Veni creator spiritus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Veni creator spiritus.jpg|miniatur|300 px|eta|La ĥoralmelodio en ''Graduale Romanum'']]
La '''pentekosta himno''' ''„Veni creator spiritus“'' (eo: „Venu, Kreanto, Di-Spirito“) estas [[latina lingvo|latina]] [[poeziaĵo]], per kiu la [[kristano]]j petas helpon kaj subtenon de la [[Sankta Spirito]]. Ĝi memorigas la unuan deĉieliĝon de la Sankta Spirito je [[Pentekosto]] ([[Agoj de la Apostoloj|Agoj 2]]) kaj la sep donacojn de la Sankta Spirito.
== Historio ==
La teksto devenas el la 9-a jarcento kaj oni laŭdradicie atribuas ĝin al [[Hrabano Maŭro]]. La origina [[gregoria ĥoralo|gregori-ĥorala]] muzikigo okazis proksimume la jaron 1000 en [[Kempten]].
 
Per sia [[jambo|jamba]] dumezuro la himno ''„Veni creator spiritus“'' male al la plej multaj himnoj de la katolika eklezio laŭiras la regulojn de la latina [[Metriko (poetiko)|metriko]].
 
Cirkulas pluraj iomete variaj versioj de la teksto. La ''Liber Usualis Missae et Officii'' (1896-1964) enhavas metrike pli bonan version de la [[himno]]. La germanlingva [[katolika]] kantaro ''Gotteslob'' (n-ro 240) tekstas laŭ la aktuala versio de ''Graduale Romanum'' el 1973 (postpresaĵo 1979), kiu post la [[Dua Vatikana Koncilio]] anstataŭis la libron ''Liber Usualis''. Ĝi entenas ankaŭ tri engermanigojn (n-roj 241, 242 kaj 245). La germanlingva [[Evangelisches Gesangbuch|Evangela Kantaro]] entenas sub la numero 126 la tradukon de [[Martin Luther]] (vd. malsupre).
=== Latina teksto kaj tradukaĵoj en la germanan kaj en Esperanton ===
Jen la originala latina teksto kaj tradukaĵoj en la germanan kaj en Esperanton. La klopodoj de Lutero, partoprenigi la paroĥon je la formado de la diservoj, necesigis, ke li la traduku la pentekostan himnon en la nacian lingvon, ĉikaze en la germanan. Simile ekestis bezono de esperantigo, kiun pretigis Guido Holz kaj kiu nun staras en [[ADORU]]
{| cellpadding="5"
Linio 128:
== Fonto ==
ADORU - ekumena diserva libro, eldonita de IKUE kaj KELI, eldonejo Ponto 2001, N-ro 346, pj. 694 k 695
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
* [http://www.erzabtei.de/antiquariat/Musik/Veni.html Himno kun aŭdodosiero ĉe la hejmpaĝo de la monaĥejo St. Ottilien]
* [http://www.fh-augsburg.de/~harsch/Chronologia/Lspost09/Hrabanus/hra_carm.html#hym ''Hymnus ad spiritum sanctum'' laŭ la teksta transdonaĵo atriubita al Rabanus Maurus]
* [http://glauben-singen.de/Veni_Creator_.htm Libera tradukaĵo (ger)] de Peter Gerloff
 
[[Kategorio:Kristanaj himnoj]]
[[Kategorio:Latinaj himnoj]]