Ladislao la 2-a Jogajlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Ladislao la 2-a Jogajlo''' ([[1351]] – [[1-a de junio]] [[1434]]) estis [[Listo de regantoj de Litovio|grandduko de Litovio]] kiu per edziĝo ankaŭ fariĝis [[reĝo]] de [[Pollando]]. Lia [[litova lingvo|litova]] nomo estis ''[[Jogaila]]'', kaj [[rutena lingvo|rutena]] ''Ягайла''. Post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la [[pola lingvo|polan]] nomon ''Władysław II Jagiełło''. Kun sia kuzo [[Vitaŭto]] / ''[[Vytautas]]'' ([[pola lingvo|pole]] ''Witold'', [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]] ''Vitold'') li fondis la [[Pola-Litova Unio|Polan-Litovan Union]].
 
Li fariĝis la prapatro de [[dinastio]] de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon [[Jagelonoj]] / [[Jogajlidoj]] (la dua laŭ lia litova nomo).
 
En [[1410]] lia armeo el [[poloj]] kaj [[litovoj]] venkis la [[Ordeno de Germanaj Kavaliroj|Ordenon de Germanaj Kavaliroj]] en loko, kiu pole nomiĝas ''Grunwald'', litove ''Žalgiris'' kaj germane ''Tannenberg''. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venka [[batalo de Grunwald]] dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.