Fruangla gotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
La arĥitekturo de la angla frugotiko estas tipa por multaj konstruaĵoj de la [[Cistercianoj]], kaj en Anglujo kaj en Francujo, kiel ekzemple la abatejoj [[Whitby]] kaj Rievaulx en [[Jorkŝiro]]. La katedralo de [[Salisbury]] estas belega ekzemplo por tiu ĉi stilo. Ĉar ĝi estis konstruata en relative mallonga tempospaco (inter 1200 kaj 1275), preskaŭ ne ekzistas influoj de aliaj stiloj, escepte la fasadon kaj la turon el la 14-a jarcento. Aliaj eminentaj ekzemploj de frua angla gotiko estas la portalo al la [[katedralo de Ely]], la ĉefa kaj transversa navoj de la katedralo de [[Wells]] (1225–1240), la okcidenta fasado de la katedralo de [[Peterborough]] kaj finfine la suda transversa navo de la katedralo de [[Beverley]].
=== Okcidenta fasado ===
Kiel multa el la frua angla gotiko ankaŭ la [[okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)|okcidenta fasado]], jen nomata ŝirmfasado, devenas de la normana arĥitekturo de la antaŭa epoko. La ŝirmfasadoj en Anglujo, ekz. en Salisbury, kontrastas tamen la abunde ornamitajn imponajn du-turajn fasadojn disvastiĝintajn en la franca gotiko ([[katedralo de Reims|Reims]] kaj [[katedralo de Amiens|Amiens]]). La malaltaj turoj staras aŭ ĉe-flanke, kiel en Salisbury, aŭ malantaŭ la fasado. Krome la okcidenta fasado de Salisbury efikas per siaj horizontalaj kaj vertikalaj fortolinioj ekvilibra.
 
Ankaŭ mankas koncentriĝo de bildaro en la portala kampo – kontraste al la konstruaĵoj en Francujo. Tie la plastikoj transprenis la funkcion de arĥitekturaj ordigaj elementoj, tio ĉi tamen en Anglujo estis subpremata. Tie ĉi la skulptaĵo efikas vere enpremitaj en siaj niĉoj asigitaj al ili. Mankas la ornamaĵemaj portalarkoj kaj [[timpano (arĥitekturo)|timpanoj]] el Francujo. Ankaŭ la pligrandigo de la portaloj sur homkonformaj mezuroj finfine kaŭzis la ekziladon de la plastiko el la ŝirmfasado. Kelkaj arthistoriistoj ekz. [[John Ruskin]] diras pri la portaloj „kolombotruoj“.
 
Anstataŭe la ŝirmfasadoj miksitaj kun koridoroj estis parto de la liturgiaj procesioj. Ili troviĝis supre de la portalaj zonoj kaj estis atingeblaj per vojetoj en la angulaj turoj. En Wells oni eĉ konstruis duan pasejon en la malsupra pozicio de la mezgabloj. Eble tiuj ĉi pasejoj utilis dum la grandaj [[palmofesto|palmofestaj]] procesioj kiel tribuno por kantistoj kaj muzikistoj.
 
== Referencoj ==