Ogiva arko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Kielboegen.png|eta|300px|Ogivaj arkoj (de-maldekste-dekstren): plata kilarko, normala kilarko, azendorso]]
'''Ogiva arko''', ankaŭ popularlingve nomata '''kilarko''' aŭ '''azendorso''', nomiĝas en la [[arĥitekturo]] [[arko (arĥitekturo)|arko]] kun S-kurba rando, kies formo en la malsupra parto estas [[konveksa]] kaj en la supra parto [[konkava]]. La arka silueto tial similas al renversita [[Kilo (ŝipo)|ŝipa kilo]]. La centroj de la du malsupraj cirklarkoj troviĝas ene, tiuj de la supraj cirklarkoj ekster la arkokampo. Se ambaŭ cirklocentroj kunfalas en unu punkto, ekestas iom pli kutima formo de la kilarko, se ili distancas, la arko havas pli kunpremitan formon. Se la arko tamen estas konstruita kiel variaĵo de [[pintarko]], kiu havas nur malgrandan kontraŭarkon je la pinto, oni nomas ĝin – pro sia silueta aspekto - [[azeno|azendorso]].
 
Ogivaj arkoj aperis unuafoje en la [[islama arĥitekturo]] post 1100. Tiu ĉi arka konstruformo travivis sian florepokon kaj supron dum la 12-a jarcento en la irana kaj egipta arĥitekturo. Ekde la 15-a jarcento ankaŭ la [[Gotika arĥitekturo|malfrugotiko]] ofte konstruis ovigajn arkojn. Ogivarkoj troviĝas aparte ofte kiel supra finaĵo de [[portalo]] aŭ fenestro, aŭ kiel konvene formita [[arkivolto]]j, [[lintelo|fenestrolinteloj]] aŭ ornamgabloj laŭ formo de tegmentaĵoj aŭ surkronaĵoj. Analoge oni nomas ĉi tiujn konstruelementojn ogivarkaj fenestroj res. kilarkaj fenestroj.
<div align="center">
<gallery caption="Ekzemploj" perrow="5">
dosiero:Eselsrueckenkonsolen_nancy.jpg|Kilarkoj surmetitaj sur [[konzolo]]jn ĉe la urbopordego ''Porte de la Craffe'' en [[Nancy]], [[Francujo]]
dosiero:Kielbogenportal.jpg|Kilarka portalo de preĝejo en [[Dumfries]], [[Skotujo]]
dosiero:Pirna Peter-Ulrich-Haus (01).JPG|Malfrugotika portalo kun kvinobla kilarko (1506) ĉe la Peter-Ulrich-Domo en [[Pirna]]
dosiero:Raspall-garriga-can raspall-0872-01.jpg|Kilarka fenestro ĉe domo en La Garriga, [[Hispanujo]]
dosiero:Taormina Palazzo Corvaja 01.JPG|Kilarka fenestro ĉe Palaco Corvaja en [[Taormina]], [[Italujo]]
</gallery>
</div>
== Literaturo ==
* Roswitha Beyer: ''[http://rdk.zikg.net/gsdl/cgi-bin/library.exe?a=d&c=rdk-web&cl=CL1.23&p=html.fig&d=Dl819.1 Eselsrücken]'', en: ''Reallexikon zur Deutschen Kunstgeschichte'', vol. 6, 1968, kol. 1–22
== Ligoj eksteren ==
{{Commonscat|Ogees|Kielbögen}}