Bazo (arkitekturo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Bazo de gotika kolono '''Bazo''' (lat. ''basis'' = piedestalo; de greke: βάσις ''básis'' = pie...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Bazo''' ([[Latina lingvo|lat.]] ''basis'' = piedestalo; de [[greka lingvo|greke]]: βάσις ''básis'' = piedo, bazo, fundamento) estas en la arĥitekturo la plej malsupra konstruero de [[kolono]], sur kiu sidas la [[fusto]]. La bazo siaflanke povas stari sur [[soklo]] ([[Latina lingvo|lat.]] ''socculus'' = "ŝueto"), kiu plejparte havas la formon de senornama [[kvadro]].
[[Kategorio:kolonoj]]
== Historio kaj diversaj formoj ==
La bazo havas sian originon Basis en la konstruo de domoj kun vertikalaj apogotraboj. Sub la lignaj apogiloj oni metis ŝtonplatoj, por eviti, ke supreniĝa grundmalsekaĵo detruus la lignoapogilon kaj por pligrandigi la premfacon de la apogilo, evitante per tio sinkadon de la apogilo en la grundon.
 
Jam la kolonoj de la [[antikva Egiptujo|egiptoj]] havis simplajn premdisdonaj ŝtonplatoj sub siaj komence [[unuŝtono|unuŝtonaj]] fustoj. La [[Kreto (insulo)|kretaj]] kolonoj tiam havis elformitan kusenecan ŝtonplaton. Je la [[kolonaj ordoj]] de la greka arĥitekturo la bazo pluevoluis.
[[dosiero:Attische Basis.png|eta|maldekstre|Atika bazo]]
[[dosiero:Zuerich_Neumuenster_Basis.jpg|eta|Atika bazo de preĝejokolono]]
La ofte uzita ''atika bazo'' konsistas el du konveksaj kornicoj kaj intera konkavranda plato. Ili estas separatoj per maldikaj platetoj kun vertikala profilo. Ĝi troviĝas kaj je la [[Ionika ordo|ionika]] same kiel je la [[Korintia ordo|korintia kolonoj]]. La sinsekvo de platoj kun diametroj laŭgrade pligrandiĝaj ĝis la tero kaj alternaj profiloj forkaptas laŭaspekte la transiron al la granda surstarofaco kaj mildigas ĝin [[estetiko|estetike]]. Nur la dorika ordo ne uzis bazon kaj starigis la fuston tuj sur la plej supran ŝtupon de la templofundamento.
 
Dum kiam la bazoj komence nur havis glatajn surfacojn, pli novaj konstruaĵoj havas ornamitajn bazojn abunde ornamitajn per meandroj, foliaĵo kaj aliaj ornamaĵoj.
 
La [[romaniko|romanika]] kaj frugotika arĥitekturoj mildigis la rigidan transiron de la plej malsupra bazoplato al la kvadrata piedoplato (plinto) per alformado de angulaj folioj aŭ angulaj spronoj. Tio ĉi estis foliecaj, tuberecaj aŭ spronecaj ornamaĵoj sur la kvar restfacoj de la plinto elstarantaj sub la bazo. En la [[romaniko]] tiuj ĉi ankaŭ estis ornamataj per fabelaj estaĵoj aŭ homkapoj.
<gallery>
dosiero:Attisk bas, gotisk stil, Nordisk familjebok.png|Atika bazo, gotika stilo
dosiero:Attisk bas, romersk stil, Nordisk familjebok.png|Atika bazo, romia stilo
dosiero:Attisk bas, grekisk stil, Nordisk familjebok.png|Atika bazo, greka stilo
</gallery>