Taŭrludado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Alia spektaklo estas la ''encierro'' aŭ taŭrkurado, en kiu la homoj kuras antaŭ la taŭroj, por montri al ĝi la vojon al la enfermitejo. La plej konataj estas tiuj de [[Pamplono]], en la tagoj ĉirkaŭ la [[7-a de julio]].
 
En malgrandaj vilaĝoj oni ankaŭ ludas ''capeas'', en kiuj la homoj enfermiĝas en la areno kun taŭridoj, kaj ilin persekutas kaj estas de ili persekutataj. "''Novillada"'' estas toreo kun junaj kaj ne pezaj virbovoj; en tiu evento ne aperas pikistoj.
 
En sudo de Brazilo estas ankaŭ la ''farra do boi'', en kiu homoj kuras antaŭ la taŭro por konduki ĝin al maro, kaj poste mortigas ĝin per ŝtonĵetado. Oni pensas, ke tiu tipo de toreo evoluis el portugala ''forcados''. Tiu moro estas forte kontraŭbatalata.