Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Ŝanĝo de uzantonomo: clean up, anstataŭigis: alinomigu → alinomu, Alinomigi → Alinomi (2) per AWB
Linio 218:
 
: Bone. Sed bv inkludi la informojn de https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Jorge_CAMACHO -- Jorge
 
== kulturoteko aŭ mediatejo ? ==
 
Saluton estimata Jorge
 
En 2013 vi helpis nin [[uzanto:Chipougne]] kaj mi [[uzanto:edesbrieres]]
konstrui vorton por traduki " médiathèque" el la franca.
 
Vi proponis " kulturoteko".
Tiun vorton ni uzis en nia " médiathèque" ene de nia esperanta loka klubo en [[Dole]].
Iom post iom la vorto famiĝetis ĉe la estraro mem de la "kulturoteko".
 
Nia grupeto kreskas kaj necesas paroli pli ofte kun neesperantistoj el la urbestraro.
Ni bezonas vorton por " médiathèque".
 
Okaze de retkonversacio kun Brian Moon, akademiano, mi skribis "kulturotekon".
Li forte preferas " mediatejo"n, konstruita el la vorto " mediato".
"Teko" laù li ne estas uzata en tiu senco inter esperantistoj, laù li tio estas eraro en PIV.
 
Mi ne havas opinion, sed ni urĝe bezonas vorton por montri ke esperanto estas efika lingvo al neesperantistoj.
Ĉu vi konsentus renomi vian artikolon per " mediatejo" ?
 
kore
edesbrieres