Mezepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (10), |left → |maldekstra (9), |right → |dekstra (2)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:St Michaels Church Hildesheim.jpg|dekstra|250px|Preĝejo de Sankta Mikaelo en Hildesheim]]
 
[[Dosiero:Carcassonne-vignes.jpg|eta|dekstra|250px|Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio]]
'''Mezepoko''' (ĉirkaŭ [[6-a jarcento|500]]-[[16-a jarcento|1500]], vidu malsupre) estis la ''meza'' periodo en skemisma divido de [[eŭropa historio]] en tri "[[epoko]]jn": nome [[klasika civilizo|klasikan civilizon]], Mezepokonmezepokon, kaj [[moderna civilizo|modernan civilizon]]. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta [[Romia imperio]] ([[476]]) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de [[demografio|demografia]] kaj [[ekonomio|ekonomia]] revigliĝo post la Nigra [[Pesto]], eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la [[Renesanco]] ĉirkaŭ la [[15-a jarcento]] kaj ankaŭ la [[Reformacio]], kiu komencis en [[1517]].
 
Dum la [[Romia imperio]] ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj '''[[ĝermanaj popoloj|ĝermanaj]]''' kaj poste [[slavaj popoloj|slavaj]] popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de [[Eŭropo]] inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la [[Bizanca imperio]] de modernaj eŭropanoj).
 
La frua parto de la epoko estis karakterizata en [[okcidenta Eŭropo]] de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj, juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identonidentecon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la [[Albigensa Krucmilito]].
 
Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel '''[[feŭdismo]]''' aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.
Linio 15 ⟶ 14:
 
== Periodigo ==
Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la [[Renesanco]] en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la [[15-a jarcento]], ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la eŭropan inventon de [[presarto]] fare de [[Johannes Gutenberg]] ([[1450]]), la turkan [[Sieĝo de Konstantinopolo|kapton]] de [[Konstantinopolo]] aŭ la finon de la angla-franca [[Centjara milito]] (ambaŭ en [[1453]]), aŭ la falon de [[Al-Andalus|islama Iberio]], aŭ la vojaĝon de [[Kristoforo Kolumbo|Kolumbo]] al [[Ameriko]] (ambaŭ en [[1492]]), aŭ la [[Reformacio]]n komencantan en [[1517]], por signi la finon de la epoko.
 
Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia imperio ([[4-a jarcento]]), dum aliaj, kiel [[Henri Pirenne]] rigardas la epokon ĝis la estiĝo de [[Islamo]] ([[7-a jarcento]]) kiel "malfrua klasika".
 
En Okcidento, oni ofte dividas Mezepokon en '''fruan periodon''' (iafoje misnomata la "[[Malluma Epoko]]", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj ([[slavoj]], [[araboj]], [[skandinavoj]], [[madjaroj]]); mezan periodon (la '''Alta Mezepoko''') de disvolviĝintaj institucioj de [[sinjoreco]] kaj [[vasalo|vasaleco]], [[kastelo|kastel]]-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj '''malfruan periodon''' de kreskanta [[Reĝo|reĝa]] potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la [[14-a jarcento]].
 
== Bildaro ==
Linio 36 ⟶ 35:
 
== Diversaĵoj ==
* En la [[japana historio]] la epoko de ĉirkaŭ [[1200]] ĝis ĉirkaŭ [[1600]] estas nomata la ''mezepoko'' aŭ la [[japana mezepoko]]. Tiu epoko karakteriziĝis per forta superrego de [[budhismo]] kaj [[feŭdismo]].
 
* La malgranda alteco de homoj en la mezepoko estas vaste disvastiĝinta, sed nuntempe refutita opinio. Esploroj ĉe skeletoj en la lastaj jardekoj montriĝis, ke la meza alto de la mezepoka homo kompareblas al tiu de la homoj komence de la [[20-a jarcento]].
 
Eŭropo spertis en la alta mezepoko gravan varmperiodonvarmoperiodon, tiel ke en Anglujo oni kreskigis [[vito]]jn.
Nur en la [[14-a jarcento|14-a]] / [[15-a jarcento]] malpliboniĝis la klimato kaj estiĝis la tiel nomata [[malgranda glacia epoko]]. Pro tio ŝanĝis la nutrado kaj parte estiĝis [[subnutrado]], kio kaŭzis malaltiĝon de la averaĝa korpoalto dum la sekvaj jarcentoj.