Nikolaj Lozgaĉev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Rusa esperantisto]]
 
'''Nikolai LOZGAĈEV''' (1957-1998), rusa [[poeto]], tradukanto, kanzonisto, forpasis la 4-an de aŭgusto post unusemajna komato, kaŭzita de river-akcidento. Aktiva e-isto ekde 1981, li tradukis kantojn de Vysockij jam en 1983 (eldono: '''La birdo Gamajun''', 1989). Li prezidis la E-rondon Kulturo, formiĝintan ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako '''Sezonoj''' (1984-91), por kiu li artikolis pri kaj tradukis el la rusa poezio, redaktante ĝin ekde 1990. La originalaj poemoj de Lozgaĉev aperis en '''La tago del eterno''' (1987) kaj en la kolektiva volumo '''Kvarteto''' (1996). Li regule kontribuis al E-periodaĵoj, precipe al [[Literatura Foiro]] kaj al [[La Ondo de Esperanto]], kies grafikan koncepton li aŭtoris. Li muzikigis kaj barde kantis poemojn siajn kaj de aliaj E-aŭtoroj. Kiam post la falo de Sovetunio fondiĝis [[Ruslanda Esperanto-Asocio]] ([[REA]]), Lozgaĉev agadis kiel ĝia unua prezidanto ĝis la unuiĝo de [[Rusia Esperantista Unio]] kaj REA en 1994, kiun unuiĝon li mem proponis. Eldonon atendas lia traduko de du el la '''Malgrandaj tragedioj''' de Puŝkin.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1957|LLozgaĉ]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1998|LLozgaĉ]]
[[Kategorio:RusajRusiaj esperantistoj|LLozgaĉev]]