RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 432:
 
== La ŝipruino de ''Titanic'' ==
[[Dosiero:Titanic-pruo.jpg|dekstra|eta|250px|La pruo de ''Titanic'']]
 
La unuan vere gravan provon trovi ''Titanic''-on faris [[Jack Grimm]], [[Teksaso|teksasa]] naftisto kaj plurmilionulo. Tiu ĉi riĉulo, kiu jam antaŭe financis kelkajn ekstravagancajn ekspediciojn - kiel serĉadojn de onidira "truo" en la norda poluso, [[arkeo de Noa|arkeon de Noa]] en Turkio, monstron en skota lago [[Monstro de Loch Ness|Loch Ness]] aŭ [[Jetio|neĝviron]] en Tibeto - evidente intencis ĉiupreze enpaŝi en la historion. Li luis specialan ŝipon ''H. J. W. Fay'', du antaŭajn mondajn oceanografiistojn kaj la [[14-an de julio]] [[1980]] li eknavigaciis el [[Florida]] al [[Novlando]]. La intenco de la ekspedicio estis traesplori la regionon proksime de pozicio indikata fare de ''Titanic'' dum vokado je helpo kaj okaze de nesukceso transŝovi la esploradon pli malproksimen orienten, ĉar konsilantoj de Grimm havis suspekton, ke la ĝenerale agnoskata pozicio de la drono de ''Titanic'' ne estas ĝusta. Grimm kunveturigis son-aparataron (hidroakustikan) nomita SEA MARC, kiu estis en la difinita spaco malsuprenigita super la maran fundon kaj haŭlita fare de ŝipo ''H. J. W. Fay'' sur kablo. SEA MARC elsendis en flankojn son-ondojn, kiuj kunpuŝiĝinte kun la obstaklo revenis kaj kiuj estis kaptataj montrante bildon de la tereno kaj objektoj en rondo larĝa unu kaj duono ĝis tri [[mejlo]]j.