Malnova Palaco (Florenco): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
{{Commons|Palazzo Vecchio (Firenze)}}
== La ''studiolo'' ==
[[dosiero:Rathaus Fürth DSCF6525.jpg|eta|Urbodomo de[[Fürth]]]]
Tipa inventaĵo de la renesanca arĥitekturo estas la tiel nomata ''studiolo'' aŭ ''studio'', privata erudiciejo de princo – jen tiu de Francisko la 1-a de Mediĉo, kiu ĝin konstruigis laŭ planoj de Vasari en 1570. Tiu ĉi skribejo mezuriĝas nur 8,40 × 3,30 metrojn. Tiaj ''studioloj'' kutime entenis selektan ekipaĵon, jen el pentraĵoj kaj etplastikaĵoj de la florenca [[manierismo]]. Tien la princo retiriĝis al meditado antaŭ malfacilaj politikaj decidoj aŭ se li volis resti neĝenata je tiklaj vizitoj de certaj sinjorinoj.
 
La Palaco superstaras la Placon de la ''Signoria''. Antaŭ la ĉefa portalo, la Leonoportalo, staras kiel „pordistoj“ po kopio de ''[[Davido de Mikelanĝelo|Davido]]'' de [[Mikelanĝelo]] kaj ''[[Herkulo]] kaj [[Kakoso]]'' de Baccio Bandinelli . Suden en direkto al rivero [[Arno (rivero)|Arno]] viciĝas malantaŭ la strato ''Via del Ninna'' la [[Uffizi]].
 
Nuntempe la ''Malnova Palaco'' estas la urbodomo de Florenco.
 
La urbodomo de la [[frankonujo|mezfrankona]] urbo [[Fürth]] (1840/50) kaj tiu de la [[silezio|silezia]] urbo [[Opole|Oppeln]] similas al la Palazzo Vecchio.
== Literaturo ==
* Duby, Georges: ''Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980-1420.'' [1976]. Frankfurto ĉe Majno 1992, 2-a eldono 1994
* Toman, Rolf (eldoninto): ''Die Kunst der italienischen Renaissance. Architektur – Skulptur – Malerei – Zeichnung.'' Kolonjo 1994
* Zimmermanns, Klaus: ''Florenz.'' 6-a eldono, Dumont, Kolonjo 2012, ISBN 3770139739
== Referencoj ==
<references />
 
== Ligoj eksteren ==
* http://www.florentinermuseen.com/musei/palazzo_vecchio_florenz.html