Pío Baroja: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Vivo==
 
Tiom pro sia patra familio (Serafín Baroja Zornoza), kiom pro tiu de sia patrino (Carmen Nessi y Goñi), Pío Baroja [baROĥa] apartenis aal tre konataj familioj de urbo San Sebastián rilataj al ĵurnalismo kaj presado. Lia patra praavo, Rafael, estis en [[Oiartzun]] presisto de la ĵurnalo ''La Papeleta de Oyarzun'' kaj de aliaj tekstoj dum la milito kontraŭ [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. Lia samnoma avo, Pío Baroja, eldonis en San Sebastián la ĵurnalon ''El Liberal Guipuzcoano'' (1820-1823) dum la Liberala Jartrio kaj presis la ''Historia de la Revolución Francesa'' de [[Thiers]] en dekdu volumoj, laŭ traduko de Sebastián de Miñano y Bedoya. La filoj de Rafael Baroja, Ignacio Ramón kaj Pío, daŭrigis la negocon de presado kaj filo de tiu lasta menciita, Ricardo, onklo de la romanisto, estos eldonisto kaj ĉiofaranto de la [[Donostio|donostia]] (de San Sebastián) ĵurnalo ''El Urumea''. Inter la prapatroj patrinaj estis itala branĉo, nome Nessi.
 
Pío estis la plej juna de tri fratoj: Darío, kiu mortis juna jam en 1894; [[Ricardo Baroja|Ricardo]], kiu estis verkisto kaj grava pentristo kaj Pío, kiu forlasis la profesion de kuracisto kontraŭ tiu de romanisto. Multe poste naskiĝis Carmen, kiu estos kunulo de Pío kaj edzino de ties estonta eldonisto, [[Rafael Caro Raggio]], kaj krome eventuala verkistino. La patro de la fratoj Baroja, Serafín, estis moviĝema homo, liberala ĵurnalisto kaj mininĝeniero, kio movigis la familion al oftaj translokigoj. Pro tio Pío estis senradikulo en diversaj hispanaj regionoj. Krome tiu ofta translokiĝo alkutimiĝis lin al vojaĝemo. Je sia 7jara aĝo li translokiĝis kun sia familio al [[Madrido]], sed poste ili revenis al [[Pamplono]] kaj poste denove al Madrido. Baroja estis jam leginta la porjunulajn klasikulojn, nome [[Jules Verne]], Mayne Reid kaj [[Daniel Defoe]]. Li povis ne militservi, kio estus malplaĉeginta al li. En 1891 finstudis medicinon en [[Valencio]] kaj doktoriĝis en 1894 en Madrido per tezo pri doloro.
Linio 10:
Li estis malbonega studento, plie pro interesmanko ol pro nescio. Li jam estis grumblema kaj malakceptema; li ne simpatiis kun iu ajn instruisto kaj kritikis ĉion; neniu isto plaĉis al li, nur verki ne malplaĉis al li. Timida kaj rezerviĝema, li neniam geedziĝis. Post doktoriĝo, li translokiĝis en 1894 al Cestona, en [[Eŭskio]], kun kuracista posteno. Sed tian iston li malŝatis; li kverelis kun la antaŭa kuracisto, la urbestro, la paroĥestro kaj la katolikaro de la vilaĝo kiu akuzis lin pro labori dimanĉe enĝardene kaj pro ne ĉeesti la diservon, ĉar vere li estis [[ateismo|ateisto]]. Post unu jaro tie, li revenis al San Sebastián, preta esti io ajn escepte kuracisto kaj trovis okazon en Madrido, kie la frato Ricardo estris panfarejon (Viena Capellanes) ĉar onklino heredigis ilin; Ricardo volis forlasi tion kaj Pío pretiĝis mem estri. Pro tio okazis anekdotoj. Ekzemple [[Rubén Darío]] diris pri Baroja al ĵurnalisto, ke tiu estas verkisto pankerna; je kio Baroja respondis, ke Darío estas verkisto plumema, ĉar li estas indiano. Loĝinte en Madrido Baroja ekkunlaboris en gazetoj kaj ĵurnaloj, simpatiante kun la anarkistaro kaj maldekstrularo, sed sen aliĝi ie ajn. Same ke sia samlandano [[Miguel de Unamuno]], malŝatis la eŭskan naciismon, kontraŭ kio verkis satiron ''Momentum catastrophicum''.
 
En 1900 li publikigis sian unuan libron, nome rakontaron ''Vidas sombrías'' (Malhelaj vivoj), pri memoroj de homoj kaj spertoj de kiam li estis kuracisto en Cestona. En tiu ĉi verko aperas la kernoj de multaj liaj estontaj temoj. Tiu libro alproksimigis lin al tiamaj aus estontaj famaj verkistoj kiel Unamuno, [[José Martínez Ruiz|Azorín]] aŭ [[Benito Pérez Galdós]]. Baroja tiele ŝanĝis la negocon de panfarejo kontraŭ literaturo. Li amikiĝis speciale kun la tiama anarkiisto [[José Martínez Ruiz]], "Azorín", kaj klopodis iamaniere politikiĝi, sed malsukcesis esti elektita. Kiam Azorín alproksimiĝis al konservativa partio de [[Antonio Maura]], Baroja malamikiĝis kun tiu.
 
Li vojaĝis tra Eŭropo (li loĝis fojojn en Parizo kaj iam en Londono; li vizitis ankaŭ Italion, Belgion, Svision, Germanion, Norvegion, Nederlandon kaj Danion) kaj organizis impresan bibliotekon pri okultismo, sorĉo kaj historio de la 19-a jarcento, kio instalis en kampardomo de [[Vera de Bidasoa]], kie somerumis kun sia familio. Li veturis akompanato de siaj gefratoj Carmen kaj Ricardo, kaj ankaŭ de [[Ramiro de Maeztu]], Azorín kaj eĉ [[José Ortega y Gasset]] unufoje.
 
En siaj romanoj li respegulis pesimisman filozofion influita de [[Arthur Schopenhauer]], sed kun ia solvo per agado, je direkto de [[Friedrich Nietzsche]]: pro tio la roluloj aventuremaj kaj vivemaj abundas en lia romanaro, sed ankaŭ, kiel kontrasto, tiuj seiluziigitajseniluziigitaj kaj nevolemaj, kiel Andrés Hurtado de ''El árbol de la ciencia'' (La arbo de la sciado) aŭ Fernando Ossorio de ''Camino de perfección'' (Perfektiga vojo), du el liaj plej elstaraj romanoj. Li finfine identiĝis kun la liberala idearo kaj malŝatis komunismon, sed ĉiam li estis kontraŭekleziulo. En 1935 li aniĝis en la [[Real Academia Española|Akademio de la Hispana Lingvo]].
 
Dum la [[Hispana Intercivitana Milito]] li estis minacata de [[karlismo|karlistoj]] kaj forfuĝis al Parizo, kie loĝis dum la tuta milito. Poste li revenis kaj havis problemojn pro cenzuro. En 1949 mortiĝis lia fratino Carmen kaj en 1953 lia frato Ricardo. Li malsaniĝis je arterioesklerozo kaj mortiĝis en 1956. liLi estis entombigita nereligie kaj en religia tombejo, ĉar li estis ateisto, skandaligante la oficilan Hispanion kie tio ne eblis, malgraŭ forta premo ricevita de lia nevo, la antropologisto [[Julio Caro Baroja]], por ke li rezignu pri la volo de sia onklo. La ĉerko estis transportita sur la ŝultroj de du el siaj mirantoj, [[Ernest Hemingway]] kaj [[Camilo José Cela]], estontaj Nobelpremiitoj. Ankaŭ fama usona verkisto [[John dos Passos]] komunikis sian miron kaj ŝuldon pro Pío Baroja.
 
==Analizo de la verkaro==
Linio 22:
Baroja verkis prefere laŭ la rakonta genro (rakontoj, noveloj, romanoj) sed verkis ankaŭ eseon, teatron, poezion (''Canciones del suburbio'') kaj biografion.
 
La aŭtoro mem ordigis siajn romanojn enlaŭ trilogioj (foje sen klara kialo). La plej konataj el tiuj trilogioj estas:
 
'''Tierra vasca''' (Eŭska tero) kiu kunigas La casa de Aizgorri (La hejmo de Aizgorri, 1900), ''El mayorazgo de Labraz'' (La majorato de Labraz, 1903) kaj ''[[Zalacaín el aventurero]]'' (Zalacaín, la aventurulo, 1909). En ili Eŭskio aperas kvazaŭ idilia regiono de arbaroj kaj vilaĝoj kamparaj ĝuanta tradiciojn jarmilajn, en kiu estas natura produktaĵo la aventurema Zalacaín.