Dustria stepkoko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigas ŝablonon: Birda specio
oiseaŭ → oiseaux
Linio 23:
Ĝi troviĝas en suda [[Afriko]] sed ne en la plej suda pinto, nome en [[Angolo]], [[Bocvano]], [[Malavio]], [[Mozambiko]], [[Namibio]], norda [[Sudafriko]], [[Zambio]] kaj [[Zimbabvo]].
== Aspekto ==
Temas pri mezgranda birdo 25  cm longa kaj 215-250 g peza la masklo kaj 210-280 g la ino, de tre kamufla kaj striita plumaro ĉefe ĉe la ino kaj sufiĉe da diferencoj inter ambaŭ seksoj. Okulringo estas flava kaj beko estas oranĝeca. La masklo montras '''en la frunto''' rimarkindan bildon de kvin partoj (ĉefe unu '''nigra inter du blankaj''', ĉar la aliaj du estas nur makuletoj kaj ne tutaj partoj kiel ĉe la [[Liĥtenstajna stepkoko]]); la malantaŭa krono kaj nuko estas jam nigroblanke punktitaj; subokula vizaĝo, kolo kaj brusto estas sablokoloraj kun '''duobla nigroblanka strio''' kiu separas la bruston de la ventro. La dorso estas bruna kaj blanke punktita. La ino estas pli striita kaj havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Junuloj estas similaj al inoj; poste en maskloj aperas la fruntaj kaj la brustaj strioj. Flugilpintoj estas malhelaj. En vosto estas fina nigra undeca strio.
== Kutimoj ==
La '''Dustria stepkoko''' estas specio malmigranta kaj loĝanta ĉiam en areo de kie ĝi ne malproksimiĝas pli ol 100  km kaj nur pro serĉado de akvo dum seka sezono. Tiu specio estas de '''krepuska kutimaro''' por eviti eventualajn predantojn kaj perdon de energion pro la trovarmeco. Ili ekflugas al akvejoj krepuske kaj restas tie ĉirkaŭ duonhoron ĉu krepuske, ĉu nokte, ĉu antaŭ mateniĝo.
 
Ili manĝas [[grejno]]jn en eta areo kiam ne estas varma ĉu frumatene ĉu vespere. La resto de la tago ili restas senmove sub la umbro en etaj grupoj.
Linio 33:
BirdLife International 2004. [http://www.iucnredlist.org/search/details.php/49022/all Pterocles bicinctus]. [http://www.iucnredlist.org 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] 24 Julio 2007.
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.oiseaŭoiseaux.net/oiseaŭoiseaux/pteroclidiformes/ganga.bibande.html Franclingva ejo pri tiu stepkoko]
 
[[Kategorio:Pterokledoj]]