Teodor Jung: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
e mistajpaĵo
Linio 15:
Liaj originalaj verkoj: [[La alta kanto de la amo]], poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano [[Landoj de l' Fantazio]], rakontoj [[Mil kaj unu noktoj]], [[Sakuntala]], [[Gudrim]]. La tradukoj: [[La Ŝipĉarpentisto]] de [[Gerstäcker]], [[En Okcidento nenio nova]], [[La Vojo Returne]] (en kunlaboro kun [[J. Berger]]), ambaŭ romanoj de [[Remarque]], ''[[La Mistero de l' Sango]]'' de [[Forst]]. Originala studo: [[De Muheddin ĝis Mundilatin]].
 
En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. EsperistiĝisEsperantistiĝis en 1909-10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En [[1919]] restarigis (kun [[Max Butin]] kaj aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon ([[Revelo]]); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud [[Kolonjo]] monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En [[1920]] sekvis fondo de semajna ĵurnalo [[Esperanto Triumfonta]], kiu en [[1925]] ŝanĝis sian titolon je ''[[Heroldo de Esperanto]]'' (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la [[Esperanto-movado]]n en [[Germanio]] kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).
 
[[Hilda Dresen]] en EdE juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de [[internacia lingvo]] (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]])".