Ungolako: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q223807)
fakte nove farita
Linio 1:
[[Image:Nagellack11Nail polish, oje.jpg|thumb|Ungolako240 piedajnpx|Ungolako]]
[[Image:Pink nail polish (2).jpg|thumb|240 px|Lakitaj ungoj]]
'''Ungolako''' estas kosmetikaĵo, kiun uzas preskaŭ senescepte virinoj. Per tiu oni lakas la manajn laj piedajn ungojn je diversa koloro, sed ankaŭ je senkoloro (travideble). La ungolako kaj lakforigilo povas estigi [[alergio]]n aŭ inflamojn.
[[File:Frenchmanicurewiki.jpg|thumb|240 px|Franca manikuro]]
 
'''Ungolako''' aŭ '''ungoverniso''' estas fluidaĵo, per kiu oni lakas la manajn kaj piedajn [[ungo|ungojn]].
 
==Konsisto kaj uzadmaniero==
 
Ungolako estas [[kemio|ĥemia]] produkto. Ĝi konsistas ĉefe el [[nitrocelulozo]], el volatilaj [[solvilo]]j kaj, se ne temas pri klara lako, el [[pigmento]]j. Oni ofertas ĝin ĝenerale en [[vitro|vitraj]] [[botelo|boteletoj]] de 5 ĝis 15 ml, kun ena [[peniko]]. Se ĝi fariĝis tro viskoza, oni povas dilui ĝin per lakdiluanto. Por forigi ĝin de sur la ungoj, oni uzas lakforigilon kaj [[Vato (kotono)|vatobulojn]].
 
Kadre de [[manikuro]] kaj [[pedikuro]] oni kutime ŝmiras sur la purigitajn ungojn tri tavolojn da lako: bazan, ĉefan kaj tegan. La po antaŭa tavolo devas esti seka. Malrapide sekiĝantaj lakoj estas relative facile ekzakte aplikeblaj. Ĉe la hodiaŭaj rapide sekiĝantaj lakoj oni devas pentri per nur tre malmultaj precizaj tuŝoj, sed ofte, laŭ la denseco de la pigmentoj, sufiĉas unu tavolo.
 
==Historio==
 
La unuaj ungolakoj aperis sur la merkato en la 1920aj jaroj.
 
En 1932 la fratoj ''Charles'' kaj ''Joseph Revson'' kune kun ''Charles Lachman'' fondis en [[Usono]] la entreprenon ''Revlon'' por produkti kosmetikaĵojn. Grandan sukceson poste havis ilia ideo, oferti ungolakon kaj [[lipkolorilo]]n en harmoniigitaj koloroj.
 
Plivastiĝis la uzado de ungolako ankoraŭfoje per la venko de la kolor[[televido]] en la 1960aj jaroj.
 
==Celoj de uzado==
 
Kiel [[kosmetiko|kosmetikaĵon]] hodiaŭ ne nur virinoj uzas ungolakon, sed pli kaj pli ankaŭ viroj. La celoj, sendepende de la sekso, povas esti diversaj: plibeligi sin; esprimi sian flegitecon; veki atenton; erotike stimuli; demonstracii sian liberon; provoki; montri, ke oni apartenas al iu [[subkulturo]], ekz. [[punko]] aŭ [[emoo]]; testi la toleremon de aliaj; ĝui la senton, ke oni estas akceptata tia, kia oni estas.
 
En la [[medicino]] oni uzas ungolakon kontraŭ [[ungomikozo]]. Ĉi verniso entenas medikamentojn, kiujn ĝi donas konstante dum pluraj horoj aŭ tagoj al la ungoj. Oni povas apliki ungolakon ankaŭ por protekti la ungojn kontraŭ nocaj influoj de ekstere. – Aliaflanke ungolako kaj lakforigilo povas estigi [[alergio|alergiajn reagojn]] aŭ inflamojn, ekz. [[paroniĥio]]n.
 
En la [[eduko|edukado]] oni kelkfoje uzas specialan vernison kun tre malagrable amara kaj akra gusto, por malhelpi, ke infanoj suĉu la dikfingron aŭ mordetu la ungojn.
 
En la [[infanĝardeno|infanĝardena]] [[pedagogio]] jam okazis, ke oni lakis la ungojn de la infanoj en diversaj koloroj, kongruaj al koloraj punktoj sur la klavoj de muzikinstrumento. Tiamaniere jam dujaruloj lernis premi la ĝustan klavon per la ĝusta fingro.
 
==Specoj==
 
Ungolako povas esti klara, t. e. senkolora, aŭ kolora.
 
Klara lako ĉiam estas diafana. Oni uzas ĝin ofte kiel unuan (bazan) aŭ kiel finan (supran, tegan) vernison. Ungoj lakitaj nur per klara lako aspektas kvazaŭ brile poluritaj (kp. la usonan vorton por ungolako: ''nail polish'').
 
Kolora lako povas esti pli-malpli diafana, t. e. travidebla, ĝis opaka. Sub diafana lako oni povas vidi la naturan strukturon de la ungo kun la pli helaj duonluneto kaj antaŭa rando. Sed restas videblaj ankaŭ ĉiuj eventualaj blankaj makuloj kaj aliaj malbelaĵoj. Ilin oni povas kaŝi sub netravidebla, opaka ungolako.
 
La koloroj ŝanĝiĝas laŭ la modo kaj simile svarmas la ofte fantaziplenaj kolornomoj. La verŝajne plej fama koloro estis "nigre ruĝa" (france: ''Rouge Noir'') de ''[[Chanel]]'', kiu, post kiam ''[[Uma Thurman]]'' montris ĝin en la filmo ''[[Pulp Fiction]]'', en 1994 kiel la unua mondvaste ne plu estis aĉetebla.
 
==Brilo kaj efektoj==
 
Vasta gamo ekzistas inter ungolako malbrila unuflanke kaj brilega aliaflanke.
 
Pli-malpli nebrilaj estas medicinaj vernisoj kaj kelkaj bazaj lakoj, ĉefe la glatigaj aŭ sulket-plenigaj (angle: ''ridgefillers'').
 
La gradojn de brilo aŭ ĝiajn specialajn efektojn ofte signas komparaj adjektivoj kiel: silka, velura, perla, glimanta, opala, diamanta, perlamota, iriza, spegula; ankaŭ: brileta, brilega, alte brila, trembrila.
 
[[Neono|Neona]] lako fascinas sub [[Ultraviola radiado|nigra lumo]].
 
[[Magneto|Magneta]] lako ebligas desegnojn sur la ungoj.
 
Aspekton kiel reton el fendetoj kreas kreviga aŭ ŝira, t. n. krakelura lako, aplikita sur normala de alia koloro (angle: ''cracking, crackling, crash''; france: ''craquelé'').
 
Klara aŭ paŝtele kolora diafana lako en kombino kun opaka blanka lako sur la liberaj ungo-randoj (aŭ blanko de krajono sub ili) estas karakterizaj por la t. n. franca [[manikuro]] (angle: ''french manicure'').
 
''vidu:'' [[kosmetiko]], [[ŝminko]], [[ungo]]
 
[[Kategorio:Kosmetiko]]