Kvadratvosta milvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:q1118561. |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) oiseaŭ → oiseaux |
||
Linio 14:
|statuso = LC
|dunomo = ''Lophoictinia isura''
|dunomo aŭtoritato = (
|specioj de subdivizio = subspecioj
|vikispecio =
Linio 24:
== Aspekto ==
[[Dosiero:Sqki kobble2 sep08.JPG|
Temas pri mezgranda rabobirdo 50 al 56
Ĉe plenkreskuloj vizaĝo kaj frunto estas kremokoloraj. La nuko kaj subaj partoj estas ruĝecaj kun strieco nigra, plej abunde bruste. La supraj partoj estas ĉefe malhelbrunaj, escepte la centro de flugilplumoj kie estas hela makulo. La vosto estas svage grizbrune strieca. Ĉe plenkreskuloj la irisoj estas flavecaj, dum la [[vaksaĵo]] kaj kruroj estas blankecaj. Junuloj havas brunajn [[iriso]]jn kaj kremokolorajn krurojn.
Tiu rabobirdo estas ofte silentema, eĉ dum la ceremoniaj flugadoj. Vere bruas nur dum interagado kun aliaj specioj. Ĉefe dum ĉikanado fare de malgrandaj paserinoj aŭ kiam eventualaj predantoj kiaj [[korvedoj]] klopodas eniri al ties teritorio. Tiu kaze ĝi elsendas akrajn kaj ripetajn "jik-jik". Dum nestado ĉe alveno al la loko, la paro elsendas "jip jip" antaŭ komenco de materialkolekto.
== Habitato ==
Ili loĝas en malfermaj arbaroj kies arboj havas densan foliaron adaptitajn al sekeco. Ĉefe ĉe [[eŭkalipto]]j, angoforoj, en [[arbustaro]]j kaj terkultivejoj najbaraj. Interne videblas ĉe ĉeriveraj arbarareoj kaj montetoj aŭ ravinoj arbarecaj. Pli rare ili okupas ankaŭ [[pluvarbaro]]jn kaj klarejojn. Pli ĵuse ili koloniigis ankaŭ ĉeurbajn areojn kun multa vegetaĵaro. Ili ŝatas ĉefe la foliojn de la pinto aŭ de la supra tavolo de la arboj. Ili vivas el marnivelo al ĉirkaŭ 1000 m de altitudo.
== Distribuado ==
Tiu specio estas endemia de la aŭstralia kontinento. Observeblas ĉefe ĉe la regionoj proksimaj al marbordo kaj forestas el la centro de la lando kiu apenaŭ havas arbojn. Tiu specio estas migranta, ili nestumas en Suda Novkimrio, Viktorio kaj en sudaj partoj de la kontinento. Dum la sudhemisfera vintro ili troviĝas en [[Kvinslando]], en la Norda Teritorio kaj en la nordaj regionoj de Okcidenta Aŭstralio (ebenaĵo de Kimberley).
== Kutimaro ==
Linio 41:
== Reproduktado ==
La [[reprodukta sezono]] daŭras el junio al decembro en Kvinslando kaj de septembro al januaro en la sudaj ŝtatoj. La nesto estas granda strukturo konstruita ĉefe el ligneroj, 50 al 85
La ino demetas 2 al 3 ovojn kaj [[kovado]] daŭras 37 al 42 tagoj. La idoj estas nestoloĝantoj kaj [[elnestiĝo]] okazas 59 al 65 tagojn post eloviĝo. Poste la idoj restas depende de la gepatroj dum kelkaj monatoj.
== Manĝo ==
Ili konsumas grandan varion de malgrandaj predoj. Insektoj, ovoj kaj birdidoj, malgrandaj paserinoj, arbaj ranoj, lacertoj, serpentoj, musoj kaj kunikletoj formas parton de la dieto. Malofte [[kadavraĵo]]. Inter insektoj, [[akrido]]j, [[grilo]]j, [[koleoptero]]j, [[fasmo]]j, [[manto]]j kaj [[formiko]]j estas aprezataj.
Plejparto de predoj estas kaptataj inter foliaro, kaj malmulte surgrunde. Ili kaptas per diversaj metodoj: dumfluge, ŝvebe, post gvatado sur elstara ripozejo. Surgrunde ĉefe por akridoj. Foje ĉe akvo. Foje detruas nestojn. Foje ĉe incendioj kie ili facile povas trovi insektojn kaj aliajn predojn.
Linio 58:
== Referencoj ==
<references/>
* [http://www.
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=12313|title=Lophoictinia isura|downloaded=05a Majo 2006}} Kriterioj por konsideroj kiel Malplej Zorgiga.
* Birds of Asia and Australia, David Alderton
* Birds of Australia, Peter Rowland
* Raptors of the World, a field guide, Ferguson-Lees James kaj Christie David
* Vol. 2 - Handbook of the Birds of the World, Josep del Hoyo-Andrew
* Avibase, Lepage Denis
* BirdLife International, BirdLife International
* Global Raptor Information Network,
{{birdoj}}
|