Johann Geiler von Kaysersberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
Lia granda intereso pri teologiaj objektoj, nutrataj de la studoj kun [[Jean de Gerson|Johano de Gerson]], lin kondukis, en 1471, al la [[Universitato de Bazelo]], kiu tiam estis la konverĝa centro al la plej renomaj kleruloj tiupoke. En 1475, li fariĝis Doktoro pri Teologio, kaj en la sekvanta jaro li estis nomumita al katedro en la Universitato de Frajburgo. Tamen, liaj interesoj, sub la forto de la tempo, iom post iom inkliniĝis kaj li fariĝis predikanto, kaj en malmulte da tempo, lia fervoro kaj lia elokventeco rezultis al li en multaj invitoj al la plej grandaj urboj.
 
Finfine, en 1478, Johano akceptas inviton al la katedralo de [[Strasburgo]], kie li senĉese laboris, kun malmultaj interrompoj, ĝis iom antaŭ sia morto, en la [[10-a de marto]] [[1510]]. La bela predikseĝo, starigita de li, en 1481, sur la katedrala navo, kiam la Kapelo de Sankta Laŭrenco montriĝis tiel eta, daŭre donis atestojn pri lia populareco kiel predikanto, kies konfirmado povas doni al ni [[Sebastian Brant|Sebastien Brant]] (1457-1521), [[Beatus Rhenanus]] (1485-1547), [[Johano Reuchlin|Johannes Reuchlin]] (1455-1522), [[Filipo Melanktono]] (1497-1560), kaj aliaj montrantaj kiom influa estis lia karaktero kaj figuro. Lia predikoj estis efikaj, solidaj, abundaj je pitoreskaj bildoj kaj tekstoj kies bazo estis ne nur la Biblio, kaj kiuj influis la germanagermanan penson, same kiel la germanagermanan lingvolingvon liaepoke.
 
Gejler faradis en siaj predikoj akraj kaj bonhumoraj kritikoj rilate al la situacio de la eklezio kaj la sekularigo de la klerikaro, al kiu li postulis severajn reformojn. Liaj verkoj konsideriĝas la plej grava atesto de la piema kaj populara germana beletro antaŭaj al [[Marteno Lutero]]. Ties efektoj kompariĝas al tiuj de predikistoj kiel [[Berthold von Regensburg]] (1210-1272)<ref>[https://de.wikisource.org/wiki/ADB:Berthold_von_Regensburg Allgemeine Deutsche Biographie]</ref> e [[Abraham a Sancta Clara]] (1644-1709)<ref>[http://www.newadvent.org/cathen/01056a.htm New Advent]</ref>.