Albrecht~eowiki
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange ✉ 04:16, 7. Sep 2006 (UTC) kaj -- anonimulo 15:54, 4. Sep 2006 (UTC)
Portalo Esperanto en germana VP redakti
Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:51, 29. Maj 2008 (UTC)
Bonvenon revizianto redakti
Saluton redakti
Saluton. Mi estas Kani kaj ni povas uzi ankaŭ tiun sistemon por interkomuniki ĉar oni estas pli proksime de la artikoloj. Mi ĵus vidis unue viajn Aves-elementoj kaj vere aspektas kiel impona ilo. Mi estus dezirante havi ĝin antaŭ kelkaj jaroj kiam mi komencis enmeti artikolojn pri birdoj. Grandaparte mi alvenis al similaj solvoj, sed unu post la aliaj provante kaj plej verŝajne erarante. Nun mi ĵus vidis la Gralinedojn. Pri la specinomoj mi havas dubojn, kiel preskaŭ ĉiam. Dekomence la sistemo estas ege logika. Sed la rezulto en la unua kazo Cejanablanka gralino (Grallina cyanoleuca) uzas "cejana" kiu laŭ PIV estas blua, sed laŭ mia greka malnova vortaro "kianos" estas malhelblua al nigra kaj mi vidas per la foto ke temas pri fakte birdo blankanigra aŭ nigrablanka, sed ne blua, do mia sistemo estas ne nepre traduki la sciencan nomon sed ankaŭ rigardi la aliajn eventualajn nomojn kaj la aspekton de la specio; al mi sonas pli bone Blankanigra gralino, sed estas via artikolo kaj via nomo. Mi nur prikomentas mian sistemon. Pri la Bruijn-gralino (Grallina bruijni) mi ne faras kunmetaĵon per propraj nomoj, sed per signifaj radikoj kiaj ĉe Herbosilvio, Montfitiso, ktp. Ĉe tiu krome en esperanto ne iras i kun j, krom ĉe fremdaj vortoj. Laŭ mi, sufiĉus nur Bruina gralino.--kani 20:32, 13. Feb 2010 (UTC)
Saluton kaj gratulon. Vi faras bonegajn artikolojn pribirdajn. Tamen vi forgesas enmeti la ligojn al alilingvaj versioj. Mi nun ne memoras ĉu vi faris tion dekomence. Ĉu vi scias fari tion? Oni kopias el originala versio kaj oni devas aldoni tiun (en por angla, de por germana) kaj poste la esperantan ligon (eo) en la originala. Vidu kion mi faris ekzemple en la redaktopaĝo de Heliornitedoj. Ĝis. --kani 20:39, 19. Feb 2010 (UTC)
- (a) en kelkajn artikolojn mi jam enmetis la ligilojn al aliaj lingvoj. sed kiu tie enmetos la ligilon al esperanto? mi iam klopodis, sed en la ĉina aŭ araba apenaŭ eblis.
- Vi bezonas enmeti la esperantan ligon nur al unu el tiuj ligvoj ekzemple al la angla pere de eo : nomodelaartikolo , poste roboto aldonos tion aŭtomate al aliaj lingvoj.
- (b) mi ŝanĝis vian ligilon "antikva greka" al "Antikva greka lingvo|antikva greka", ĉar oni ne ligu al alidirektiloj, sed al la originalo.
- Prave.
- (c) mi forigis viajn aldonitajn ligilojn ĉe la genroj, ĉar ili re-alidirektis al ĝuste tiu ĉi sama paĝo. - mi intence faras tiajn alidirektantajn paĝojn de la sciencaj nomoj, kaj de la esperantaj genronomoj se ili pro malgrandeco verŝajne neniam havos proprajn artikolojn.
- Plej bone ka la genro kaj la specio (se estas ununura) havu la saman artikolon kaj ne la familio kaj la genro.--kani 16:57, 20. Feb 2010 (UTC)
Palatinata redakti
Hallo Albrecht, ĉu vi povas krei la paĝon palatinata dialekto (pri unu el viaj denaskaj lingvoj), mi petas ? Dankon frue. HENRIKO FIZETO (Ĉiuĵaŭde: Diskutpaĝo • Alilingva) 13:00, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Kurtvosta pito kaj Bluflugila pito redakti
Saluton, Albrecht. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis la enhavon el Bluflugila pito al Kurtvosta pito. Ĉu vi ne konas la alinomigan funkcion de la Vikipedio? Via ago kaŭzis, ke ĉe la nova artikolo ne troveblas la ĝisnuna historio de la artikolo. Krome la intervikioj per VP:VD ne plu funkcias, ĉar tie ankoraŭ estas difinita la titolo "Bluflugila pito". Ĉu mi "riparu" tion? Se jes, bonvolu ne redakti en ambaŭ artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 28 Mar. 2013 (UTC)
- Farite Mi faris jene:
- Mi malfaris vian ŝanĝon de Bluflugila pito al alidirektilo.
- Mi alinomigis la artikolon al Kurtvosta pito.
- Mi remetis la plej novan version de vi al Kurtvosta pito.
- Mi forigis superfluajn intervikiajn ligilojn, ĉar ili nun troviĝas sur la paĝo d:Q655145.
- Nun vi povus daŭrigi vian redaktadon de Kurtvosta pito, se vi emas. --Tlustulimu (diskuto) 13:56, 28 Mar. 2013 (UTC)
Saluton kaj gratulon pro tiu bela artikolo pri bela birdogrupo. Mi metis la alilingvajn ligilojn. Nun estas nova sistemo, kiun mi povas klarigi al vi, ĉar estas ege facila. Krome mi plie esperantigis la nomojn de klekaj specioj, ĉefe Cockerell al Kokerela, Drowne al Droŭnea, Teysmann al Tejsmana, Dedem al Dedema, ktp. Mi rekomendas kaj petas, ke ekfaru la artikolojn pri tiuj specioj, kiam vi havos tempon. Dankon.--kani (diskuto) 21:32, 6 Maj. 2013 (UTC)
Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti
Saluton,
La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.
Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita Albrecht. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al Albrecht~eowiki. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.
Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.
Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.
Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation
23:46, 17 Mar. 2015 (UTC)
Renamed redakti
This account has been renamed as part of single-user login finalisation. If you own this account you can log in using your previous username and password for more information. If you do not like this account's new name, you can choose your own using this form after logging in: Specialaĵo:GlobalRenameRequest. -- Keegan (WMF) (talk)
06:26, 19 Apr. 2015 (UTC)
nomoj redakti
Saluton. Vi kreis alidirekton el Agamio al Psofiedoj Laŭ kiu referenco tio estas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:40, 21 maj. 2016 (UTC)