Tudorstilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
Aparte okulfrapa aperaĵo de la Tudorstilo estas la [[trabfakaĵo|trabfaka]] arĥitekturo, kiu ripetas la surpre nomitajn formojn en ligna konstrumaniero. En ligna konstrumaniero ĉiukaze malsamaj formoj de trabfakaĵo de la unuopaj etaĝoj kaj konstrukorpoj akcentas la malsimetrion. Tudorstila faktrabaĵo estis karakteriza por la malfrumezepoka urba arĥitekturo de Anglujo, kio nun ankoraŭ estas videbla en [[Chester]].
== Postefikoj de la Tudorstilo ==
En la plua evoluo de la Tudorstilo (la angla arthistorio nomas ĝin ''Elizabeta arĥitekturo'', sekvata de ''Jakoba arĥitekturo'') la gotikaj stilelementoj malpliiĝis, ankaŭ la tudorstila arko. Ankaŭ la fasadoj fariĝis pli kaj pli simetriaj.
 
Finfine elemetoj de laTudor-Gotiko transvivis ankaŭ la [[baroka]]n arĥitekturon de la britaj insuloj. Dum kiam oni dum la tuta 17-a jarcentoj konstruis paralele al la „moderna“ klasikisma stilo de la laŭ la tudorgotiko, la gotiko travivis jam en la 18-a jarcento renaskiĝon, kiam multaj kasteloj kaj [[vilao]]j estis konstruataj laŭ [[novgotiko|novgotika]] stilo.
== Revivigo de la Tudorstilo ==
Meze de la 19-a jarcento estis reuzatas dum la [[historiismo]] la frua Tudor-Gotiko laŭ [[Eklektika arĥitekturo|eklektikisma]] formo kaj estis disvastigata pli malfrue ankaŭ en la britaj kolonioj kaj sur la eŭropa kontinento. [[Hotelo]]j kaj [[stacidomo]]j, sed ankaŭ privataj loĝdomoj estis starigataj laŭ ĉi tiu '''novtudora stilo'''. Ekzemplo por tio estas la ĉefa stacidomo en [[Breslau]].
 
== Gravaj konstruaĵoj ==