Brikogotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
== Disvastiĝo de la brikogotiko ==
Brikarhitekturon oni vidas unualinie en regionoj, en kiuj ne estas suficaj trovejoj de natur[[ŝtono]]j. Tio validas aparte por la malaltebenaĵoj de norda [[Germanujo]]. Ĉar ĉi tiu regiono plejparte kongruas kun la influkampo de la [[hansa ligo]] (escepte [[Vestfalujo]]n kaj [[Rejnlando]]n), la brikogotiko fariĝis simbolo de ĉi tiu potenca urboligo kaj krom la [[platgermana lingvo]] esenca elemento de la nordgermana [[kulturspaco]], aparte en la pli novaj urbofondaĵoj kaj la kolonioregiono norde kaj oriente de la [[Elbo (rivero)|Elbo]]. Tiu ĉi kulturspaco etendiĝis en la [[mezepoko]] kaj en la frua novepoko ĝis la tuta regiono suda de la [[Balta Maro]] kaj tenis grandan influon sur [[Skandinavujo]]. La plej sudaj konstruaĵoj de brikogotiko en Germanujo, jam ekster la vera disvastiĝokampo, estas la Montopreĝejo de [[Altenburg]] kaj la Ruĝa Turo en [[Chemnitz]]. Disaj gotikaj brikokonstruaĵoj tamen ankaŭ ekestis ekster la hansa-skandinava kulturspaco, ekzemple la [[Katedralo Sankta-Cecilia (Albi)|katedralo de Albi]] en la sudo de [[Francujo]].
 
En la nordokcidento, precipe laŭlonge de la riveroj [[Vezero]] kaj Elbo, la transporto de [[sabloŝtono]] relative bone eblis. Tio kaŭzis sintezon de rigida formaranĝo de orient-elbaj regionoj kun tiu de [[Rejnlando|rejnlanda]] arĥitekturo. Brikoj utilis ĉefe por la masonado de la muroj, dum kiam sabloŝtono estis uzata por plastika formado. Ĉar tiel brikoj ne tenis formaranĝan funkcion, la plej multaj nordokcident-germanaj konstruaĵoj plej malvastasence ne apartenas al brikogotiko.
 
La manko de naturŝtonoj ne ĉie kaŭzis la elformadon de tipa brikokonstrua stilo. Ankaŭ en aliaj regionoj, ekz. en [[supra Bavarujo]] kaj supra [[Ŝvabujo]], ofte mankis konstrumaterialoj, sed tie ne ekestis karakteriza brikokonstrua stilo. Tie oni faris konstruplastikon el prilaboritaj naturŝtonoj, ofte oni ankaŭ tegis brikan kernon per naturŝtonoj. Krom tio tamen ankaŭ tie troviĝas gotikaj konstruaĵoj en preskaŭ neta brikokonstrua maniero. Al ili apartenas ekz. la ĉefaj preĝejoj de [[Straubing]], [[Dingolfing]] kaj [[Landshut]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Gotika arĥitekturo]]