Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
Ankaŭ samtempe oni fortikigis la navkrucoturon interne per tiel nomataj ornamripaj pontoj, fiksitaj en duona spaca alteco sur ĉiuj kvar flankoj. La ventumilvolbon interne kaj la surkonstruaĵon ekstere ricevis la navkrucoturo sub prioro Goldstone (1495–1503). Proksimume 1405 la rektangulgotika volbo en la ĉefa navo estis finfarita. De 1396 ĝis 1420 oni instalis ĉe la norda flanko de la laŭlonga navo la klostron kun rektangula [[kapitulo|kapitulejo]]. En la unua duono de la 15-a jarcento aldoniĝis la suda okcidentoturo, la norda nur en la mezo de la 19-a jarcento. La sudokcidenta antaŭhalo estis konstrata en 1505.
== Katedralo ==
[[dosiero:Canterbury cathedral plan.jpg|eta|Planskizo de la katedralo de Canterbury]]
[[dosiero:Canterbury Cathedral 021 Poor mans Bible window upper half.JPG|eta|Detala vidaĵo de mezepoka vitralo de la katedralo]]
[[dosiero:CanterburyCathedrale.JPG|eta|Navokruciĝo de interne]]
=== Laŭlonga navaro ===
La trinava laŭlonga domo laŭ rektangulgotika stilo estis konstruata ekde 1378 sur la fundamentoj de la malnova romanika preĝejo. La cefa enirejo troviĝas ĉe la sudokcidenta portalo. En la turo troviĝas la [[kariljono]] kun 14 sonoriloj. La nordokcidenta turo enhavas sonorilegon kun pezo da 3,1 tunoj.
 
En la navo staras baptujo el 1639. Bela lignaĵo estas la predikejo el la jaro 1898. Ĉe la norda vando de la navo staras la orgeno el la jaro 1980. Simbolo de la [[Anglikanismo|anglikana eklezio]] estas la kompasrozo en la planko de la navo, instalata en 1988.
 
Vidindaj en la navo estas la okcidentaj fenestroj. Tiuj ĉi vitraloj devenas el la 12-a jarcento kaj montras 13 figurojn el la [[genealogio]] de Jesuo Kristo. Krom tio oni vidas ok reĝojn el la mezepoko kaj super tiuj la dek du apostolojn.
=== Kriptoj ===
 
== Referencoj ==