Normana arĥitektura stilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
== Historia evoluo ==
La normana arĥitekturo en Anglujo komenciĝis mallonge post la konkero de la insulo fare de [[Vilhelmo la 1-a (Anglujo)|Vilhelmo la 1-a]] (1066–87) en la jaro 1066. Li importis el [[Normandujo]] la tiean konstrumanieron al Anglujo, kiu tie nomiĝas [[romaniko]]. Normanaj influoj tamen okazis tamen jam antaŭ la konkero, nome ekde proksimume 1050 ĝis 1065 je la novkonstruo de la [[abatejo Westminster]] fare de [[Eduardo la Konfesanto]] (saksonormana miksostilo). Li jam konis tiun ĉi arĥitekturan stilon, ĉar li longan tempon estis vivinta kiel rifuĝinto en Normandujo.
 
La grandaj romanikaj preĝejoj de Jumièges (1037–1067), la [[abatejo|abatopreĝejo]] sur la [[Monto Sankta Miĥaelo (Normandujo)|Monto Sankta Miĥaelo]] (1024–84) kaj [[Sankta Triunuo]] kaj [[Sankta Stefano]] en [[Caen]] (ekkonstruoj en 1062 kaj 1064) monras similajn formojn, kiaj aperis malmulte pli malfrue en konkerita Anglujo.
 
La konkero de Anglujo fare de la [[Normanoj]] en 1066 ankaŭ kaŭzis normanigon de socio kaj eklezio kaj per tio ankaŭ tiun de la arĥitekturo. la normana potencokupo sin montris komence ĉe fortikaĵoj kaj kasteloj, pli malfrue ĉe abataj kaj episkopaj preĝejoj. Preskaŭ ĉiuj gravaj preĝejoj estis novkonstruataj, la tutan landon plenumis normana konstruado. Monaĥejoj, abatejoj, preĝejoj kaj katedraloj, kasteloj kaj fortigaĵoj estis novkontruataj aŭ entute nur fondataj.
 
== Literaturo ==