Johann Geiler von Kaysersberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Lia patro mortis dum ursoĉasado, do, li estis edukita de sia avo. En 1460, li eniris en la [[Universitato_Alberto_Ludoviko_de_Frajburgo|Universitato de Frajburgo]] kie li diplomiĝis kaj estis lernanto de [[Konrad Stürtzel]] (1435-1509)<ref>[https://tools.wmflabs.org/persondata/p/Konrad_St%C3%BCrtzel Personensuche]</ref>. Poste, li studis la "Libron pri la Sentencoj" far [[Petro Lombarda|Petrus Lombardus]] (1100-1160), la komentojn far [[Aleksandro de Hajleso]] kaj multenombrajn verkojn de [[Aristotelo]].
 
Lia granda intereso pri teologiaj objektoj, nutrataj de la studoj kun [[Jean de Gerson|Johano de Gerson]], lin kondukis, en 1471, al la [[Universitato de Bazelo]], kiu tiam estis la konverĝa centro al la plej renomaj kleruloj tiupoke. En 1475, li fariĝis Doktoro pri Teologio, kaj en la sekvanta jaro li estis nomumita al katedro en la Universitato de Frajburgo. Tamen, liaj interesoj, sub la forto de la tempo, iom post iom inkliniĝis kaj li fariĝis predikanto, kaj en malmulte da tempo, lia fervoro kaj lia elokventeco rezultis al li en multaj invitoj al la plej grandaj urboj.
 
Finfine, en 1478, Johano akceptas inviton al la katedralo de [[Strasburgo]], kie li senĉese laboris, kun malmultaj interrompoj, ĝis iom antaŭ sia morto, en la [[10-a de marto]] [[1510]]. La bela predikseĝo, starigita de li, en 1481, sur la katedrala navo, kiam la Kapelo de Sankta Laŭrenco montriĝis tiel eta, daŭre donis atestojn pri lia populareco kiel predikanto, kies konfirmado povas doni al ni [[Sebastian Brant|Sebastien Brant]] (1457-1521), [[Beatus Rhenanus]] (1485-1547), [[Johano Reuchlin|Johannes Reuchlin]] (1455-1522), [[Filipo Melanktono]] (1497-1560), kaj aliaj montrantaj kiom influe estis lia karaktero kaj figuro. Lia predikoj estis efikaj, solidaj, abundaj je pitoreskaj bildoj kaj tekstoj kies bazo estis ne nur la Biblio, kaj kiuj influis la germana penson, same kiel la germana lingvo liaepoke.