Konrad Kuene van der Hallen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Atingoj ==
Oni konsideran Konradon kiel unu el la plej eminentaj ŝtonskulptistoj siajtempaj, kaj la memoro pri li en Kolonjo viglis ĝis en la 17-a jarcento.<ref name=ndb220>NDB vol. 13, Berlino 1968, p. 220</ref> En la malfrua 19-a jarcento, kiam regis alta entuziasmo pro la finkonstruo de la katedralo oni nomis straton en Kolonjo laŭ Kuen.
 
Konrad verkis unualinie kiel ŝtonskulptisto por privataj mendintoj. Kiel tia li estas reprezentanto de la tiel nomata [[internacia gotika stilo|milda aŭ bela stilo]]. Liaj mendintoj ne plu volis esti figurataj kiel idealtipaj maskoj, sed kiel rekoneblaj individuaj personoj. Konrad eble fondis la tradicion de [[negro]] kiel membro de la [[Tri Reĝoj]]. La iama katedralkonstruestro suozas, ke la realisma figurado de afrikano verŝajne devenus de renkontiĝo kun sklavo, kiun la ĉefepiskopo kunvenigus de vojaĝo en Italujo.
 
Por la konstruo de la [[katedralo de Kolonjo]] tiutempe jam la monfluo komenciĝis sekiĝi. La konstrua parto de Konrad ĉe la katedralo ne estas certa. Eble li igus konstrui partojn de la nordaj flanknavoj de la laŭlonga domo, malkonstrui la nordokcidentan [[atrio]]n de la malnova romanika katedralo same kiel meti la fundamentojn kaj la sokloetaĝon por la norda turo, kiu estis finkonstruata nur je la plukonstruo en la 19-a jarcento.
 
La ŝtontajlista frataro aljuĝis al li kaj ''"same kiel al liaj idoj"''<ref>Merlos, ADB, p. 378</ref> dum siaj kongresoj en 1459 je Regensburg kaj en 1463 je Speyer la ĉefmajstrecon pri la teritorio de norda Germanujo.<ref>J.J.Merlo: ''Zwei Denkmale Kölner Dombaumeister aus dem XV. Jahrhundert'', en: ''Zeitschrift für christliche Kunst'' 1. Jg. Nr. 8, Duseldorfo 1888, kol. 265sj</ref>
== Verkoj ==
 
== Literaturo ==
* Eberhard Kühnemann: ''Zum plastischen Werke des Dombaumeisters Konrad Kuyn'', en: Kölner Domblatt vol. 6/7 (1952) pj. 39-48