Liberiga rapido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ekstera ligilo
e Nekorekta linirompo (
), anstataŭigis: thumb| → eta|,

Linio 2:
Objekto forsendita je precize tiu rapido malproksimiĝas pli kaj pli de la astro, sed dume ĝia rapido proksimiĝas al [[limeso]] de nulo.

Ĝi estas idealigita valoro, kiu ne konsideras la [[frotado]]n pro la [[atmosfero]] de [[planedo]], kaj ne la aldonajn fontojn de moviga energio kiel ties turniĝo ĉirkaŭ ĝia [[akso]].

== Principo ==

[[Dosiero:Newton Cannon.svg|thumbeta|Ilustraĵo de la rezonado de [[Isaac Newton]]. De la supro de monto, kanono sendas pafaĵojn per ĉifoje pli da povumo:
pafaĵoj A kaj B falas al sur la tero,
pafaĵo C atingas cirklan orbiton,
pafaĵo D atingas elipsan orbiton,
pafaĵo E estas liberigita el la tera gravito.]]
Se oni ĵetas aŭ pafas objekton de la [[Tero]] supren, tiam ĝi atingas certan altecon kaj poste falas reen al la tero. Des pli alta estas la komenca rapido de la objekto, des pli alta estas la atingita alteco. Tio validas, se la komenca rapido estas malpli granda ol la liberiga rapido de la Tero.

Se oni ĵetas aŭ pafas objekton supren kun minimume la liberiga rapido, tiam la gravito de la Tero ne sufiĉas por tute bremsi la objekton. La objekto pli moviĝas eksteren (laŭvorte!) por ĉiam. Tio validas sendepende ĉu pafita vertikale aŭ je iu angulo pli ol horizontale.

Kio validas por la Tero, ankaŭ validas por ĉiuj aliaj ĉielaj korpoj. La liberiga rapido ekde la surfaco de iu ĉiela korpo dependas de ties [[maso]] kaj [[radiuso]].

Por [[Tero]] tiu rapido estas proksimume 11,2  km/s.
Tiu rapido estas pli granda ol la minimuma rapido por cirkla [[orbito]] (ĉ. 7,9  km/s, foje nomata ''unua kosma rapido''), sed multe malpli granda ol la necesa rapido por foriri el la [[sunsistemo|suna sistemo]]. Sed se oni profitas de la rapido de la Tero por elsendi [[kosmosondilo]]n el la Tero, la liberiga rapido por foriri de la suna sistemo estas nur ĉirkaŭ 16  km/s (proksimume, ĉar la rapido de Tero kaj ĝia distanco de [[Suno]] ne estas konstantaj pro ĝia [[elipso|elipsa]] orbito).

Sur [[planedo]] kun [[atmosfero]] ne havas sencon forsendi objekton je eskapa rapido tuj de la planedosurfaco, ĉar la atmosfero tro bremsus ĝin; preferindas unue trairi la atmosferon je malplia rapido. Provon ekpafi objekton de la tera surfaco je eskapa rapido priskribas [[Jules Verne]] en sia [[novelo]] "''De la terre À la lune''" (de Tero al Luno).
Linio 35:
ili ambaŭ estas sendependaj de la objektomaso.

Pro la rotacio de la plej multaj ĉielaj korpoj, la liberiga rapido je la ekvatoro estas iomete malpli alta ol tiu je la [[poluso]], se oni elpelas la objekton laŭ la samdirekto de la rotacio. Tial, por utiligi la efikon de la rotacio de la Tero, oni ĉiam eksendas satelitojn orienten, kaj preferinde ĉe la ekvatoro; tiel kalkulu ni la profitatan efikon: 40 000  km : 24 h = 1 666  km/h, t.e. 0,46  km/s.

== Ekzemploj ==
Linio 43:
|----- bgcolor="#DDDDEE"
! rowspan="2" align="left" | Astro
! colspan="2" align="center" | Liberiga rapido
(ĉe la ekvatoro)

|----- bgcolor="#DDDDEE"
! bgcolor="#DDDDEE" align=right | en km/s
Linio 78:

{{Portalo|Astronomio}}

* [http://www.leifiphysik.de/themenbereiche/gravitationsgesetz-und-feld#Kosmische%20Geschwindigkeiten Kosmische Geschwindigkeiten] Kosmaj rapidoj, LEIFI-Physik. ({{de}})

[[Kategorio:Gravito]]
[[Kategorio:Ĉiela mekaniko]]
[[Kategorio:Kinematiko]]