Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 93:
La ''[[etna naciismo]]'' difinas la nacion surbaze de [[Etno|etneco]], kiu inkluzivas ĉiam iun elementon de biologia deveno de antaŭaj generacioj. Ĝi inkluzivas ankaŭ ideojn pri kulturo dividata inter la grupanoj kaj kun la prauloj, kaj kutime komunan lingvon. Membreco en la nacio estas hereda. La ŝtato devenigas sian politikan legitimecon el sia eco esti [[hejmlando]] de la etno, kaj el sia funkcio protekti la nacian grupon kaj faciligi ĝian kulturan kaj socia vivon kiel grupo. Ideoj pri etneco estas tre malnovaj, sed la moderna etna naciismo estis forte influita de [[Johann Gottfried von Herder]], kiu diskonatigis la nocion ''Volk'' (t.e. etne komprenata popolo), kaj [[Johann Gottlieb Fichte]]. La etna naciismo estas nuntempe la dominanta formo de naciismo, kaj ofte oni nomas ĝin simple "naciismo". Estu notite ankaŭ, ke la teoriisto [[Anthony Smith]] uzas la terminon "etna naciismo" por neokcidentaj konceptoj de naciismo, kiujn li kontrastigas kun okcidentaj manieroj difini la nacion surbaze de ĝia geografia teritorio.
 
La ''[[romantika naciismo]]'' (ankaŭ ''organisma naciismo'', ''identec-naciismo'') estas tia [[etna naciismo]], en kiu la ŝtato havigas al si politikan legitimecon, traktante ĝin kiel naturan ("organisman") konsekvencon kaj esprimon de la [[nacio]] aŭ [[raso]]. Ĝi respegulis la idealojn de la [[romantikismo]] kaj kontraŭis la [[racionalismoraciismo]]n de la [[klerismo]]. La romantikisma naciismo elstarigis historian etnan kulturon, kiu respondas al la romantikisma idealo; la [[folkloro]] disvolviĝis kiel romantikisma naciisma koncepto. La verkoj de Herder inspiris la [[Fratoj Grimm|Grimm-fratojn]] krei idealigitan kolekton de popolrakontoj, kiujn ili etikedis etne germanaj. La historiisto [[Jules Michelet]] ekzempligas la francan romantikisman-naciisman historiografion.
 
La ''kultura naciismo'' difinas la nacion surbaze de dividata [[kulturo]]. Membreco en la nacio estas nek libervola (ĉar oni ne povas tuj alproprigi kulturon), nek hereda (ĉar oni eventuale konsideras la infanojn de membroj eksterlandanoj, se tiuj kreskis en alia kulturo). La ĉina naciismo estas unu ekzemplo de kultura naciismo, parte pro la multaj etnaj malplimultoj en Ĉinio. (La "ĉinaj naciistoj" inkluzivas tiujn homojn de [[Tajvano]], kiuj malakceptas la kontinentan ĉinan registaron, sed pretendas por si la kontinentan ĉinan ŝtaton.)