Brikogotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Stralsund-1.jpg|eta|Urbodomo kaj preĝejo Sankta Nikolao en [[Stralsund]]]]
[[dosiero:Lübeck Holstentor.jpg|eta|[[Lübeck]], ĉefurbo de la [[hansa ligo]] kaj centro de brikogotiko]]
[[dosiero:Gewolbe marienkirche luebeck.jpg|eta|[[Marienkirche (Lübeck)|Mariapreĝejo de Lübeck]]]]
[[dosiero:Lehnin Konigshaus Detail.JPG|eta|Monaĥejo [[Lehnin]], detala vidaĵo]]
La '''brikogotiko''', ( ankaŭ '''nordgermana brikogotiko''' aŭ pli precize '''hansa brikogotiko''', estas konstrumaniero de la [[gotika arĥitekturo]] en tiuj regionoj, kie aktivis la [[hansa ligo]], do en norda [[Germanujo]], [[Nederlando]] kaj la sudaj marbordaj regionoj de la [[Balta Maro]]. La uzado de [[briko]] kiel konstrumaterialo komenciĝis en norda Eŭropo jam en la 12-a jarcento, la plej malnovaj konstruaĵoj do ankoraŭ apartenas al la tiel nomata [[brikoromaniko]]. Konsekvence la brikogotiko transiris en la 16-a jarcento al la [[brikorenesanco]].
 
Linio 5 ⟶ 8:
 
Multaj historiaj urbocentroj kaj unuopaj konstraĵoj eniris la liston de al [[monda heredaĵo de Unesko]].
== Disvastiĝo de la brikogotiko ==
Brikarhitekturon oni vidas unualinie en regionoj, en kiuj ne estas suficaj trovejoj de natur[[ŝtono]]j. Tio validas aparte por la malaltebenaĵoj de norda [[Germanujo]]. Ĉar ĉi tiu regiono plejparte kongruas kun la influkampo de la [[hansa ligo]] (escepte [[Vestfalujo]]n kaj [[Rejnlando]]n), la brikogotiko fariĝis simbolo de ĉi tiu potenca urboligo kaj krom la [[platgermana lingvo]] esenca elemento de la nordgermana [[kulturspaco]], aparte en la pli novaj urbofondaĵoj kaj la kolonioregiono norde kaj oriente de la [[Elbo (rivero)|Elbo]]. Tiu ĉi kulturspaco etendiĝis en la [[mezepoko]] kaj en la frua novepoko ĝis la tuta regiono suda de la [[Balta Maro]] kaj tenis grandan influon sur [[Skandinavujo]]. La plej sudaj konstruaĵoj de brikogotiko en Germanujo, jam ekster la vera disvastiĝokampo, estas la Montopreĝejo de [[Altenburg]] kaj la Ruĝa Turo en [[Chemnitz]]. Disaj gotikaj brikokonstruaĵoj tamen ankaŭ ekestis ekster la hansa-skandinava kulturspaco, ekzemple la [[Katedralo Sankta-Cecilia (Albi)|katedralo de Albi]] en la sudo de [[Francujo]].
== Vidu ankaŭ ==
* [[Gotika arĥitekturo]]