Vilhelmo la 2-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 56 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q102005)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Vilhelmo havis unu pli maljunan fraton, Roberto, kaj unu pli junan, [[Henriko la 1-a (Anglio)|Henriko]]. Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto (Vilhelmo la 1-a), Robert heredis la duklandon de [[Normandio]] de sia patro, kaj Vilhelmo heredis la anglan tronon. Vilhelmo estis la plej amata filo de sia patro, kaj la du fratoj estis preskaŭ ĉiam rivaloj.
 
* '''[[1088]]''': La nobeloj, kiuj havis landojn kaj en Anglio, kaj en Normandio, malŝatis la dividon de liaj landoj inter du rivalaj senjoroj, kaj volis unuigi Anglion kaj Normandion sub unu sola regnanto. Sekve, ili ribelis kontraŭ Vilhelmo, por Roberto, sub la gvidado de episkopo [[Odo de BayeŭBayeux]], duon-frato de Vilhelm la Konkerinto. Vilhelmo Rufus, tamen, gajnis la subtenon de la anglojn, promesante al ili pli bonan regadon, kaj pli bonan ĉasrajtojn. Vilhelmo venkis la ribelon, invadis Normandion en [[1090]], kaj devigis Roberton cedi al li parton de siaj landoj.
 
* '''[[1091]]''': Vilhelmo malpaciĝis kun la [[Skotlando|skota]] reĝo, [[Malcolm la 3-a (Skotlando)|Malcolm la 3-a]], kiun li devigis omaĝi lin. En [[1092]] Vilhelmo kaptis la liman urbon de [[Carlisle]] (nuntempe en Anglio). Post la morto de Malcolm en [[1093]], Vilhelmo sukcese subtenis Edgar, nevon de Malcolm, kontraŭ Donald, frato de Malcolm, por la trono de Skotlando. Tiele la nova reĝo de Skotlando, [[Edgar (Skotlando)|Edgar]], devis sian tronon al Vilhelmo, kaj Vilhelmo efektive regis ĝin.
Linio 18:
* '''[[1100]]''': Vilhelmo Rufus mortiĝis, per sago tra la koro, ĉasante en la ''New Forest'' (Nova Arbaro) regiono de Anglio. Laŭ tiutempaj kronikistoj, la morto ne estis murdo: Vilhelmo ĉasis kune kun Walter TIREL, lordo de [[Poix]], kiam Walter alcelis vircervon, maltrafis sian celon, kaj akcidente mortpafis Vilhelmon. Walter timis, ke oni kulpigus lin pri murdo, kaj ekfuĝis. Version de ĉi tiu historio rakontis William de Malmesbury en sia ''Chronicle of the Kings of the English'' (Kroniko de la reĝoj de la angloj), ĉirkaŭ [[1128]]. Tamen, nature, ne ĉiu kredis ĉi tiun historion. Eĉ tiutempaj kronikistoj rimarkis, ke Walter estis konata kiel bona pafarkisto; kaj la frato de Vilhelmo, Henriko, kiu tiutage estis inter la ĉasgrupo, gajnus maksimume pro la morto de Vilhelmo - la anglan tronon mem.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Ĉarto de Liberecoj]]
 
{{sinsekvo