Teofano-Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Teofano-Kruco''' estas unu el la kvar [[Liudolfidoj|otidaj]] [[procesiokruco]] el la [[katedrala trezoro de Essen]] kaj apartenas al la plej gravaj [[oraĵisto|oraĵistaj]] verkoj siatempaj. Ĝin donacis la [[abatinujo Essen|abatino de Essen]] [[Teofano (Essen)|Teofano]], kiu regis ekde 1039 ĝis 1058.
== Priskribo ==
La baza formo estas [[latina kruco]], muntita sur la kapeto de boteleto el egipta vitreca [[kvarco]]. La kruco estas 44,5 centimetrojn alta kaj 30 centimetrojn larĝa kaj havas kernon el [[cedro]]ligno,<ref>Beuckers klarigas en rim. 666 la eminentan gravecon de cedroligno en la mezepoko per tio, ke ĝi estis por la uzado de okcidenteŭropaj oraĵoj „tute nekutima“ kaj ke ĝi havis pro la ega malofteco en Okcidenteŭropo „preskaŭ relikvecan rangon“. Krom tio li vidas en la origino de la ligno, kiu supozeble devenas el la [[Bizanca Imperio|bizanca]] posedaĵo de imperiestrino [[Teofano (Sankta Romia Imperio)|Teofano]] kaj per-herede transiĝis al ŝi, en la [[mediteranea regiono]], kaj supozas reuzadon aŭ akiraĵon celantan „pli malfruan prilaboriĝon“.</ref> ambaŭflanke kaj ĉe la randoj tegita. Ĉe la flankaj randoj iam troviĝis enskribo surigita sur orumita arĝento, nun plejparte perdiĝinta, kiu indikis Teofanon kiel donacinton. El la fragmentoj almenaŭ parto estas sencoplene kompletigebla jena teksto: EDITA REGALE GENERE NOBILIS ABBATISSA THEOPHANU HOC SIGNUM DEDIT<ref>Citaĵo laŭ [[Leonhard Küppers]], [[Paul Mikat]]: ''Der Essener Münsterschatz.'' Fredebeul & Koenen, Essen 1966, p. 58.</ref> („Ĉi tiun signon donacis la nobela abatino Teofano devenanta el reĝa gento“). La krucofinaĵojn, kies internaj randoj estas rondigitaj, finas transversaj rektangulaj trabetoj. Sur la kruciĝejo de la frontflanko troviĝas granda, ovala [[kvarco]] vitreca, malantaŭ kiu estas enfermitaj, envolvitaj en ruĝa veluro, [[Vera Kruco|ver-kruceroj]] kiel [[relikvo]]j. La kristalo estas surmetita sur ronda plato ornamita per perloj, gemoj kaj [[Filigrano (artmetio)|filigranoj]], kiu superstaras la kruciĝejon kaj per tio formas plilarĝigon de la krucomezo. La kruco estas ornamita per du bendoj, kiuj laŭiras la randoj kaj estas ornamitaj alterne per [[emajlo]]platoj kaj enkadritaj gemoj sur filigrano de altkvalita farmaniero, mallarĝa mezostrio surmetita per filigranaĵoj estas libera de aliaj ornamaĵoj. Sur la transverstrabetoj estas aranĝitaj po du emajloplatetoj, ankaŭ ornamitaj per gemoj, perloj kaj filigranoj ambaŭflanke de gemo. La entute 18 emailoplatetoj estas enordigebla en tri grupojn: La unua grupo, konsistigata el la entute ok platetoj sur la transverstrabetoj bildigas stiligitajn bestojn kaj plantojn, kies naturaj modeloj nur povas deveni el okcidenta Azio.<ref name="Beuckers1993">Klaus Gereon Beuckers: ''Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert.'' P. 91 rim. 669.</ref> La ses tabuletoj muntitaj sur krucotrabo kaj trunko tamen montras plektobendan skemon. La tria grupo, kiun konsistigas grupon el la kvar bildofacoj faritaj alterne el [[ĉelemajlo|ĉela]] kaj [[emajlo|kava emajloj]] prezentas skvamostrukturon. La dorsflanko estas tegita per orumita, gravurita kuproplato, kiu montras en rondmedalionoj mezloke la brustobildon de Kristo Reganto de la Universo samkiel je la krucofinaĵoj la [[evangeliistaj simboloj]].<ref name="Beuckers1993_A">Klaus Gereon Beuckers: ''Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert.'' P. 91 m. w. N.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Oto-Matilda-Kruco]]