restis en la plej proksima kunvivantaro de Filipo la 4-a, ekzemple akompanante lin dum liaj vojaĝoj al [[Aragono]] en [[1642]] kaj [[1644]]. La pentristo estis do sendube ĉeestinta, kiam la reĝo ekokupis la urbon [[Ilerdo]]. Okaze de tio, li pentris grandan surĉevalan portreton de sia monarko : Filipo la 4-a estas bildigita kiel kuraĝa majoro, kiu gvidas siajn soldatojn al la batalo – tian rolon fakte neniam ludis Filipo. Ĉiuj elementoj de la pentraĵo ŝajnas moviĝemaj, escepte de la severaj trajtoj de la reĝo mem. Tiu verko estas rigardebla kiel la ekvivalento de la granda surĉevala portreto de Olivares, kaj estas tiel eleganta kiel la samaspekta portreto de [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] fare de [[Tiziano]]. Sendube deziris Velázquez egali aŭ eĉ superi la pentraĵon de Tiziano : kvankam pli ol unu jarcento apartigas la du portretojn, ili ambaŭ elstaras pro siaj arĝentaj nuancoj kaj pro la realismo de la eksteraj pejzaĝoj.

Linio 84:
=== La portretoj pentritaj de Velázquez ===
==== De la reĝa familio al ordinaruloj ====
[[Dosiero:Diego Velázquez 057.jpg|thumbeta|rightdekstra|''La Sinjorino kun la ventumilo''
Ĉ. [[1635]] (95 x 70 cm)
Wallace-kolekto, Hertford House, [[Londono]]]]

Krom la kvardek portretoj de [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]], kiujn Velázquez pentris, la artisto ankaŭ proponis pentraĵojn al la aliaj membroj de la [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝa familio]], precipe al la unua edzino de Filipo, [[Elizabeto de Burbono]], kaj al ŝiaj geinfanoj, plejofte la unuenaskita [[Baltasar Carlos]] ([[#Reveno al Madrido (interperiodo)|vidu supre]]). Ekzistas interalie belega piedportreto de Baltasar en privata ĉambro de la [[palaco Buckingham]]. Sed aliaj, pli ordinaraj personoj ankaŭ pozis antaŭ Velázquez en lia ateliero, ekzemple rajdistoj, soldatoj, ekleziuloj aŭ eĉ kortegaj poetoj. Kvankam ili estas nun forgesitaj de historio, ĉiuj restas enskribitaj en niaj memoroj danke al la peniko de la pentristo. Eĉ la fidela [[sklavo]] de Velázquez, Juan de Pareja, fariĝis la temo de superba portreto (vidu supre) : tio evidentigas la grandan estimon, kiun Velázquez havis por sia servisto. La portreton de Juan pentris la artisto okaze de lia dua vojaĝo al [[Romo]], en [[1650]]. Tiun verkon li eble plenumis kiel trejnadon, antaŭ komenci la portreton de la [[papo]] [[Inocento la 10-a]] ([[#Dua vojaĝo al Italio|vidu malsupre]]). Oni tre bone kaj akurate sentas la dignan sintenon de Juan de Pareja, kreante fortan kontraston kun liaj sufiĉe flikitaj vestaĵoj. Jen sendube unu el la plej bonaj portretoj fare de la pentristo.

Tute male de la [[Italio|itala]] kutimo, la tiamaj hispanoj nur tre malvolonte akceptis pentri kaj senmortigi la trajtojn de siaj plej belaj virinoj : la reĝinoj kaj la princinoj estis ja abunde pentritaj kaj admiritaj, sed tian favoron oni multe pli malofte konsentis al simplaj [[Aristokratio|aristokrataj]] sinjorinoj. Rara kaj altvalora estas do la portreto de la ĉarma, mistera ''Sinjorino kun la ventumilo'', kies identecon longdaŭre kaj sensukcese serĉadis komentistoj. Ŝia portreto konsistigas hodiaŭ la plej prestiĝan majstroverkon de la Wallace-kolekto en [[Londono]].

[[Dosiero:Diego Velázquez 040.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|''Portreto de nano tenante volumon sur liaj genuoj''
Ĉ. [[1645]] (106 x 82,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]

==== Nanoj kaj burleskuloj ====
Linio 96:
Sufiĉe malmultaj hispaninoj eniris la atelieron de Velázquez, tute kontraŭe de la [[nano]]j kaj de la burleskuloj de la reĝa kortego. Tiuj misformaj individuoj plie suferis de mensaj handikapoj, kaj danke al la peniko de la pentristo, ili sukcese vekas grandan simpation, aŭ eĉ kompaton ĉe la spektanto. Velázquez pentras ilin kaj dolĉe kaj afable : la artisto scipovas malkaŝi kaj reliefigi ilian egan, rimarkindan humanecon. Tio precipe pravas koncerne la ''Portreton de nano tenante volumon sur liaj genuoj'' : la inteligentaj trajtoj de la protagonisto, sed ankaŭ la giganta libro kaj la inkbotelo proksime al li ĉiuj evidentigas, ke tiu nano fakte estas multe pli saĝa kaj klera ol plejmulto el la aliaj korteganoj, kontraŭ ĉia fizika ŝajno. Tamen la komentistoj longtempe konsideris tiun pentraĵon kiel simplan ŝercon fare de Velázquez. La pentristo, ili opiniis, deziris nur gajigi sin per la pentrado de nano maskovestita kiel studanta filozofo. Nur en [[1872]] aperis alia hipotezo, laŭ kiu la pentrita homo fakte povus esti don Diego de Acedo, kromnomita ''El Premio'' pro sia privilegia rilato kun la reĝo Filipo la 4-a. Tiukaze, la subtila kaj klera etoso, kiun la pentristo libervole donis al sia verko, estus do tute senmoka kaj trafa.

[[Dosiero:Velázquez_–_Bufón_don_Sebastián_de_Morra_Velázquez – Bufón don Sebastián de Morra (Museo_del_PradoMuseo del Prado,_c c._1645 1645).jpg|eta|dekstre|''Portreto de sidanta nano''
Ĉ. [[1645]] (106,5 x 81,5 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
Inter la aliaj samstilaj kaj samtemaj pentraĵoj, oni povas mencii la ''Portreton de la burleskulo Pablo de Valladolid'' ([[1637]]), en kiu la ĉefpersono estas bildigita meze de bombasta parolado, aŭ la ''Portreton de la nano Francisco Lezcano'' ([[1645]]), kiu klare apartenas al la sama stilperiodo de la pentristo.

La plej fama verko fare de Velázquez koncerne nanojn tamen restas la ''Portreto de sidanta nano''. Danke al konservitaj reĝaj arkivoj, oni certe scias pri la pentrita nano, ke li nomiĝis don Sebastián de Morra. Lia aspekto sur la pentraĵo estas tre interesa pro pluraj kialoj. Tiu barba nano, kies kostumo havas tre ardajn ruĝajn aŭ verdajn nuancojn, formas okulfrapan kontraston kun sufiĉe malhela fono : tia artifiko celas emfazi lian kaprican kaj ŝanĝhumoran personecon, kiun la tiamaj korteganoj verŝajne timis. Lia malgrandeco estas abrupte plifortigita de perspektivo, kiu eksponas nur kurtigitan vidaĵon de liaj gamboj, sed ankaŭ de liaj strangaspektaj piedoj, kiuj kurbiĝas supren. La voluptemo kaj la vireco de la trajtoj de lia vizaĝo, tipaj de normalmezura homo, estas konsekvence despli emfazitaj.

[[Dosiero:Cristo_crucificadoCristo crucificado.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|165px|''La Krucumado''
Ĉ. [[1632]] (250 x 170 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]

==== Religiaj pentraĵoj ====

El ĉiuj religiaj pentraĵoj ellaboritaj de Velázquez, la plej grava datiĝas de tiu periodo : ''La Krucumado'' (aŭ ''Krucumita Kristo''), malgraŭ sufiĉe banala kaj ordinara temo, elmontras esceptan originalecon por bildigi la morton de [[Kristo]]. La kapo de Jezuo, senviva, ripozas sur lia brusto, kaj liaj hirtaj haroj kaŝas parton de lia vizaĝo. La fono, tute nigra, celas rememorigi al la spektanto, ke Kristo tute sole devis suferi tiun elprovon. La verko estis malnovtempe plilongigita, por ke ĝi insertiĝu en la preĝoĉambro de kapelo. Tiu aldono estis ekde tiam forigita.

Kompare kun siaj aliaj verkoj, Velázquez fakte verkis malmultajn religiajn pentraĵojn : ĉar li tre frue eniris la kortegon de la hispana reĝo, la pentristo ĝuis rapidan socian rangaltigon (li fariĝis nobelo fine de sia vivo) sed ankaŭ grandan sendependecon rilate al la [[Katolikismo|Romkatolika Eklezio]]. En mala okazo, la ekleziuloj sendube estus perturbinta la pentriston per multnombraj religiaj mendoj.

La bofilo de Velázquez, [[Bautista del Mazo]], postvenis sian bopatron kiel kortega oficisto en [[1634]], kaj ankaŭ li rapide supreniris la rangojn de la reĝa palaco. Ekde [[1640]], li ricevis ĉiujare pro siaj pentraĵoj 500 [[dukato]]jn, kaj en [[1648]] atingis tiu pensio 700 dukatojn. Li cetere fariĝis inspektoro pri la konstruado de la palaco en [[1647]].
Linio 114:

=== Dua vojaĝo al Italio ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 048.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|''Portreto de Inocento la 10-a''
[[1650]] (140 x 120 cm)
[[Galerio Doria Pamphilj]], [[Romo]]]]

Akompane de sia mestiza asistanto kaj amiko Juan de Pareja, al kiu li antaŭe lernigis la sekretojn de pentrado, Diego Velázquez enŝipiĝis sur marŝipo en [[Malago]] en [[1649]]. Li alvenis al [[Ĝenovo]], antaŭ daŭrigi sian vojaĝon al [[Milano]] kaj [[Venecio]]. Li profitis el sia transirado por aĉeti pentraĵojn fare de [[Tiziano]], [[Tintoretto]] aŭ [[Paolo Veronese]]. En [[Modena]], la pentristo estis fervore gastigita de la loka duko : li restadis iom da tempo en la urbo por pentri la portreton de sia gastiganto kaj du aliajn verkojn, konservitajn depost [[1746]] en la [[Listo de urboj de Germanio|germana urbo]] [[Dresdeno]].

Tiuj tri verkoj, pro sia ĝenerala aspekto, antaŭanoncas la trian kaj lastan stilperiodon de la pentristo. La sama rimarko estas aplikebla al la granda portreto de la [[papo]] [[Inocento la 10-a]], hodiaŭ ekspoziciita en la [[galerio Doria Pamphilj]] de [[Romo]], la sekva vojaĝetapo de Velázquez. La spirita estro de la katolikoj bonvenis la pentriston kaj konsentis al li precipe multajn favorojn, ekzemple donacinte medalon kaj unu oran braceleton. Velázquez zorgeme plenumis unu kopion de la originala portreto, por realporti unu ekzempleron al [[Hispanio]]. Nuntempe ekzistas pluraj oficiale agnoskitaj kopioj en variaj muzeoj : kelkaj el ili estas skizoj ellaboritaj surbaze de la originalo, dum aliaj estas kopioj faritaj por [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. En la ''Portreto de Inocento la 10-a'' ŝajne atingis Velázquez por la unua fojo la "''maniera abreviada''", vortoj inventitaj de la tiutempaj hispanoj por difini aŭdacan kaj tre kontrasteman stilon. La portreto bildigas la trajtojn de la vizaĝo de Inocento la 10-a tiel fidele, ke kelkaj konsilantoj en la [[Vatikano]] eĉ timis la koleron de la papo. Sed Inocento, tute male, montriĝis ravita pri la rezulto, kaj fiksis la pentraĵon en la atendejo, kie paciencis liajn vizitantojn. [[Joshua Reynolds]], [[Anglio|angla]] portretisto de la [[18-a jarcento]], opiniis ke ĝi estis la plej bela pentraĵo trovebla en Romo. Plurajn jarcentojn poste, la pentristo [[Francis Bacon (pentristo)|Francis Bacon]], kiu estis laŭ sia propra konfeso obsedita de la portreto, imagis kaj kreis [[Ekspresionismo|ekspresionistan]] varianton titolitan ''Figure with Meat'' ([[1954]]) : ĝi bildigas la papon inter la du duonoj de tranĉita bovino.

== Reveno al Hispanio (malfrua periodo) ==
[[Dosiero: Diego Velázquez 027.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|''Portreto de la infantino Margareta Teresa''
[[1659]] (127 x 107 cm)
Kunsthistorisches Museum, [[Vieno]]]]

La [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝo]] [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]] dume deziris revidi kiel eble plej rapide sian favoritan pentriston : post mallonga restado en [[Napolo]], kie li povis viziti sian maljunan amikon [[José de Ribera]], Velázquez do revenis al [[Hispanio]] tra [[Barcelono]] en [[1651]]. Li alportis kun si multnombrajn pentraĵojn kaj pli ol tricent statuojn dediĉitajn al la kolekto de la reĝo. Inter ili, la [[Nudeco|nudaj statuoj]], kiujn la hispanaj ekleziuloj tute abomenis, malbonŝance progrese malaperis post la morto de Filipo. [[Elizabeto de Burbono]] estis jam mortinta ekde [[1644]], kaj la reĝo reedziĝis kun [[Mariana de Aŭstrio]], kiun Velázquez denove oftfoje pentris. Sed la pentristo samtempe ricevis la titolon ''aposentador major'', kiu komisiis al li la bonan prizorgadon de la lokoj, en kiuj loĝis la kortego. Tia ofico ne estis simpla honora titolo, sed fakte necesigis konsiderindan laboron, kaj ĝi do ekperturbis lian artan aktivecon. La kvalito de liaj verkoj tamen ne malgrandiĝis : tute kontraŭe, la pentraĵoj de tiu periodo konsistigas la plej belajn ekzemplojn de lia stilo.
Linio 132:
Unu el la reĝaj princinoj, [[Margareta Teresa de Hispanio]], la plejaĝa filino de la nova reĝino, konsistigas la centran temon de ''[[Las Meninas]]''. Jen sendube la ĉefa majstroverko de Diego Velázquez. Plenumita kvar jarojn antaŭ lia morto, tiu pentraĵo ŝajnas iasence kiel la ambasadoro de la tuta [[Baroko|baroka movado]]. ''Las Meninas'' estis admirita kaj laŭdita ekde sia kreado : [[Luca Giordano]], tiutempa [[Italio|itala]] pentristo, konsideris ĝin kiel la "''teologion de pentrado''". La [[Anglio|angla]] [[Thomas Lawrence]] opiniis, ke tiu pentraĵo sukcese atingas la plej fundamenton celon de la "''filozofio de arto''", ĉar ĝi kaŭzas ĝuste la efekton deziritan de sia kreinto.

[[Dosiero:Las_MeninasLas Meninas,_by_Diego_Velázquez by Diego Velázquez,_from_Prado_in_Google_Earth from Prado in Google Earth.jpg|500px|thumbeta|center|''Las Meninas''
[[1656]]-[[1657]] (318 x 276 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]

[[Dosiero:DiegoVelazquez MeninasDetail.jpg|200px|thumbeta|leftmaldekstra|Memportreto de Velázquez ene de ''La Meninas'' (detalo)]]
La mesaĝo de la verko estis interpretita laŭ tre diversaj manieroj. Kelkaj komentistoj sugestas, ke la sufiĉe flukontura speguliĝo de la reĝo kaj reĝino sur la fona spegulo eble simbolas la baldaŭan disfalon de la [[Historio de Hispanio|hispana imperio]], kiu vere komencos nur post la morto de la artisto.

Linio 142:

=== Venuso ĉe sia spegulo ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 064.jpg|rightdekstra|thumbeta|350px|''[[Venuso ĉe ŝia spegulo]]''
Ĉ. [[1644]]-[[1645]] (122,5 x 177 cm)
The Trustees of the National Gallery, [[Londono]]]]
Ĉar lia kandidatiĝo al la [[ordeno de Santiago]] estis tre serioze projektita kaj donis al li novan moralan kredeblecon, Diego Velázquez estis bonŝance ne maltrankviligita de la [[cenzuro]] de la hispana [[Inkvizicio]] koncerne la superban ''[[Venuso ĉe ŝia spegulo|Venuson ĉe ŝia spegulo]]''. Ĝi konsistigas la solan [[Nudeco|nudan pentraĵon]] fare de Velázquez, kiu estis sukcese konservita ĝis hodiaŭ. La dato de ĝia kreado restas tamen debatebla : antaŭ ne longe, la komentistoj ankoraŭ konsentis pri la fino de la [[1650|1650-aj jaroj]], tio estas la krepusko de la kariero de Velázquez. Tiu dato estis poste kontestita pro la malkovro de la inventaro de privata kolekto, kiu datiĝis de la [[1-a de junio]] [[1651]] kaj citis interalie la ''Venuson ĉe ŝia spegulo''. Iom neatendite, tiu nova indico grandege fruas la kreadon de la pentraĵo ĝis la periodo antaŭ la dua vojaĝo de la artisto al [[Italio]], verŝajne inter [[1644]] kaj [[1648]]. La tre matura stilo de tiu majstroverko tamen pravigas, ke oni ankoraŭ klasifiku ĝin kiel unu el la plej malfruaj pentraĵoj de la artisto.

''Venuso ĉe ŝia spegulo'', eĉ pli ol la aliaj pentraĵoj fare de Velázquez, abunde suferis de la tempo pasinta. Krom la neeviteblaj ŝiraĵojn aŭ [[Frotado|frotadojnfrotado]]jn, la verko estis ekzemple difektita per tranĉilo en [[1914]] de feminista aktivulo, kiu skandalis pri ĝia temo. Cetere, iom abrupta riparado de la pentraĵo, okazinta en [[1965]], profunde ŝanĝis kelkajn el la originalaj nuancoj aŭ desegnaĵoj : la tavolo, sur kiu ripozas [[Venuso (diino)|Venuso]] estis ekzemple griza, dum ĝi nun klare ŝajnas blua.

[[Dosiero:Diego Velázquez 066.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|155px|''Arakna''
Ĉ. [[1644]] (64 x 58 cm)
Muzeo Meadows, [[Dallas (Teksaso)|Dallas]]]]
Tio tamen ne deprenas de la pentraĵo ĝian grandan artan valoron. Ĉiuj elementoj de la verko ŝajne kontribuas al la naskiĝo de eksterordinara [[Erotiko|erotika]] etoso. La koloroj de la sceno estas tre ekstravagancaj kaj kontrastemaj : la vigle ruĝaj kortenoj, la blua zono de [[Amoro (dio)|Amoro]] aŭ la palaj kaj laktaspektaj nuancoj de la haŭto de la diino ĉiuj miksiĝas kun la perfekta fluideco kaj la virineco de la konturoj de la kuŝanta korpo. El tio rezultas forta voluptemo, relative nekutima dum tiu periodo. La verko ofte scivoligis la komentistojn, ĉar la vizaĝo sur la spegulo ŝajnas aparteni al alia, multe pli aĝa virino. Laŭ kelkaj hipotezoj, tio eble estas libervola efekto fare de la pentristo, por rememorigi la spektanton pri la vaneco kaj la nedaŭreco de ĉiu belulino. Laŭ aliaj kritikistoj, tio simple rezultas el malbona riparado de la verko fare de posta pentristo.

La komentistoj notis plurajn stilajn similaĵojn inter la ''Venuso'' kaj aliaj verkoj de Velázquez, kiuj proksimume datiĝas de la sama periodo, precipe la bildigo de ''Arakna''. Kvankam la pentraĵo ne estas tiel luksaspekta kiel la ''Venuso ĉe sia spegulo'', la juna [[Arakna]] estas tre senteme pentrita : la strekoj de ŝia silueto, sed ankaŭ la vapora travidebleco de ŝia vestaĵo donas ĉarman etoson al la sceno. Samkiel en la ''Venuso'', Velázquez lerte uzas la pretekston de [[Romia mitologio|greka-romia mitologio]] por esprimi sian idealon koncerne la belecon de juna virino.

=== La Ŝpinistinoj ===
[[Dosiero:Les fileuses.jpg|rightdekstra|thumbeta|350px|''La Ŝpinistinoj''
Ĉ. [[1657]] (167 x 252 cm)
[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
''Vidu ankaŭ : '''[[La Ŝpinistinoj]]'''''

Linio 163:
=== 19-a jarcento ===

Ĝis la [[19-a jarcento]], la verkoj fare de Diego Velázquez restis sufiĉe malbone konitaj ekster [[Hispanio]] mem. Nur en [[1778]], danke al persona iniciato de [[Francisco Goya]], oni finfine gravuris la nomon de la majstro sur liaj pentraĵoj kaj registris ilin, ĉar ili antaŭe dormis kaj estis progrese forgesitaj en la reĝaj kolektoj. Multaj pentraĵoj tamen eliris el Hispanio okaze de la [[Napoléon Bonaparte|napoleonaj militoj]] : ili estis elkondukitaj de [[Francio|francaj]] oficiroj, kiuj precipe ŝatis hispanan arton, kaj ili ekde tiam cirkulis tra la tuta [[Eŭropo]]. En [[1828]], [[David Wilkie]], vizitante [[Madrido]]n, priskribis la "''novan artan potencon''", kiun li vigle sentis antaŭ ĉiuj pentraĵoj de Velázquez. Laŭ Wilkie, Velázquez havis stilon parte kompareblan al tiu de kelkaj [[Britio|britaj]] portretistoj, ekzemple [[Henry Raeburn]]. La artisto estis precipe okulfrapita de la distingebla modernismo, kiu profunde influas la verkojn de la hispana majstro, ne nur en liaj portretoj sed ankaŭ en liaj pejzaĝoj.

Ekde tiuj unuaj komentistoj, la tekniko kaj la neimitebla peniktuŝo de Diego Velázquez donis al li fundamentan rolon en la historio de eŭropa arto. Oni ofte rigardas la barokan majstron kiel la fondinton de la hispana pentradskolo : kvankam li havis densajn rilatojn kun ĉiuj [[Italio|italaj]] skoloj kaj la plej gravaj artistoj de sia periodo, Velázquez sukcese rezistis kontraŭ la eksteraj influoj por inventi sian propran stilon.

{| border="1" align="right" cellspacing="0" cellpadding="5" style="text-align:center;border-collapse:collapse;margin-top:0.5em;"
Linio 191:
** Davies, David and Enriqueta Harris (1996) ''Velázquez in Seville'' National Gallery of Scotland, Edinburgh, ISBN 0-300-06949-9
** Erenkrantz, Justin R. "[http://www.erenkrantz.com/Words/TheMaskAndTheMirror.shtml The Variations on Past Masters]". ''The Mask and the Mirror''.
** Goldberg, Edward L. "Velázquez in Italy: Painters, Spies and Low Spaniards". ''The Art Bulletin, Vol. 74, No. 3'' (Sep., 1992), pp. 453-456 453–456.
** "Velázquez, Diego" (1995). ''Enciclopedia Hispánica''. Barcelona: Encyclopædia Britannica Publishers. ISBN 1-56409-007-8

Linio 219:
{{havenda artikolo|Diego Velázquez}}
{{vivtempo|1599|1660|Velazquez, Diego}}

{{LigoLeginda|de}}

[[Kategorio:Hispanaj pentristoj]]
Linio 227 ⟶ 229:
{{LigoElstara|fr}}
{{LigoElstara|he}}
{{LigoLeginda|de}}