Krucmilitoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nordeŭropo
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
Pli poste Palestino venis sub administradon de nove estiĝinta [[Fatima kalifujo]], kies centrejo estis en [[Egiptio]]. La unuaj problemoj estiĝis en la jaro [[1009]], kiam [[kalifo]] [[al-Hakim bin Amr Allah]] lasis neniigi la [[templo de Dia tombo|templon de Dia tombo]] kaj komencis persekuti la lokajn kristanojn. Sed la situacio iom post iom pliboniĝis kaj la bizanca imperiestro pagis por la renovigo de la templo.
 
La veran katastrofon prezentis iompostioma malkresko de la bizanca potenco en [[Malgranda Azio]], kune kun la leviĝo de [[selĝukaj turkoj]] en la [[1060-aj jaroj|60-aj jaroj]] de la [[11-a jarcento]]. Post [[batalo apud Mantzikert]] en [[1071]] la [[selĝukoj]] malrapide okupis [[Sirio]]n, Palestinon kaj preskaŭ la tutan nuntempan Turkion. Tie ili fondis en la jaro [[1080]] sian ŝtaton, [[sultanujo Rúm|sultanujon Rúm]] (romia, pli poste [[Ikonija sultanujo|ikonija]]). En la jaro [[1078]] ili konkeris [[Jerusalemo]]n, ĝis nun priregata fare de ŝijaismaj Fatimidoj. Post la konkero de Jerusalemo la sunaistaj turkoj neniigis la urbon kaj mortigis la araban garnizonon. Kvankam la kristana eklezio estis disigita per [[skismo]], en [[Bizanco]] naskiĝis ideo helpi al la okcidentaj kristanoj. Interesiĝis pri ĝi precipe la imperiestroj, kiuj ne konsentis kun la disharmonio.<ref>Kutime en la krucmilitaj movadoj kaj militoj elstaris la celo liberigi la kristanajn sanktejojn kaj malfermi la vojon al la kristanaj pilgrimantoj. Pri la viktimoj de la tiuj militoj historiistoj kaj esploristoj kutime montras akordiĝi pri la nombro: ŝajnas do ke inter kristanaj kaj saracenoj – inter perdoj sur la militaj kampoj, epidemioj kaj aliaj danĝeraj eventoj – la mortintoj en la “ducentjara milito” atingas la nombron de kvindek milojn da viktimoj. Neniu imagis krucmilitojn ĝis kiam islamo permesis pilgrimojn ĝis al la sanktaj lokoj de kristanismo. La krucmilitaj volontuloj parolis pri si pri “militistaj pilgrimantoj!” (il Timone, n. 134, Vivaio p. 66).</ref>
 
 
En la jaro [[1092]] mortis la potenca selĝuka [[sultano]] [[Malikŝaho]]. Disharmoioj, ĝis tiam nur bruletantaj inter la turkoj, kun fariĝis bataloj pri la potenco. Kiel rezulto, estiĝis pluraj memstaraj selĝukaj regnoj. Ili ja agnoskis la suverenecon de la bagdada kalifo, sed ofte nur formale. Memstariĝis [[atabego]]j (victenantoj kaj armeaj komandantoj) en la [[Mezopotamio|mezopotamia]] [[Mosulo]] kaj la siria [[Damasko]] kaj [[Aleppo]]. La nordorientan parton de Malgranda Azio dominis sultanujo de [[Daniŝmendidoj]], la centra regiono de la [[ikonija sultanujo]].