Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 5 Mar. 2013 (UTC)

Interlingvaj ligiloj redakti

Saluton Kozyra. Mi ĝojas pro via nova artikolo Flughaveno je la nomo de Lech Wałęsa en Gdansko. Tamen al ĝi mankis interlingvaj ligiloj kiuj nun funkcias per la retejo Vikidatumoj. Mi la ligilon aldonis tiel, ke mi venis al la pollingva artikolo samtema, en la maldekstra strio klakis al Edytuj linki kaj en la aperinta paĝo tute sube aldonis "eo" en kampo "retejo" kaj nomon de la artikolo en esperanta Vikipedio en la duan. Nun en la artikolo aperas ligiloj al ĉiuj alilingvaj versioj. Pri tiu ĉi funkcio vi povas pli legi en VP:VD.

Kaze de demandoj ne hezitu min demandi. Amike. --KuboF (diskuto) 17:24, 8 Mar. 2013 (UTC)

Antaŭrigardu redakti

Saluton Kozyra, mi sugestas al vi post korektoj aŭ aldonoj unue alklaki la butonon "Antaŭrigardi", kaj nur post kiam vi konstatis, ke ĉio estas en ordo, alklaki la butonon "Konservi ŝanĝojn". Tiel vi evitas, ke pluraj versioj estas kreitaj unu apud la alia. Dankon! PaulP@diskkont 10:53, 14 Apr. 2013 (UTC)

Polaj politikistoj redakti

Saluton. Mi lastatempe trarigardas viajn artikolojn pri polaj politikistoj kaj eĉ korektetas ilin. Mi supozas, ke vi estas iome novulo en Vikipedio kaj mi pretas helpi vin. Unue oni ne enmetas parton de de la teksto en alia lingvo krom Esperanto. Tio signifas, ke la pola parto de la teksto devas malaperi. Oni povas fari aŭ simple forigi ĝin aŭ kaŝi ĝin: por tio ekzistas en la redakta paĝo simbolo <!----> kiu utilas precize por kaŝi la parton de la teksto kiun vi volas konservi sen ke tio aperu en la artikolo. Tio signifas, ke ĝi restos en la redakta paĝo sed ne videblos en la artikolo. Tion mi faris kun kelkaj el viaj artikoloj: vi povas rigardi en la redakta paĝo eĉ sen fari ŝanĝojn. Alia nepra tasko estas marki <references/> por ke aperu la notoj aŭ referencoj anstataŭ malĝentila ruĝa skribaĵo Citaĵa eraro Etikedoj ktp. Kaj tria ĝis nun estas meti alilingvajn ligilojn. Tio estas nun pli facila ol antaŭ monatoj. Se vi startas el la pola paĝo, en la maldekstra marĝeno estas listo de lingvoj kaj sube Edytuj linki, klaku tie kaj aperos paĝo anglalingva sed facila. Temas ankaŭ pri listo de lingvoj kies fino aperas add, klaku tie kaj aperos nova linio, metu en la unua spaco eo aŭ Esperanto kaj en la dua la nomo de la artikolo. Poste klaku save. Aperos tiu listo kaj en via artikolo kaj ankaŭ ligo al esperanto en la alilingvaj artikoloj. Ĉio iom post iom. Se la koncerna artikolo ekzistas nur en unu lingvo ekzemple en la pola, tio ne funkcias tiele kaj oni devas fari alisisteme. Se vi bezonas helpon ne dubu kontakti min aŭ alian vikipediiston. Ĝis. --kani (diskuto) 11:59, 19 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi insistas: oni ne enmetu polan tekston en artikolo de esperanta Vikipedio; tiele mi kaŝis ilin en Jan Maria Jackowski kvar tagojn poste. Ankaŭ ŝablono Przypisy devas esti forigita aŭ esperantigita, kion mi ne scias fari. Kaj same por Kategoria al Kategorio.--kani (diskuto) 16:37, 25 Apr. 2013 (UTC)

Flughaveno de Gdansko redakti

Saluton, mi iom rearanĝis vian artikolon Flughaveno je la nomo de Lech Wałęsa en Gdansko. Tio ne signifas, ke ĝi estis malbona, sed ĝi nun estas pli konforma al kelkaj reguloj, kiuj establiĝis en Vikipedio, ekzemple:

  • Ĉiu artikolo havu enkondukan frazon, en kiu grase aperas la titolo de la paĝo, sen iuj ligiloj. Pro tio mi elprenis la ligilon al Lech Wałęsa al aparta frazo.
  • La teksto de artikolo ne dronu en bildoj. Pro tio mi aranĝis la bildojn en "galerio". Oni povus meti unu aŭ du apud la tekston, sed ne ses, kiam la teksto estas nur kelkaj linioj.
  • La priskribo de la bildoj ne enhavu tro da ĝeneralaj informoj; tiuj estu en la artikola teksto. Tial mi prenis vian informon pri nova konstruaĵo al la teksta korpo de la artikolo.

Mi konsilas al vi orientiĝi laŭ bonaj ekzistantaj artikoloj kaj imiti ilian stilon. Estas ankaŭ grava regulo, ke la saman informon oni ne dismetu en multajn artikolojn, sed laŭeble en unu centran lokon, ligitan al la aliaj artikoloj. – Umbert' (diskuto) 16:36, 21 Apr. 2013 (UTC)

Mi volas krome atentigi, ke la formo "je la nomo de" estas laŭvorta traduko el la pola. En Esperanto oni simple diras "la flughaveno Charles de Gaulle", "la flughaveno Henri Coandă" kaj do ankaŭ "la flughaveno Lech Wałęsa". PaulP@diskkont 18:27, 21 Apr. 2013 (UTC)
Mi intertempe aldonis informkeston al la artikolo. Por tio mi uzis la ŝablonon {{informkesto flughaveno}}. Krome mi pensas, ke PaulP pravas pri la artikola titolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:31, 25 Apr. 2013 (UTC)
Do mi ŝanĝos la nomon. PaulP@diskkont 18:03, 25 Apr. 2013 (UTC)
Saluton, s-ro Kozyra. Bonvolu atenti, ke la nuna titolo estas Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko. --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 20 Aŭg. 2013 (UTC)

Morakowo redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus korektis vian uzadon de informkesto en la artikolo Morakowo. Ĉar eĉ la titolo de la informkesto ne estis uzebla, mi kreis tiel nomatan alidirektilon al {{informkesto urbo}} (Pli ĝenerala ŝablono ne ekzistas.). Ĉe tio mi forigis ne uzatajn parametrojn el la artikolo, se ili ne ekzistas en la fontokodo de la ŝablono. Aliajn mi tiel ŝanĝis, ke aperas la koncerna informo en la dekstre videbla informkesto. Krome mi aldonis intervikiajn ligilojn per Vikidatumoj, tiel ke la artikolo nun estas ligata kun la pola kaj angla artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 4 Maj. 2013 (UTC)

Wołów redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke estas sufiĉe da kaŝitaj pollingvaj tekstoj en Wołów. Ĉu vi ankoraŭ tradukos ilin? Se ne, ili devos esti forigataj, ĉar ni ja verkas en la esperanta vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 6 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, s-ro Kozyra. Ĉu vi eventuale legis mian atentigon en 2013? Se ne, bonvolu fintraduki la kaŝitajn tekstojn en la artikolo Wołów. La tekstoj estas nun nur videblaj, se vi redaktas la artikolon. Se vi ne okupiĝos pri tio, eble alia uzanto eĉ forigos la ne tradukitajn polajn frazojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 14 Apr. 2014 (UTC)
La forkomentita pola teksto ĵus estis forigita. Estontece bonvolu ne meti alilingvajn tekstojn. --KuboF (diskuto) 19:52, 16 Apr. 2014 (UTC)

Alidirektilo redakti

Saluton. Mi nuligis jam du viajn artikolojn ĉar estis jam tiu artikolo sub alia nomo. Tiukaze oni uzas ilon alidirektilo, nome blua sago ĉi supre. Via enmetita titolo restas kiel dua titolo de la jam ekzistinta artikolo.--kani (diskuto) 14:30, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, s-ro Kozyra. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 2 Sep. 2013 (UTC)

 Vi ne reagis al la jena noto de Tlustulimu, kaj la dosiero tial daŭre estas minacata esti forigata. Tamen tiu forigo bedaŭrindus kaj klare estus kontraŭ via intenco. Tial mi ripetas la alvokon ke vi metu licencon al la dosieropriskribo. Sufiĉas {{Cc-by-sa-3.0}} kaj indiko "propra foto", pli bonas la supre menciita kompleta ŝablono. Mi vidas ke vi dum la lastaj monatoj kontinue redaktis en vikipedio - savo de via portreto kontraŭ forigo estas kompare minimuma laboreto. ThomasPusch (diskuto) 01:20, 19 Dec. 2013 (UTC)

La bildo estis forigita promanko de licenc-informoj. --KuboF (diskuto) 00:08, 31 Mar. 2014 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:19, 30 Dec. 2013 (UTC)

"Diktatoreco" ĉe Eŭromajdano redakti

Saluton. Bonvolu ĉesi aldonadi informon pri diktatoreco al artikoloj rilataj al Eŭromajdano sen citi fidindan fonton pri diktatoreco. La situacio en Ukrajnio ne estis bona sed laŭ kiuj kriterioj vi nomas ĝin diktatoreco? Estis jam riproĉoj rilate al tiu aldonado en Diskutejo. Do mi petas vin aŭ diskuti aŭ ĉesi, se vi daŭrigus aldonadon sen diskutado pri tio, vi riskas esti portempe forbarita, kion ni malŝatus. --KuboF (diskuto) 00:01, 31 Mar. 2014 (UTC)

"Diktatoreco" ĉe Viktor Janukoviĉ redakti

Saluton. Pro la samaj kialoj bonvolu konsideri, ĉu vere taŭgas viaj aldonaĵoj pri diktatoreco en serioza enciklopedio. --joloko 22:23, 13 Maj. 2014 (UTC)

"Diktatoreco" ĉe Antimajdan redakti

Sama rimarko pri la "diktatoro Vladimir Putin" en tiu artikolo.--joloko 19:27, 21 Maj. 2014 (UTC)

Bonvolu uzadi anstaŭrigardon kaj eviti oftan konservadonde etaj redaktoj redakti

 

Bonan tagon, Kozyra! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--KuboF (diskuto) 16:57, 1 Apr. 2014 (UTC)

Referencoj en artikoloj redakti

Saluton. Mi petas vin, kiam vi aldonas novan enhavon, des pli kiam temas pri via politika partio, uzadu referencojn. Ekzemple informo pri aprobo de estonta aldono de Esperanto al listo de nemateria kultura heredaĵo (gratulon!) vere bezonas esti citita. Amike. --KuboF (diskuto) 13:28, 21 Nov. 2014 (UTC)

En la esperanta artikolo Harbino, kion vi skribas pole? --Salatonbv (diskuto) 14:08, 25 Feb. 2015 (UTC)

Lębork redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Lębork en la ĉapitro Mezepoko ankoraŭ legeblas kelkaj netradukitaj pollingvaj frazoj. Ĉu vi povus fintraduki ilin? Alie alia uzanto eble eĉ emus eligi la ne esperantajn tekstojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:17, 21 Mar. 2015 (UTC)

Distrikto Lęborski redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Ankaŭ la artikolo Distrikto Lęborski enhavas pollingvan tekston en la ĉapitro Mezepoko. Kial? Ĉu vi eble forgesis fintraduki ĝin? Se jes, mi petas vin, ke vi fintraduku ĝin. Alie alia uzanto povus eligi ĝin el la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 11:48, 21 Mar. 2015 (UTC)

Janusz Korwin-Mikke redakti

Dankon ke Vi korektas artikolon Janusz Korwin-Mikke. En artikolo Vi uzis propraj nomoj. Kie, en esperantlingvaj referencoj, mi povas kontroli ke en Esperanto ekzistas "Kongreso de Nova Dekstrularo"? Mi petas, vidu ke laŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj Vikipedio:Kontrolebleco ni (vikipedistoj) ne povas traduki proprajn nomojn en Vikipedio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:23, 1 Maj. 2015 (UTC)

Andrzej Duda redakti

Saluton, s-oro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Andrzej Duda ankoraŭ estas ĉapitroj en la pola lingvo. Ĉu vi daŭrigos la tradukadon? Se ne, eble iu forigos la ĉapitrojn. --Tlustulimu (diskuto) 07:06, 6 Maj. 2015 (UTC)

Eduardo Kozyra redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus trovis en Eduardo Kozyra nevalidan ligilon, nome file:///C:/Users/m/Downloads/M20130465%20(2).pdf. La vikia softvaro tute ne povas trakti ĝin. Bonvolu korekti tion. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 28 Aŭg. 2015 (UTC)

Miastko redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis pollongvan tekston al Miastko. Kial? Ĉu vi eble forgesis traduki ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 18 Sep. 2015 (UTC)

Hm. Ĉu via diskutopaĝo eble ne funkcias? Mi ĵus ankoraŭ trovis kelkajn netradukitajn ĉapitrojn en Miastko. --Tlustulimu (diskuto) 17:14, 16 Okt. 2015 (UTC)

Mi ĵus forigis la pollingvan tekston. Ĝi povus esti bonvena en la pollingva Vikipedio; ĉi tie bonvolu Esperantumi ;)

Aldone, en la artikolo estis skribite « la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz » - ĉu tio signifas, ke la teksto estis jam antaŭe publikigita? Se jes, ĉu ĝi estas libera kaj Borysiewicz povas tion konfirmi per Vikipedio:OTRS? --KuboF (diskuto) 20:39, 16 Okt. 2015 (UTC)

John Godson redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke en John Godson ankoraŭ estas kelkaj kaŝitaj pollingvaj tekstoj. Ĉu vi ankoraŭ tradukos ilin? Alie povus okazi, ke uzanto sen scipovo de la pola lingvo simple forigos la kaŝitajn tekstojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 16 Okt. 2015 (UTC)

Mi ĵus forigis ankaŭ tiun tekston; ĝi ja tie kuŝis dum almenaŭ jaro netuŝita. Estas tute enorde se oni post kelka tempo ne plu volas fintraduki artikolon, sed tiaokaze prefere ne restu netradukita teksto en artikolo. Tute bone povas esti artikolo tradukata unu paragrafo post alia de alilingva teksto, kiu eĉ ne estas konservata en Esperanta artikolon. --KuboF (diskuto) 20:53, 16 Okt. 2015 (UTC)
@KuboF: Ŝajne li neniam respondas mesaĝojn sur ĉi tiu paĝo aŭ eble eĉ iu ajn alia diskutopaĝo. Ĉu vi eble havas ideon pri kialo? En la germana vikipedio tia konduto kondukus al forbaro. Sed mi ne emas agi tiel draste. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 17 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Kun la sinjoro Kozyra mi renkontiĝis dum UK en Lillo. Li ŝajne legas la diskutojn, li parolis pri iuj problemoj, kiujn li legis, sed ne respondis; detalojn mi ne memoras. Eble necesos sendadi al li retmesaĝojn... --KuboF (diskuto) 20:02, 17 Okt. 2015 (UTC)

Informkesto en Paweł Kukiz‎‎ redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis en "Lastaj ŝanĝoj" kaj la artikola historio, ke vi provis aldoni informkeston al la artikolo Paweł Kukiz‎‎. Sed ni tute ne havas informkestojn kun la jenaj titoloj, nek havos ilin:

  • {{Infokesto:Biographie2}}
  • {{Infokesto Biographie2}}
  • {{Infobox Biographie2}}

La ĝusta titolo estas {{Informkesto biografio}}, do kun esperantigita titolo. Kaj mi jam aldonis ĝin al la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 22:18, 26 Okt. 2015 (UTC)

Sinagogo en Malborko‎‎ redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Sinagogo en Malborko‎‎. Mi jam alĝustigis la nomspacan parton de la bildoj kaj la nomon de la informkesto. Ĝi ja nomiĝas {{informkesto sinagogo}}. Vi ne povis trovi ĝin, ĉar antaŭ mia malkovro la pola ŝablono estis tute sen intervikiaj ligiloj. Mi korektis tion. Mi rekomendas al vi, ke vi estonte kreu tradukotan artikolon kiel subpaĝon de via uzantopaĝo laŭ la skemo [[Uzanto:Kozyra/titolo de artikolo]] (Vidu ankaŭ Vikipedio:Subpaĝoj). Alia ebleco estus via proveja paĝo. Tie vi povus senĝene traduki ion. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 3 Nov. 2015 (UTC)

Uzanto:Kozyra/provejo‎‎ redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke vi kreis vian provejan paĝon. Se la tie kreita artikolo estos preta, vi ja povus alinomi ĝin al la ĝusta titolo, uzante la menueron "Alinomi" sub "Pli". Se vi havas demandon pri tio, bonvolu demandi min aŭ alian uzanton. --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 4 Nov. 2015 (UTC)

(+) Se la cela artikolo jam estas okupata, ĉefe prilaborata de vi kaj vi uzis vian subpaĝon por la fintradukado, vi povus simple transmeti la fontotekston al la ĝusta loko, indikante en la resuma linio sub la redakta kampo, ke vi tradukis en via uzantopaĝo. Sed bonvolu unue rigardi, ĉu intertempe iu alia prilaboris la celan artikolon. Se jes, vi nur aldonu tiujn partojn, kiuj ankoraŭ mankas aŭ antaŭe ne estis fintradukitaj. Alie subite malaperus la prilaboraĵoj de aliaj uzantoj el la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 4 Nov. 2015 (UTC)

Tomasz Rzymkowski redakti

Saluton, s-ro Kozyra. Mi ĵus vidis, ke en Tomasz Rzymkowski ankoraŭ legeblas polaj frazoj. Ĉu vi tradukos ilin? Alie alia uzanto eble forigos la polajn frazojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 4 Feb. 2016 (UTC)

Ja pasis du semajnoj kaj nenio faritis, do mi ne forigis la tekston, sed kaŝis ĝin.--kani (diskuto) 20:44, 20 Feb. 2016 (UTC)

Jarosław Sellin redakti

Saluton. La pola teksto antaŭe menciita ankoraŭ restas pole. Nun venas Jarosław Sellin kun denove pola teksto kiun nun mi forigas, post dekunu tagoj kaj sen averto redaktata.--kani (diskuto) 13:48, 30 apr. 2016 (UTC)Reply

Same pri Mateusz Morawiecki.--kani (diskuto) 22:46, 30 apr. 2016 (UTC)Reply

Nova administranto redakti

Saluton Kozyra, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Ne neglegtu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:07, 14 maj. 2016 (UTC)Reply

Dnipro (urbo) redakti

Neniu Dnipra provinco ekzistas en Ukrainio. Oficiale ĝi estas Dnipropetrovska provinco. Mi nuligis vian ŝanĝon. Bonvolu ne aldoni informojn por kiuj vi ne havas fontojn. --Lohengrin (diskuto) 14:44, 21 maj. 2016 (UTC)Reply

Koperniko redakti

Estimata! Bonvolu ne forigi la germanajn urbonomojn: Graudenz, Danzig, Marienburg ktp. Ne ĉiu konas la polajn nomojn de tiuj urboj. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 17:51, 27 maj. 2016 (UTC)Reply

Pola teksto en esperantaj artikoloj redakti

Saluton, vi dankinde ampleksigis la artikolon pri Serock. Tamen vi tie enmetis kvar frazojn en la pola lingvo, kiun multaj esperantistoj ne komprenas.

Se vi volas lasi alilingvajn tekstojn kiel memor-helpilon por posta tradukado, mi proponas ke vi metu ilin inter komento-signojn (<!-- komento ne videbla -->).

Pretere mi atentigas vin, ke la verbo situi ne havas pasivon. Oni povas diri ĝi situas, situanta en…, sed ne *situata. Mi preskaŭ ĉiumonate korektas kelkajn tiajn pasivajn participojn.

Umbert' (diskuto) 20:37, 13 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Saluton, s-ro Kozyra. Ĉu vi ankoraŭ tradukos la polajn frazojn en la artikolo Słupsk? Mia scipovo de la pola lingvo ne sufiĉas por tio. Dankon. Krome mi pensas, ke nia kolego Umbert' pravas pri "situi", kaj tion subtenas ankaŭ la difino en la Nova PIV, sur paĝo 1047, sub la kapvorto "situo". --Tlustulimu (diskuto) 07:46, 23 maj. 2017 (UTC)Reply

Człuchów – permeso bezonata redakti

Saluton,

vi tre ampleksigis la artikolon pri la urbo Człuchów per interesaj detaloj. Je la 2017-05-15 vi (sep-foje) enmetis jenan rimarkigon:

„(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)“

Se vi ne mem estas Mariusz Borysiewicz, Vikipedio bezonas deklaron de li, ke li konsentas la publikigon de sia artikolo sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe. Sen tia deklaro necesos forigi la koncernajn partojn de la artikolo.

Plie, ne estas kutimo mencii aŭtorojn en vikipediaj artikoloj, kaj certe ne sepfoje. Se Mariusz Borysiewicz konsentas la vikipedian publikigon de sia materialo, mi proponas ke vi menciu lian nomon en noto.

Se vi volas respondi al mi, mi proponas ke vi faru ĝin ĉi tie kaj metu la ŝablonon {{Respondo al|Umbert'}}.

Umbert' (diskuto) 12:12, 13 jun. 2017 (UTC)Reply

"german-nazioj" redakti

Bonvolu ĉesi redakti artikolojn pri antisemitismo por pritemigi ilin pri poloj. Vikipedio ne estas loko por tiaj disputoj. Finsternish (diskuto) 08:36, 9 mar. 2018 (UTC)Reply

Mi pensas, ke Mike Pompeo estos ministro (Usona Sekretario de Ŝtato), se senato voĉddonos lin. Ĝis tiam malplenas la pozicio.Narvalo (diskuto) 19:00, 13 mar. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Piotr Szychowski redakti

Saluton. Strange tiu mondfama pola pianisto nek havas artikolon en la pola Vikipedio nek en la angla (plej multnombra). Ĉu vi ne povas meti en iu el tiuj almenaŭ ĝermon por ke la esperanta artikolo ne restu orfa?--kani (diskuto) 10:40, 27 apr. 2018 (UTC) Jes, mi tute konsentas kun vi, sed mi ne estas pola au angla vikipediisto de mi ne povas fari tion, sed mi kontaktis persone kun Piotr Szychowski pere de shia patrino Zofia Szychowska (d-rino, Medicina Universitato en Vroclavo) kaj ili ghojus se aperus la artikolo en la angla kaj pola en Wikipedia.Reply

Germanaj nazioj redakti

Mi vidas ke vi obstine aldonas germanaj al ĉiuj mencioj de la naziaj koncentrejoj. Tio estas nenecesa kaj kontraŭlogika ago, kiu ne havas precedentojn en aliaj vikipedioj. Ĉu ekzistis polaj koncentrejoj? Ĉu ekzistis pola SS? Se ne, ĉesigu tion. Mi ne deziras malŝpari tempon elsarkante tiujn fuŝaĵojn. Hieraŭ vi refaris la jam nuligitajn redaktojn kaj mi devis denove restarigi la artikolojn. Mi komprenas viajn motivojn, sed Vikipedio estas ne konvena loko por naciisma propagando. Memoru ke vandalismo estas barenda en ĉiu Vikipedio.RG72 (diskuto)

Kartuzy redakti

Saluton Kozyra, vi foje kreis artikolon pri Kartuzy. Ĉu vi povus traduki ankaŭ netradukitajn partoj el la pola? Aŭ almenaŭ kaŝi la polan tekston? Dankon por via tempo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:05, 29 dec. 2020 (UTC)Reply

Fonto? redakti

Saluton. Mi legis la artikolon pri Walter Żelazny kaj rimarkis, ke vi enmetis la aserton "Li estis en Pola Popola Respubliko dum 15 jaroj la kunlaboranto de Komunismaj Sekur-Servoj (KSS) kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Janusz". (https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Walter_%C5%BBelazny&type=revision&diff=6236325&oldid=6114161). Ĉu vi povas citi fonton por tiu aserto? -- KlausLeith (diskuto) 12:45, 15 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Jen la fonto https://pl.wikipedia.org/wiki/Walter_%C5%BBelazny Kozyra (diskuto) 00:23, 12 dec. 2021 (UTC)Reply