Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
 
En 1184 oni volbis la ĥorejan krestokapelon, por povi enpreni la altvaloran keston kun la postrestaĵo de sanktigita [[Thomas Becket]]. La ĉambro nun nomiĝas ''Corona'' aŭ „krono de Becket“. Tie ĉi nun adoras la sanktulojn kaj martirojn niatempajn. La relikvokesto de Sankta Tomaso estis starigata tie en 1220. [[Henriko la 8-a (Anglujo)|Henriko la 8-a]] detruigis ĝin en 1538 kaj elrabigis ties trezoraĵojn. En 1642 tie okazis detruoj fare de la [[puritanismo|Puritanoj]]. El la 13-a kaj 14-a jarcentoj konserviĝis kelkaj vitraloj.
 
Ekde 1378 ĝis 1410 oni novkonstruis la malnovan romanikan laŭlongan navaron kune kun la okcidenta transversa navo. Oni komenciĝis sub ĉefepiskopo [[Simon Sudbury]] (1375–1381), kaj realigis ĝin sub prioro Chillenden (1390–1411). La literaturo laŭdas la laŭlongan navaron kiel „unu el la plej novaj, unuecaj, trankvilaj spacoj de la angla malfrua gotiko“ (Hürlimann, p. 14). La riĉe ornamita ŝtona ĥorbarilo devenas el la sama tempo. Ĝi imitas pli malnovan ĥorbarilon el 1304 kaj do estas stile pli proksima al [[ornamita gotiko]] kaj ne al la [[rektangula gotiko]].
 
Ankaŭ samtempe oni fortikigis la navkrucoturon interne per tiel nomataj ornamripaj pontoj, fiksitaj en duona spaca alteco sur ĉiuj kvar flankoj. La ventumilvolbon interne kaj la surkonstruaĵon ekstere ricevis la navkrucoturo sub prioro Goldstone (1495–1503). Proksimume 1405 la rektangulgotika volbo en la ĉefa navo estis finfarita. De 1396 ĝis 1420 oni instalis ĉe la norda flanko de la laŭlonga navo la klostron kun rektangula [[kapitulo|kapitulejo]]. En la unua duono de la 15-a jarcento aldoniĝis la suda okcidentoturo, la norda nur en la mezo de la 19-a jarcento. La sudokcidenta antaŭhalo estis konstrata en 1505.
 
== Referencoj ==