Hagia Sofia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |right → |dekstra
Neniu resumo de redakto
Linio 60:
 
Hagia Sofia estis konstruita je impulso de [[bizanca imperio|bizanca]] [[imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj konsekrita la [[26-an de decembro]] [[537]], kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de [[sankta Sofio]]. Arkitektoj de la konstruaĵo estis [[Isidoro Mileta]] kaj [[Anthémios de Trall]]. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro [[558]] ties [[kupolo]] dum [[tertremo]] frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj [[989]] kaj [[1346]], sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de [[konstantinopolo|konstantinopola]] [[patriarko]]. Post konkero de Konstantinopolo fare de la [[kvara krucmilito]] la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.
 
==Hagia Sofia en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas [[Istanbulo]]n kun ĉefa intereso al [[Hagia Sofia]]:
 
{{citaĵo|:Al [[Istambulo]] venas la vojaĝantoj alaŭde,
:miksejo de popoloj kaj verkoj bunte surprizaj,
:el kiuj, luksorname, elstaras [[Sankta Sofia]].<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.</ref>}}
 
==Notoj==
<references/>
 
{{havenda artikolo|Hagia Sofia}}