Berthold Pürstinger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
Dum sia regado Pürstinger instigis en 1509 [[breviero|brevieron]] por la diocezo Chiemsee kiu eldonitis ne antaŭ 1515/16 en [[Venecio]]. En 1511 kaj 1512 li partoprenis la regionajn konciliojn kies tasko estis prepari la [[Kvina Laterana koncilio|5-an Lateranan koncilion]]. En 1513 Pürstiger konsekris la katedralon de Herrenchiemsee kaj ĉeestis en 1522 la reformkunsidojn en [[Mühldorf am Inn]].
 
Pro la malfacilaj situacioj ekleziaj Pürstinger laŭdire jam en 1516 pensis pri rezignado. En 1523 li estis minacita pro [[kontraŭreformacio|kontraŭreformacia]] prediko en [[Kitzbühel]] kie multaj urbanoj jam estiĝis pli malpli kaŝe [[Martin Luther|luteranoj]] kaj en la salcburga diocezo ripetfoje eksplodis [[kamparanaj ribeloj]]: tiaĵoj igis Pürstinger demisii en la 6.5.1526 kaj retiriĝi en la monakejon de la [[cistercianoj]] en [[Burghausen|Raitenhaslach]]. Tie li dediĉis sin al la verkado teologia kaj finskribis en 1527 sian ĉefverkon ''Tewtsche Theologey'' kun ampleksa prezento de la katolika [[dogmatiko]]. En 1528 li setlis en [[Saalfelden]] kie li tradukis ĝin en la latinan lingvon: ĝi aperis finfine en la jaro 1531-a sub la titolo ''Theologia germanica'' (presita en [[Aŭgsburgo]])<ref>Nek la originala nek la tradukita versio reeldonitis antaŭ 1852. Ĝi estas krome interesa atestilo ke ne nur reformistoj kiel Lutero uzis la germanan lingvon por teologia (plu)klerigado.</ref> La jam en 1524 aperinta pamfleto ''Onus ecclesiae'' (laŭvorte: ''Ekleziaj problemoj/ŝarĝoj'') kun multaj eldonoj verŝajne ankaŭ estis de li.
 
== Karitataj agadoj ==
En 1532 Pürstinger fondis en Saalfelden la sacerdotan fration Sankta Johano al kiu aliĝi rajtis ankaŭ laikuloj. Dek jarojn poste li fondis samloke hospitalon por malriĉaj, maljunaj kaj malsanaj pastroj kaj nepastroj. Kvankam ĉefepiskopo [[Matthäus Lang von Wellenburg]], kiu ofte serĉis la konsilon de Pürstinger koncerne ekleziajn temojn, ofertis en 1535 reveni al Chiemsee kaj refariĝi episkopo, Pürstiger obstinis pri neakcepto. Testamente li asignis ĉiujn posedaĵojn al la de si fondita malsanulejo. Li entombigitis en la Kapelo Sankta Kruco en Saalfelden. La tombo detruitis en la jaro 1811-a. La hospitalo malfunkciis jam en 1655 kaj ĝiajn posedojn ricevis la porpastra seminario de Salcburgo.
 
== Verkaro ==