Barboparuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 33 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192817)
oiseaŭ → oiseaux
Linio 25:
 
== Aspekto ==
Estas eta (16,5  cm longa kun enverguro de: 16 al 18  cm kaj pezo de 12 al 18 g ) '''oranĝbruna birdo''' kun longa vosto ŝtupeca kaj ondeca flugo. La masklo havas grizan kapon kaj nigrajn grandajn “lipharojn” kiuj povus simili al barboj, de kie devenus la plej konata nomo. Pli precize la '''nigraj “lipharoj”''' estas tre rimarkinda nigra strio supre larĝa el la beko al la okulo kiu malsupreniras dum mallarĝiĝas ĝis la kolo kie finas per pinto. Estas la plej rimarkinda eco kiu faras tiun specion tute nekonfuzebla kun alia. La '''beko estas oranĝa''' kaj la irizo flava tre kontrasta kun la nigra supra angulo de la lipharo. La grizo de la kapo nuancas al helgriza ĉirkaŭ la nigra strio ĉefe en mentono kaj ankaŭ en mallarĝa frunta strio super la bekobazo. Ankaŭ la brusto estas helgriza aŭ blankeca kun '''rozkoloraj nuancoj''' kiuj nuancas al helbruna en ventro. Ankaŭ la dorso kaj la vosto estas helbrunaj, dum en flugiloj, krom la ĝenerala bruna koloro estas blankaj bordoj (ankaŭ en eksteraj vostoplumoj) kaj nigraj markoj centre. Gamboj kaj piedoj estas tre nigraj.
 
La ino estas ĝenerale pli bruna (ankaŭ la beko) kun iom strieca kapo, sen lipharoj nek nigraj markoj.
Linio 32:
La aroj evidentigas sian ĉeeston en kanejo pro la karaktera alvoko kia metaleca "ping". Ankaŭ kantas per plendeca “pjuuu” aŭ kraka “ĉirr”.
 
Tiu specio loĝas nur en humidejoj, kie reproduktiĝas kolonie en grandaj [[kanejo]]j ĉe lagoj aŭ marĉoj. Vintre la izolitaj familioj kuniĝas en grandaj aroj deĝis 40 aŭ 50 individuoj. Sed dum la resto de la jaro la birdoj vivas en etaj familiaj grupoj. Ili manĝas kanafidojn somere kaj [[Fragmito|fragmitosemojnfragmito]]semojn vintre, do ilia digesta sistemo ege ŝanĝas por elteni tiun tiom diferencajn sezonajn dietojn.
 
Ili vivas ĝis 6 jarojn. Ili suferas pro reduktado de sia habitato: fragmitejoj kaj kanejoj.
Linio 47:
 
== Referencoj ==
* [http://www.oiseaŭoiseaux.net/oiseaŭoiseaux/panure.a.moustaches.html En la franca pri tiu specio]
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=52806|title=Panurus biarmicus|downloaded=12a Majo 2006}} Malplej zorgiga
* '''Robson''', C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) Pppp.  292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. ''Handbook of the Birds of the World'', Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
 
== Eksteraj ligiloj ==